3. Praktikado

24. Iu disĉiplo demandis: "Mi ĉiam ne estas lerta en laboro. Kiel mi povas lertiĝi?" Sotesano respondis: "Diligente preparu vin antaŭ laboro, bone faru justaĵon dum laboro, denove kontrolu ĝin post laboro kaj ĉiam bone kontemplu eĉ aliulan laboron en la koro. Tiam vi pli kaj pli lertiĝos kaj faros ĉiun laboron senobstakle."

25. Sotesano diris al homoj en darmkunveno: "Vi devas atente aŭskulti predikon aŭ prelegon, kvazaŭ vi ricevus de ĝi valoran trezoron. Kvankam pastro aŭ preleganto diras utilajn vortojn, ili ne efikas, se vi ne kaptas ilian esencon aŭ senatente aŭskultas ilin. Tial se vi, aŭskultante ajnajn vortojn, kontrolas ilin kontraŭ viaj studo kaj situacio kaj kun perfekta spirito atente aŭskultas ilin, via gajno multiĝas kaj samtempe ili nature speguliĝas en via reala ago, tiel ke plimontriĝos la merito de darmkunveno."

26. Kiam Sotesano restadis en la domo Bongneĝongsa, li demandis, montrante al lampofajro: "Kial tiel mallume estas sub tiu lampofajro, kiu lumigas la kvar murojn?" Gim Namĉon respondis: "Tio estas vere kiel mi. De pluraj jaroj mi rekte servas sub vi, sed miaj scio kaj ago pri ĉiuj aferoj ankoraŭ ne superas tiujn de samideanoj vizitantaj vin de fora loko." Sotesano ridis kaj denove demandis Song Gju. Li respondis: "La lamplumo supren difuziĝas kaj lumigas malproksiman lokon, kaj la lampostango estas proksime kaj mallumigas suban lokon. Tio estas same, kiel homo bone scias aliulan kulpon, sed ne sian. Se paroli pri la kialo, kiam homo vidas aliulan faron, li povas ĝuste vidi ĝiajn forton kaj malforton, alton kaj malalton, ĉar nenio hezitigas lin. Sed, kiam homo vidas sian faron, li ne povas ĝuste scii ĝiajn juston kaj maljuston, ĉar la ombro de la ideo pri memo ĉiam kovras lian saĝlumon." Sotesano denove demandis: "Kiel tia neperfekta homo povas lumigi kaj sin kaj aliulon sendistinge?" Li respondis: "Se tia homo ne alkroĉiĝas al plezuro, kolero, malĝojo kaj ĝojo kaj fortranĉas ĉiun ideon el sia menso, lia scio pri memo kaj aliulo estas tute egala." Sotesano respondis: "Vi pravas."

27. Sotesano diris: "Se vi volas perfektuliĝi kaj akiri vastan scion, nepre ne alkroĉiĝu al unu flanko. Preskaŭ ĉiuj homoj de la nuna mondo estas unuflankiĝemaj kaj ne atingas la perfektan vojon. Konfuceanoj alkroĉiĝas al konfuceana kutimo, bonzoj al budhana kutimo kaj aktivuloj de aliaj religioj kaj socioj al siaj scio kaj laboro, tiel ke ili ne povas vaste scii pri justo, maljusto, profito kaj malprofito, nek preni aliulan instruon por sia uzo. Tial ili ne povas perfektuliĝi." Iu disĉiplo demandis: "Ĉu tio ne signifas perdi propran opinion, se oni deflankiĝas de siaj tradicio kaj aserto?" Sotesano respondis: "Miaj vortoj ne signifas senprudente uzi ĉiujn instruojn perdante propran opinion, sed larĝe utiligi aliulan instruon post la firma starigo de propra prava opinio. Vi devas ĝuste kompreni ĉi tiun signifon."

