|
| |
|
14. Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: "Nuntempe diversaj skoloj de medita sekto argumentas unu kontraŭ la alia pri meditmetodoj, sed mi alprenas el ili la metodon koncentri menson subabdomenen, tiel ke oni perfekte nur koncentru menson dum la tempo de spirita kultivo kaj foje esploru hŭadon laŭ konvena okazo. Ĉar iluminiĝo pri ujdo ne rezultas nur el longa pripensado kun obtuza spirito, sed pli efika estas laŭokaza esplorado kun klara spirito."
15. Iu disĉiplo demandis pri la principo de akvenergia supreniĝo kaj fajrenergia malsupreniĝo. Sotesano respondis: "La karaktero de akvo estas malsuprenflua, malvarma kaj pura, dum tiu de fajro estas suprenira, varma kaj malklara. Kiam homo en si vekas ĉagrenan penson kaj la energio leviĝas, varmiĝas la kapo, malklariĝas la spirito kaj sekiĝas la salivo. Ĉar la fajra energio supreniĝas kaj la akva malsupreniĝas. Kiam penso dormas kaj la energio kvietiĝas, malvarmiĝas la kapo, klariĝas la spirito kaj en la buŝo cirkulas la pura salivo. Ĉar la akva energio supreniĝas kaj la fajra malsupreniĝas." 16. Sotesano diris: "Estas du vojoj akiri la kultivoforton. Unu estas kultivi temperamenton kaj la alia estas kultivi menson. Ekzemple la senmova menso, kiun soldato havas trejninte menson en reala batalo, rezultas el la ekstera kultivo de temperamento, kaj la senmova menso, kiun sinkultivanto havas en favora kaj malfavora situacioj venkinte diablsoldaton en situacio de la kvin deziroj, rezultas el la interna kultivo de menso. Se soldato akiris la eksteran kultivoforton de temperamento, sed ne akiras la internan kultivoforton de menso, lia kultivoforto ne povas esti perfekta. Se sinkultivanto akiris la internan kultivoforton de menso, sed ne akiras la kultivoforton de temperamento en reala situacio, ankaŭ lia kultivoforto ne povas esti perfekta." 17. Jang Doŝin demandis Sotesanon: "Vi ĉiam diras, ke oni ne tiriĝu de tiu ago dum ĉi tiu ago kaj reciproke, kaj ke oni havu pacan kaj perfektan menson ĉiam en farata ago. Tial ni strebas al tio. Antaŭ nelonge mi, kudrante veston, dekoktis herban medikamenton. Mi donis la tutan atenton al la kudro kaj forbruligis la medikamenton. Se mi prizorgas la dekokton dum la kudro, mi tiriĝas de tiu ago dum ĉi tiu ago. Se mi atentas nur la kudron kaj malatentas la dekokton, mi denove fuŝas la medikamenton. Kio estas la ĝusta vojo al studo en ĉi tiu okazo?" Sotesano respondis: "Se vi tiam faris kudron kaj dekokton, ili ambaŭ estis sub via respondeco. Tutforte plenumi la respondecon estas perfekta koncentriĝo kaj vera studo. Se vi absorbiĝis nur en unu ago kaj fuŝis la alian agon, tio ne estas perfekta koncentriĝo, sed partia menso kaj malatenta faro. Tial se homo povas prizorgi samtempe dek aŭ dudek agojn sub sia respondeco, tio estas ne senatenta menso, sed perfekta menso kaj grava maniero studi ĉe movo. Tamen homo senprave klopodas fari nenecesajn penson, aŭdon, vidon kaj enmiksiĝon, tiel ke lia menso iras al tiu ago dum ĉi tiu ago kaj reciproke kaj vana iluzio neniam ĉesas. Do studanto devas eviti tion. Se homo samtempe faras eĉ miriadojn da agoj en unu tago sub sia respondeco, tio neniel malhelpas lian koncentriĝon." 