|
| |
|
40. Song Bjokĝo absorbiĝis nur en sidmedito, rapide dezirante akvenergian supreniĝon kaj fajrenergian malsupreniĝon, sed male alportis al si kapdoloron. Sotesano diris: "Tio okazas tial, ke vi ne bone scias studvojon. Ĝenerale perfekta studvojo estas studi egale ĉe movo kaj senmovo. Ĉe movo kunakiru la tri grandajn fortojn precipe per justaga elekto kaj ĉe senmovo kunakiru ilin precipe per spirita kultivo kaj afera-principa esploro. Kiu scias kaj sekvas ĉi tiun vojon, tiu ne aparte sentas suferon dum studo kaj estas libera kaj riĉa kiel la akvo de senventa oceano kaj akvenergia supreniĝo kaj fajrenergia malsupreniĝo nature okazas pro la trankvilo de lia menso. Kiu ne scias ĉi tiun vojon, tiu facile alportas al si nenecesan malsanon kaj suferas la tutan vivon. Vi do tre atentu tion."
41. Sotesano diris: "Ĉefigante la esencan darmon farendan por homo, mi perfektigis la partian darmon de la pasinteco kaj faciligis la komplikan darmon, por ke iu ajn tuj eniru en la grandan vojon. Sed kiu ne scias ĉi tiun signifon kaj ankoraŭ ne forĵetas malnovan penson, tiu diras, ke por studi oni devas eniri en kvietan monton, aŭ ke oni devas akiri supernaturan forton kaj libere transloki monton, transpaŝi riveron kaj estigi venton kaj pluvon, aŭ ke ne utilas sankta libro, prediko kaj diskuto, sed nepras nur budhonoma ĉantado kaj sidmedito. Tiel li foje ne sekvas ĝuste mian instruon. Tio estas vere lamentinda. Nun ne malmultas homoj, kiuj senprofesie dum la tuta vivo vagadas en temploj, monaĥejoj aŭ profundaj montoj, dezirante spiritlertecon aŭ vojlertecon. Se homo serĉas darmon ekster la mondo kaj deziras nur supernaturan forton perdante homan vojon, tio ja estas malvirta vojo. Nu, vi bone studu en la mondo laŭ la esencaj vojoj de homo kaj de studo, kiujn mi instruas. Tiam fine vi plene atingos kaj feliĉon kaj saĝon, en kio samtempe enestos supernatura forto kaj spirita forto. Tio estas orda studo kaj radikohava granda vojo." 42. Sotesano diris: "En la eklezio de ĝusta darmo supernatura forto ne rigardiĝas grava, ĉar ĝi ne nur estas senutila, sed eĉ malutila al mondsavo. Jen estas la kialo. Ĝenerale deziranto de supernatura forto eniras monten, evitante la ĉiutagan mondon, kaj for de homa vojo pasigas la tutan vivon per recitado de preĝaj aŭ sanktaj vortoj, alkroĉiĝante nur al vanteco. Se la tuta mondo adoros tion, disfalos ofico, terkultivo, metio kaj komerco kaj neglektiĝos moralo kaj disciplino. Krome tia homo ne scias la fonton de moralo kaj kun senorda penso kaj maljusta deziro esperas eksterordinaran forton. Se iam aperas ia miraklo pro falsa spirito, li misuzas ĝin, trompas la mondon kaj damaĝas homojn. Tial sanktulo diris, ke supernatura forto estas flanka, kaj ke supernatura forto aperanta sen la bazo de moralo estas nenio alia ol magio. Tamen se homo bone sekvas ĝustan vojon, estas indiferenta por deziro kaj havas puran konduton, mistera signo foje povas okazi laŭ la lumo de memnaturo, sed tio nature akiriĝas, malgraŭ ke li ne strebas al tio. Kiel do tion konjektus vivulo kun malvirta penso." 43. Sotesano diris: "De tempo al tempo estas novulo, kiu sen scii sian kapablon klopodas tuj iluminiĝi pri la granda principo per momenta sindona penado. Tamen kun tia menso homo povas facile gravmalsaniĝi, kaj kiam lia volo ne realiĝas, rezignemo vekiĝas kaj li eĉ povas malproksimiĝi de sinkultiva vivo. Vi devas atenti tion. Sed foje estas ankaŭ sinkultivanto, kiu aliras budhan etapon per unu salto. Li havas la plej superan kapablon rezulte el la multa sinkultivo tra sia multviva eterno. Havanto de meza aŭ malsupera kapablo devas plene strebi dum longa tempo. En la ordo de sinkultivo unue granda volo devas esti kaj unu post la alia estiĝas granda kredo, granda sinkuraĝigo, granda scivolo, granda penado kaj granda iluminiĝo. Iluminiĝo ne finiĝas per unufoja atingo, sed estas miriadoj da iluminiĝoj." 