28. Sotesano diris: "Ordinarulo havas du kondiĉojn, kiuj mallumigas lian saĝon en ajna laboro. Unu estas, ke li tiriĝas de avido, tial li perdas la mezan vojon kaj lia saĝo mallumiĝas. La alia estas, ke li alkroĉiĝas nur al sia talento, tial lia saĝo pri alia kampo mallumiĝas. Sinkultivanto devas aparte atenti ĉi tiujn du kondiĉojn."

29. Iu kredanto de ĉondoismo vizitis kaj diris: "Mi aŭdis vian famon kaj venis de malproksime. Bonvolu favori min." Sotesano diris: "Ŝajnas al mi, ke vi havas en la koro ion por demandi. Diru al mi." Li demandis: "Kiel mi povas vastigi scion?" Sotesano respondis: "Demandi min estas vastigi scion kaj ankaŭ aŭskulti vin estas vastigi scion. Ekzemple, se mastruma aparato mankas al mastrumanto, li aĉetas ĝin en bazaro, kaj se scio pri laboro mankas al laboranto, li akiras ĝin en la mondo. Tial mi akiras scion pri io ajn ne nur per mia studo, sed ankaŭ de homoj, kiujn mi renkontas. Dum renkontiĝo kun vi mi akiras scion pri via religio kaj dum renkontiĝo kun alireligiulo pri lia religio."

30. Sotesano diris: "Homa naturo origine estas nek bona, nek malbona, sed laŭ kutimo estiĝas bona kaj malbona personecoj. Kutimo formiĝas el tio, ke unu komenca penso multfoje respondadas al ĉiŭj kaŭzoj-kondiĉoj. Ekzemple vi ekaspiras studon kaj unuafoje venas al ĉi tiu templo, tiel ke vi renkontas instruiston kaj samideanon kaj sekvas leĝon kaj regulon. Komence vi trovas ĉion fremda, malkonvena kaj malfacile tolerebla, sed se vi longe daŭrigas vian aspiron senŝanĝe, viaj menso kaj ago pli kaj pli maturiĝas kaj en la fino nature ĝustiĝas senpene. Tio estas kutimo. Tiel same al bono kaj malbono estas egala la principo, ke kutimo formiĝas laŭ ĉiuj kaŭzoj-kondiĉoj, sed malfacilas kutimiĝo al bono kaj facilas al malbono. Krome, se homo estas eĉ iomete malatenta dum strebo al bona kutimo, li senkonscie dekliniĝas al malbona situacio kaj facile rezultigas la malon de sia komenca celo. Ĉiam atentu ĉi tiun punkton, kaj vi formos bonan personecon."

31. Sotesano diris: "Laŭ mia sperto el la renkontiĝo kun multaj gestudantoj, viro ĝenerale estas indulgema, sed malsolideco kaj malsincereco estas lia malsano. Virino ĝenerale estas detalema, sed alfiksiĝemo kaj netoleremo estas ŝia malsano. Por formi perfektan personecon viro kun indulgemo precipe klopodu esti solida kaj sincera, kaj virino kun detalemo precipe klopodu esti senpartia kaj indulgema."

32. Iu disĉiplo rapide manĝis kaj ofte parolis, tial Sotesano diris: "Homo povas studi eĉ dum manĝado kaj parolo. Se li manĝas rapide aŭ tro, tio facile kuntrenas malsanon, kaj se li parolas nenecese aŭ maldece, tio facile kuntrenas katastrofon. Kiel do malatenti unu kuleron da manĝado kaj unu vorton da parolo, rigardante tion kiel bagatelon? Tial studanto prenas ĉiun okazon kiel la ŝancon studi kaj plezuras per bontraktado de tiu kaj tiu okazo. Vi ankaŭ havu volon por ĉi tiu studo."

33. Mun Ĝonggju demandis: "Kiun modelon mi prenu por justaga elekto renkonte al situacio?" Sotesano respondis: "Prenu la tri pensojn kiel la modelon. Unu estas pri via voto, la dua pri la instruvolo de via instruisto kaj la tria pri tio, ĉu vi kliniĝas al unu flanko aŭ ne, observante tiutempan cirkonstancon. Se vi prenas ĉi tiujn tri kiel la modelon, via studo ĉiam ne mallumiĝas kaj ĉiu via ago nature ĝustiĝas."

