3. Praktikado

1. Sotesano diris: "Mi celas, ke vi recitu la ĉefajn punktojn de ĉiutaga praktikado matene kaj vespere ne por ripeti ilin laŭvorte, sed por memori iliajn signifojn kaj kontroli ilin en via menso. Ĝenerale unufoje tage kontrolu ilin kaj detale ĉiusituacie bone ekzamenu ilin. Vi do kontrolu kaj rekontrolu, ĉu la mensogrundon estis maltrankvilo aŭ ne, ĉu la mensogrundon estis malsaĝo aŭ ne; ĉu la mensogrundon estis maljusto aŭ ne, ĉu vi akcelis kredon, sinkuraĝigon, scivolon kaj penadon aŭ ne, ĉu vi vivis danke aŭ ne, ĉu vi vivis memstare aŭ ne, ĉu vi lernis diligente aŭ ne, ĉu vi instruis diligente aŭ ne, ĉu vi servis aliulon aŭ ne. Tiel vi prizorgu kaj reprizorgu tion, ĝis tio spontane plenumiĝos sen via prizorgado. Estas dirite, ke homa menso estas tiel subtila, ke ĝi ekzistas, kiam oni kaptas ĝin, kaj ke ĝi malaperas, kiam oni lasas ĝin. Kiel do vi povas kultivi la menson sen prizorgado? Tial por realigi ĉi tiun prizorgemon mi starigis la atentaĵojn en ĉiutaga vivo kaj dum templa vizito kaj por esplorigi ilin starigis taglibron, tiel ke mi gvidis akvimunan praktikmanieron. Vi diligente studu laŭ ĉi tiu maniero kaj kiel eble plej rapide plenumu la grandan laboron de sanktuliĝo."

2. Sotesano diris: "La unua rapida maniero akiri la kultivoforton ĉe movo kaj senmovo estas, ke kiam vi faras ĉiun agon, vi ne faru tian agon, kiu maltrankviligas kaj ravas vian menson, kaj estu for de tia situacio. La dua estas, ke kiam vi rilatas al ĉiu objekto, vi ne havu korinklinon kaj avidon al ĝi, sed ĉiam kreskigu indiferentecon por ĝi. La tria estas, ke kiam vi faras ĉi tiun agon, vi ne tiriĝu de tiu ago kaj reciproke, sed koncentriĝu nur sur la faratan agon. La kvara estas, ke kiam ajn vi havas liberan tempon, vi atentu ĉanti budhonomon kaj sidmediti. La unua rapida maniero akiri la esploroforton ĉe movo kaj senmovo estas, ke kiam vi faras ĉiun agon de homo, vi klopodu akiri scion pri la farata ago. La dua estas, ke vi klopodu interŝanĝi opiniojn kun instruistoj kaj samideanoj. La tria estas, ke vi klopodu solvi laŭ esplorordo demandon, kiu naskiĝas ĉe via vido, aŭdo kaj penso. La kvara estas, ke vi klopodu studi niajn sanktajn librojn. La kvina estas, ke kiam vi finstudis niajn sanktajn librojn, vi konsultu sanktajn librojn de ĉiuj ekzistantaj religioj kaj plimultigu vian scion. La unua rapida maniero akiri la elektoforton ĉe movo kaj senmovo estas, ke se vi scias justa iun agon ĉu grandan, ĉu malgrandan, vi faru ĝin spite al la vivoperdo. La dua estas, ke se vi scias maljusta iun agon ĉu grandan, ĉu malgrandan, vi ne faru ĝin spite al la vivoperdo. La tria estas, ke kiam vi faras ĉiun agon, vi ne malkuraĝiĝu de ĝia tuja neplenumiĝo, sed daŭrigu senĉesan penadon."

3. Sotesano diris: "En la pasinteco religio substrekis nur studon ĉe senmovo, tial oni rigardis studon kaj laboron nekunfareblaj. Iu do forlasis sian familion kaj pasigis la tutan vivon en monto kaj alia nur legadu, eĉ ne rimarkante enkortan grenon foriranta pro pluvo. Kiel do tio estus perfekta studmaniero? Tial ni ne rigardas, ke studo kaj laboro estas du. Se ni bone studas, ni bone laboras, kaj reciproke. Tiel ni povas kontinue akiri la tri grandajn fortojn ĉe movo kaj senmovo. Vi strebu al ĉi tiu granda studo senĉesa ĉe movo kaj senmovo."

4. Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: "Dum faka trejnsesio novulo povas senti sin sufera aŭ mallibera pro la regula vivo. Sed kiam lia studo pli kaj pli maturiĝas kaj liaj korpo kaj menso poiome trejniĝas, ne estas pli komforta kaj plezura vivo ol ĉi tiu. Kiam vi plenumas la tagordon, ĉiam vi kontrolu en la menso, ĉu vi vivas suferan aŭ komfortan vivon. Al sufervivanto ankoraŭ restas karma kondiĉo de la polvomondo kaj al komfortvivanto pli kaj pli malfermiĝas la pordo de budhiĝo."

5. Sotesano diris: "Penado por ajna laboro dependas de tio, ĉu homo scias, kian rilaton al li havas la farata laboro, aŭ ne. Ekzemple homo diligente laboras por manĝo kaj vesto, ĉar li scias, ke ili havas rektan rilaton al lia vivteno. Malsanulo fidele penas kuraci sin, ĉar li scias, ke la kuracado havas gravan rilaton al lia sankonservo. Studanto tutforte studas, ĉar li scias, ke la studo havas gravan rilaton al lia estonteco. Scianto de ĉi tiu rilato venkas ĉiajn malfacilojn renkontatajn dum studo kaj neniom plendas, eĉ se indiferente traktita de instruisto aŭ samideanoj. Sed nescianto de ĉi tiu rilato ne havas la paciencon studi kaj facile havas senpravan malkontenton eĉ pri instruisto aŭ samideanoj kaj sentas, ke li studas kaj laboras kvazaŭ anstataŭ aliulo. Vi denove pensu aplombe, ĉu vi jam scias, kian rilaton al vi havas ĉi tiu studo."

6. Sotesano diris: "Ĉasisto, kiu iras por kapti leonon aŭ tigron, ne pafas senbride fazanon aŭ leporon, eĉ se li vidas ĝin. Ĉar li timas, ke la deziro kapti malgrandan beston igas lin maltrafi grandan beston. Tiel same aspiranto de granda studo ne vekas en si malgrandan deziron, ĉar li timas, ke ĝi malhelpas lin realigi grandan aspiron. Do studanto, kiu celas budhiĝi, devas ignori ĉiujn mondajn dezirojn kaj ampasiojn por atingi la celon. Se iu ne povas fortranĉi malgrandan deziron kaj deflankiĝas de siaj grandaj voto kaj celo, li estas kiel ĉasisto, kiu kaptas fazanon aŭ leporon kaj fine maltrafas leonon aŭ tigron. Kiel do tio ne lamentindus? Tial mi petas grandaspiranton ne veki en si malgrandan deziron."

7. Sotesano demandis la partoprenantojn de trejnsesio: "Mi aŭdis, ke iu kredanto de la templo Jonggŭang por gajni ioman tagsalajron laboris proksime de la templo en la tago de darmkunveno. Kiel vi pensas pri li?" Iu disĉiplo demande respondis: "Estas eraro, ke li rigardas nur monon grava kaj neglektas studon. Sed se liaj gepatroj, edzino kaj infanoj malsatus manke de tiutaga manĝo, ĉu ĝusta ago ne estus savi la familion de malsato kaj malvarmo malgraŭ lia unutaga foresto en la darmkunveno?" Sotesano diris: "Viaj vortoj ŝajnas pravaj, sed darmkunveno ne okazas ĉiutage. Se homo vere aspiras studon kaj alte taksas la valoron de darmo, li ĉiamaniere intertempe preparas la manĝon de darmkunvena tago. Ĝuste tiutage serĉi la manĝon montras, ke li jam neglektas studon kaj ne fidelas al darmo. Tial mi anticipe menciis tion en la atentaĵoj dum templa vizito. Eĉ se ne sufiĉas manĝo malgraŭ lia anticipa peno, estas principo, ke nature estiĝas manĝo, se li studas sen egoismo en la koro. Ekzemple, nur post kiam naskiĝas infano, eliĝas la patrina lakto antaŭe neeliĝinta kaj la infano kreskas suĉante tiun ĉieldotitaĵon."