18. Sotesano diris: "Ĉu vi scias, kial via menso dum koncentriĝo estas jen maltrankvila, jen trankvila? Tion kaŭzas, ĉu vi juste faris ĉiun agon aŭ ne. Kiu faras justan agon, tiu trovas tion komence komplika kaj malfacila. Sed ju pli ĝin li faras, des pli grandanimaj kaj trankvilaj fariĝas liaj korpo kaj menso, tiel ke lia estonteco larĝe malfermiĝas kaj samtempe li bone koncentriĝas. Kiu faras maljustan agon, tiu trovas tion komence plezura kaj facila. Sed ju pli ĝin li faras, des pli komplikaj kaj suferaj fariĝas liaj korpo kaj menso, tiel ke lia estonteco ŝtopiĝas kaj samtempe li malfacile koncentriĝas. Tial, kiu volas komplete koncentriĝi, tiu devas antaŭ ĉio forigi maljustan deziron kaj ĉesigi maljustan agon." 19. Sotesano demandis I Sunsun: "Kiel vi studas, estante laiko?" Li respondis: "Mi penas trankviligi menson." Sotesano denove demandis: "Kiel vi trankviligas menson?" Li respondis: "Mi nur penas teni ĝin trankvila, sed ne scias specialan manieron." Sotesano diris: "Ĝenerale por homo estas la du tempoj de movo kaj senmovo kaj por akiri trankvilon estas la du vojoj de ekstera trankvilo kaj interna trankvilo. Ekstera trankvilo estas forigi la fonton de diablo spiritmaltrankviliga ĉe movo, nepre farante justan agon kaj ne farante malsaĝan kaj ĉagrenan agon. Interna trankvilo estas nutri la perfektan originan spiriton ĉe senmovo, dormigante leviĝantan aflikton per sidmedito, budhonoma ĉantado aŭ ajna maniero. Ekstera trankvilo kaj interna trankvilo bazas unu la alian, tial oni povas akiri la veran trankvilon de menso nur per kunpraktikado de ambaŭ." 20. Song Dosong tiel ŝatis legi ĵurnalon, ke por legi ĝin li ĉesigis eĉ sian faratan laboron, kaj ke kiam li havis urĝan laboron, li devis legi almenaŭ artikoltitolojn por trankvile eklabori. Iun tagon Sotesano admonis lin: "Vi tiel forlogiĝas al negrava ĵurnallegado, tial mi zorgas, ĉu vi tiel agas ankaŭ por alia afero. Ĉiu homo havas ŝatataĵon kaj malŝatataĵon. Renkonte al sia ŝatataĵo ordinarulo tiriĝas de ĝi kaj perdas perfektan kaj veran menson. Renkonte al sia malŝatataĵo li tiriĝas de ĝi kaj forgesas homan devon kaj devias de ĝusta vojo kaj alportas al si aflikton kaj suferon. Tia homo neniam povas atingi la trankvilon kaj saĝlumon de spirito. Mia admono pro ĉi tiu bagatelo celas montri al vi la fakton de spirita tiriĝo. Vi nepre tiriĝu nek de via ŝatataĵo, nek de via malŝatataĵo, sed ĉiam surpaŝi ĝustan vojon, tiel ke vi fariĝu utiliganto de miriadoj da situacioj, sed ne tiriĝanto de ili. Tiam vi eterne ne perdos vian veran kaj justan naturon." 21. I Ĉongĉun demandis: "Ĉu eĉ granda iluminiĝinto havas korinklinon?" Sotesano respondis: "Homo kun korinklino ne estas iluminiĝinto." Ŝi demandis: "Ĝongsan amas sian infanon. Ĉu tio ne montras lian korinklinon?" Sotesano respondis: "Vi ja povus nomi iluminiĝinto eĉ sensentan lignon aŭ rokon. Korinklino signifas, ke ne eblas foriri de amato pro amtiriĝo aŭ sopiro dum la foresto de amato malhelpas sinkultivon kaj publikan laboron. Sed li ne havas tiaĵon." 