34. Sotesano diris, surgrimpante kun I Ĉunpung krutan montpasejon malantaŭ la templeto Ĉongnjonam: "Renkonte al kruta vojo spontaniĝas koncentriĝo. Tial homo malmulte eraras sur kruta vojo, sed facile sur ebena vojo, kaj li malmulte eraras en malfacila laboro, sed facile en facila laboro. Nur se studanto agas egale, ĉu vojo estas ebena aŭ kruta, ĉu laboro estas facila aŭ malfacila, li atingas plenan koncentriĝon sur unu agon."

35. Sotesano diris: "Ĉu vi vidis ĉielulojn? Ili ne loĝas en la ĉielo, sed tiuj infanoj estas ĉieluloj. Ili neniom havas egoismon en la koro, tial ĉieldotitaĵo eliĝas pere de patrino. Sed se egoismo pli kaj pli estiĝas, la ĉieldotitaĵo ĉesas. Se sinkultivantoj ne havas nur egoismon, el tio sekvas senlima ĉieldotitaĵo. Alie ŝtopiĝas la vojo al ĉieldotitaĵo."

36. Iu disĉiplo demandis: "Per kiamaniera spirita kultivo mi povas forigi ĉiujn kvin dezirojn kaj vivi liberan kaj riĉan vivon kiel budho, absorbiĝante en sinkultivo?" Sotesano respondis: "Deziro ne estas forigenda, sed kreskigenda. Turnu kaj kreskigu malgrandan deziron al granda voto kaj koncentriĝu sur ĝin, kaj la malgranda deziro nature kvietiĝos kaj vi spontane vivos liberan kaj riĉan vivon."

37. Sotesano diris: "Mi ne instruas, ke vi perforte forigu la sentojn de plezuro, kolero, malĝojo kaj ĝojo, sed ke vi uzu ilin konvene al tempo kaj loko kaj senobstakle utiligu liberan menson nur sen dekliniĝi de la meza vojo. Mi ne instruas, ke vi malŝatu banalan talenton kaj malgrandan deziron, sed ke vi zorgu pri ilia nepovado pligrandiĝi. Tial mi instruas, ke vi nur pligrandigu malgrandaĵon, kaj ke vi turnu vian penon de malgrandaĵo al grandaĵo. Tio estas la supera maniero atingi grandaĵon."

38. Sotesano diris: "Vi devas anticipe scii, ke estas tre danĝera momento dum studo kaj laboro. Tia momento por studanto estas, kiam al li malfermiĝas ĉiu saĝo, kaj por laboranto estas, kiam al li venas ĉiu povo. Ĉar homo kun malsupera kapablo, ekhavante ioman saĝon, maldiligentas en granda studo kaj facile kontentiĝas per malgranda saĝo, kaj ekhavante ioman povon, fariĝas egoisma kaj fiera kaj ne povas plu progresi. Se faranto de studo kaj laboro ne atentas tian momenton, li mem enfalas en senliman kavon."

39. Iu disĉiplo dum pluraj jardekoj dediĉis sindonan kredon kaj tutforte sidmeditadis, tiel ke lia spirito pli kaj pli klariĝis kaj li povis antaŭvidi la venon de gasto kaj la komencon kaj ĉeson de pluvo. Sotesano diris: "Tio estas nenio alia ol fantomo foje aperanta dum studo kiel lampirbrileto. Rekonsciiĝu kaj tion forigu. Se vi plezuras per tio, vi ne nur ne povas iluminiĝi pri la granda vero, sed eĉ enfalas en malvirtan vojon kaj facile fariĝas batalema demono. Kiel do permesi tiaĵon en la eklezio de ĝusta darmo?"


antaŭen enhaven sekven