8. Sotesano diris al darmkunvenantoj: "Hodiaŭ mi sciigos al vi mongajnan manieron. Aŭskultu min bone kaj riĉigu vin. La maniero ne temas pri ekstera ia tekniko, sed pri interna mensuzo. Nia doktrino estas mongajna maniero. Vidu! Kiom da mono homoj en la mondo elspezas por vino, sekso kaj veto en ordinara vivo! Kiom da materio ili malŝparas pro vanteco kaj sinmontremo! Kiom da havaĵo ili perdas pro mallaboremo kaj malfidindeco! Se homo, kiu vivas laŭplaĉe sen sia vivmodelo, lernos ĉiun instruon en darmkunveno kaj plenumos eĉ nur kelkajn rekomendojn kaj malpermesojn, lia mono senprave elspezita ne plu ellasiĝos eksteren kaj interne pligrandiĝos lia havaĵo akirata pro diligento, ŝparemo kaj fidindeco. Tio estas mongajna maniero. Sed rigardante ke studo havas nenian rilaton al mongajno, homoj en la mondo diras, ke pro monmanko ne eblas studi, kaj ke por mongajno ne eblas darmkunveni. Kiel do tio ne estus nur unuflanka penso? Tial scianto de ĉi tiu principo konvinkiĝas, ke pro monmanko li devas pli diligente studi, kaj ke por mongajno li devas pli fidele darmkunveni, tiel ke li atingas la vojon al la kunprogreso de studo kaj vivo."

9. Sotesano diris: "Ordinaruloj scias, ke nur sidmedito, budhonoma ĉantado aŭ sutrolegado ĉiam en kvieta sido estas studo, sed ne scias, ke estas studo por trejniĝi en reala vivo. Kiel do ili scius la grandan studon de interna trankvilo kaj ekstera trankvilo? Ĝenerale la granda studo estas unue esplori la principon de memnaturo kaj scii ĝian staton origine senalkroĉiĝan kaj fari senalkroĉiĝan agon en reala vivo. Kaptinto de ĉi tiu vojo certe akiras grandan kapablon. Se laŭsituacie studanto ne tiriĝas de tiu ago dum ĉi tiu ago kaj reciproke, tio estas koncentriĝo. Se li serĉas saĝon dum ĉi tiu ago kaj dum tiu ago kaj orde faras ilin, tio estas studo de afera-principa esploro. Se li ne tiriĝas de maljusto dum ĉi tiu ago kaj dum tiu ago, tio estas studo de justaga elekto. Spontane akumuliĝas la kultivoforto, akiriĝas la esploroforto kaj naskiĝas la elektoforto, se li dum libera tempo dediĉas sin al koncentriĝo per budhonoma ĉantado kaj sidmedito kaj al esploro per legado de sanktaj libroj kaj ĉu kun ago, ĉu sen ago nur daŭrigas studon senĉese. Vidu! Song Gju de la membriĝo ĝis nun tutforte oficis jen en la centra sidejo, jen en loka templo kaj ne povis ĉeesti eĉ trimonatan trejnsesion. Sed se mi ekzamenas lian nunan kapablon, en la kultivoforto li preskaŭ ne havas korinklinon kaj avidon kaj malofte tiriĝas de plezuro, kolero, malĝojo kaj ĝojo kaj de proksimeco, malproksimeco, intimeco kaj malintimeco. En la esploroforto li ĝenerale analizas ĉiujn aferojn de justo, maljusto, profito kaj malprofito kaj ĉiujn principojn de grando, malgrando, esto kaj neesto. En la elektoforto li povas distingi juston de maljusto kaj faras juston je dek kontraŭ unu. Liaj leteroj skribitaj dum oficokupateco kaj senditaj al mi enhavas profundan veron kaj estas verkitaj facilstile kaj klarlogike, tiel ke ili apenaŭ havas korektindaĵojn. Post nelonge li akiros la sufiĉajn tri grandajn fortojn kaj fariĝos gravulo, kiu servas multajn homojn, kien ajn li iras. Tio estas la merito de lia senĉesa studo ĉe movo kaj senmovo. Tiel same vi tutforte strebu al iamajna medito ĉe movo kaj senmovo kaj sufiĉe akiru la deziratajn tri grandajn fortojn."