22. Sotesano diris: "Homoj en la mondo rekonas kiel iluminiĝinton nur tiun, kiu legis multajn sanktajn librojn. Ili kredeme aŭskultas predikon kun citaĵoj el malnovaj sanktaj libroj, sed duonaŭskultas predikon, kiu rekte klarigas la principon en facilaj vortoj. Kia korprema penso tio estas! Sankta libro estas skribo, kiu enhavas la instruon de pasintaj sanktuloj, saĝuloj kaj filozofoj por klerigi homojn. Tamen kun la tempo al la originaloj aldoniĝis tiom da komentoj kaj piednotoj, ke estiĝis kvinĉaro da libroj kaj okdekmilo da sutroj. Malfacilas tralegi ilin ĉiujn, eĉ se ni dediĉas la tutan vivon. Kiam do ni atingus la fortojn de kultivo, de esploro kaj de elekto kaj fariĝus elstaruloj kun granda personeco? Tial Ŝakjamunio antaŭdiris la laŭepokan ŝanĝon de sia darmo, dividante ĝin en la periodojn de ĝusta darmo, de ŝajna darmo kaj de fina darmo. La ŝanĝo rezultis precipe el tio, ke pro sutra malsimpleco postvenaj neiluminiĝintoj perdis sian memstarecon kaj agis malsaĝe, tiel ke ĝusta darmo nature kadukiĝis. Tial, kiam revenas la periodo de ĝusta darmo, ĉiuj homoj povas reale trejniĝi per nova simpla doktrino kaj oportuna maniero. Ili ĉiuj povas sperti kaj iluminiĝi pri la granda vojo laŭ ĝusta darmo buŝe transdonita kaj kore ricevita. Kial do lerni la tutan kvinĉaron da libroj kaj studi la tutan okdekmilon da sutroj? Vi do ne logiĝu de multaj komplikaj malnovaj sanktaj libroj, sed nepre diligente studu per simpla doktrino kaj oportuna maniero kaj atingu elstaran kapablon. Post tiam vi konsultu tiujn malnovajn sanktajn librojn kaj ĉiujn teoriojn. Tiam unumatena konsulto pli efikos ol dekjara legado." 23. Sotesano diris: "Kiu el vi trovis sanktan libron senĉese legeblan? Ordinaruloj scias, ke estas sanktaj libroj nur la kvar libroj kaj tri klasikaĵoj, la okdekmilo da sutroj kaj la sanktaj libroj de aliaj religioj. Sed ili ne scias grandan sanktan libron, kiu reale aperas. Kio do tio ne estus korprema? Se homo vidas la mondon per vera spirito, ĉio estas nenio alia ol sankta libro. Kiam li malfermas sian okulon, li vidas sanktan libron; kiam li klinas sian orelon, li aŭskultas sanktan libron; kiam li parolas, li voĉlegas sanktan libron; kiam li moviĝas, li utiligas sanktan libron, tiel ke al li senĉese malvolviĝas sankta libro ie ajn kaj iam ajn. Ĝenerale sankta libro eksplikas la du aĵojn de afero kaj principo. Ĝi analizas aferon per justo, maljusto, profito kaj malprofito kaj klarigas principon per grando, malgrando, esto kaj neesto, tiel ke ĝi helpas homon decidi direkton kaj surpaŝi homan vojon. Ĉiuj sanktaj libroj de konfuceismo, budhismo kaj aliaj religioj ne deflankiĝas de ĉi tia enhavo. Tamen afero kaj principo ne kuŝas en libro, sed la tuta mondo estas ili. Homo naskiĝas, vivas, mortas kaj renaskiĝas en afero kaj principo, tial ili havas nemalhaveblan rilaton al li kaj la mondo estas sankta libro, kiu sternas ilin, kiel ili estas. En ĉi tiu sankta libro, bone observante multajn aferojn de justo, maljusto, bono kaj malbono, ni devas fari justan kaj profitan aferon kaj forlasi malbonan kaj malprofitan aferon. Kaj bone observante ĉiujn principojn de grando, malgrando, esto kaj neesto, ni devas iluminiĝi pri ilia fonto. Kiel do tiam ĉi tio ne estus viva sankta libro? Tial mi petas vin bone legi ĉi tiun grandan sanktan libron reale aperantan, antaŭ ol legi multajn komplikajn sanktajn librojn."
| |