10. Sotesano diris: "Kiam vi ne laboras, ĉiam prepariĝu por farota laboro. Kiam vi laboras, ĉiam havu la mensostaton de nelaboro. Se dum nelaboro vi ne prepariĝas por farota laboro, vi ne povas eviti konfuziĝon kaj renversiĝon fronte al ĝi. Se dum laboro vi ne havas la mensostaton de nelaboro, vi fine fariĝas homo alkatenita al la situacio."

11. En diskutkunveno Ĝon Umgŭang opiniis pri diferenco inter studanto kaj nestudanto: "Eĉ kiuj ne praktikas nian doktrinon, tiu utiligas la tri studojn en iu okazo. Tamen post la paso de tiama tiu okazo ili denove estas malatentaj kaj ne interesiĝas, tial ili neniel progresas en studo tra la tuta vivo. Sed ni, studantoj, kontinue praktikas la tri studojn senkonsidere movon kaj senmovon, laboron kaj nelaboron, tial ni nepre atingos grandan personecon, se ni diligente daŭrigas studon laŭ la instruo." Sotesano aŭskultis kaj diris: "Viaj vortoj estas sencohavaj, sed mi pli detale klarigos la diferencon. Ekzemple ĉi tie sidas tri personoj: unu studas pri maŝino, la dua meditas kaj la tria sidas nenifare. Ili aspektas apenaŭ diferencaj en sido, sed granda diferenco montriĝos post longa tempo. La maŝinstudanto inventos ion, la sidmeditanto atingos la forton de koncentriĝo kaj la nenifaranto rikoltos nenion. Tiel same grande diferencas la rezulto de senĉesa penado por io ajn. Estas mia konato, kun kiu mi lernis dum kelka tempo en la infanaĝo. Li malmulte interesiĝis pri lernado, sed tiel ĝuis kantadon, ke li kantis malferminte libron kaj ankaŭ irante. Pasintjare mi vidis lin, kiu ankoraŭ ne ĉesigis sian kantadon ĝis la grizhariĝo kaj rolis kiel kaŝita fama kantisto. De la infanaĝo mi hazarde interesiĝis pri la vero kaj malmulte pri legado. Tial mi tage-nokte enpensiĝis nur pri la okulta principo, tial mi multfoje forgesis dormon kaj manĝon kaj dronis en profunda medito. El tia senĉesa penado rezultas mia ĝishodiaŭa vivo kun la vero. Konsidere ĉi tion, plej grave estas elekti vivdirekton, kaj se homo jam decidis sian ĝustan direkton, sindone daŭrigi penadon por la celo estas la fundamento de sukceso."

12. Sotesano diris: "Kvankam multaj patriarkoj de medita sekto malfermis miriadojn da rimedoj kaj da pordoj pri medito, unuvorte medito estas aperigi okultan saĝon en trankvila malpleno, forigante iluzion kaj nutrante veran naturon. Tial jene tekstas la principo de medito: ĝustas viglo en trankvilo, dum malĝustas inerteco en trankvilo, kaj ĝustas trankvilo en viglo, dum malĝustas iluzio en viglo."

13. Sotesano demandis sidmeditantojn de trejnsesio: "Vi nun meditas, tolerante dormemon. Por kio vi faras?" Gŭon Donghŭa respondis: "La spirito de homo origine estas perfekta kaj brila, sed laŭ avidveka situacio ĝi disiĝas milbranĉen kaj dekmilfolien, tiel ke li perdas perfektan spiriton kaj samtempe malbriligas saĝlumon. Tial ni celas akiri la kultivoforton kaj saĝlumon, kvietigante aflikton leviĝantan kaj koncentrante menson disiĝantan." Sotesano diris: "Se vi vere scias la meriton de spirita kultivo, vi mem fidele daŭrigas ĝin eĉ sen aliula rekomendo, sed atentu meditmetodon. Se vi estas malĝuste rapidema ne detale sciante la metodon aŭ ne povas ĝuste praktiki puran meditmetodon serĉante miraklan signon, vi dum studo povas malsaniĝi, dekliniĝi al malvirta vojo kaj havi pli da afliktoj. Tial por ne malĝuste studi ofte kontrolu vin laŭ nia meditmetodo kaj ĉiam demandu vian antaŭulon pri la proceso. Se vi diligente faras ĝustan studon, vi facile atingas la liberon de korpo kaj menso. Ĉiuj budhoj, sanktuloj kaj granduloj atingis tioman mensforton per ĉi tiu meditmetodo."


antaŭen enhaven sekven