44. Sotesano diris: "Stulta homo klopodas atingi tuj post sia ekaspiro la grandan saĝon de sanktulo, sed tio estas vere malĝusta penso. La akvo de tiu oceano estas la kunaĵo de akveroj, la granda tero de monto kaj kampo estas la kunaĵo de polveroj kaj la granda atingo de ĉiuj budhoj kaj sanktuloj estas la kunaĵo de la klopodoj de senforma kaj nevidebla menso. Kiu aspiras grandan studon kaj entreprenas grandan laboron, tiu antaŭ ĉio nepre devas komenci sian klopodon per malgrandaĵo." 45. Sotesano diris: "De tempo al tempo estas tia homo pastriĝinta por serĉi la vojon, kiu intertempe forgesas sian volon kaj strebas al eksteraj lernado kaj scio. Tia homo povas esti multescia, sed lia spirita energio malfortiĝas kaj al li malfacilas akiri veran saĝon. Kiu serĉas veran vojon, tiu ekzamenu sian komencan volon kaj tutforte klopodu akumuli la tri grandajn fortojn, ĝustigante diversflanken disiĝantan menson. Tiam li nature havigos al si ankaŭ la kapablon de eksteraj lernado kaj scio." 46. Sotesano diris: "Antaŭ ol akiri unu penson, mi jen preĝis, jen recitis subite leviĝantajn vortojn, jen senkonscie dronis en kvieta silento. De post kiam, hazarde akirinte unu penson, iluminiĝo estiĝis kaj la spiritpordo malfermiĝis, alternis lumo kaj mallumo tage-vespere en unu diurno, antaŭaduone-postaduone en unu monato. Kiam la saĝpordo malfermiĝis dum ĉi tiu alterno, mi memfidis je ĉioscio kaj ĉiopovo, sed kiam ĝi refermiĝis, mi ne sciis, kion fari kun mi mem, denove timis pri mia estonteco kaj eĉ dubis, ĉu mi ne estis sorĉata de io. Fine tiu alterno malaperis kaj iluminiĝo daŭris konsekvence." 47. Sotesano ĉiuvintre suferis tusadon. Kiam li predikis, li ĉiam tusadis. Pri tio li parolis al homoj: "Kiel vi scias, malmultas en la mondo tia loko, kiu havas malriĉan vivon kaj homan malklerecon kiel mia kreskloko Giljongni. Feliĉe pro mia kutimo de antaŭaj vivoj mi ekaspiris en la infanaĝo kaj tutkore serĉis la vojon, sed ĉe mi estis neniu, kiun mi povis demandi, kaj kiu povis min gvidi. Tial mi sola elpensis ideojn kaj ne povis ne travivi malfacilan kaj asketan agon. Mi jen tranoktis sendorme en monto, jen tratagis side sur vojo, jen tranoktis kun la malfermitaj okuloj side en ĉambro, jen baniĝis per glacia akvo, jen fastis, jen loĝis en frosta ĉambro, tiel ke mi eniris en senkonsciecon kaj fine mia demando solviĝis. Sed malsano jam profunde enradikiĝis en la korpo kaj malsansufero pliiĝas laŭ la energia malfortiĝo. Tiutempe mi ne sciis la vojon, tial tio ne eviteblis. Sed danke al mia travivaĵo feliĉe vi scias ĝuste la perfektan manieron de mahajana praktikado sen travivi tian malfacilan kaj asketan agon. Tio estas por vi granda feliĉo. Ĝenerale iamajna kaj ieajna medito estas la rapida vojo al mahajana praktikado. Se homo tiamaniere sin kultivas, li akiras duoblon per duona klopodo kaj sukcesas sen malsaniĝo. Mi do kore petas vin ne vundi vian korpon, atestante vanan asketan agon, kiun mi faris, kiam mi ne povis atingi la vojon." 48. Sotesano diris: "Kiel en tiu lernejo estas ekzameno fine de semestro aŭ lernojaro, ankaŭ al sinkultivanto estas diversaj ekzamenoj per favoraj kaj malfavoraj situacioj, kiam li plialtiĝas en darmforto aŭ aliras budhan etapon. Tial, kiam Ŝakjamunio estis ĉe la atingo de sia iluminiĝo, lin malhelpis la diabla reĝo Papijaso kun siaj okdek kvar mil subuloj. Ankaŭ multaj postaj sinkultivantoj alfrontis tian ekzamenon. Laŭ mia observo estas homo el vi, kiu pene batalas kontraŭ ekzameno, kaj kiu malvenkis en la batalo kaj fuŝas la laboron de sia eterna vivo, kaj kiu bonrezulte trapasis la ekzamenon kaj havas la promesplenan estontecon. Mi deziras, ke vi esploru vian gradon kaj ne malsukcesu en la ekzameno." 49. Sotesano diris: "Lernanto de tekniko devas ricevi de sia instruisto juĝon pri tekniko kaj lernanto de etiko devas ricevi de sia instruisto juĝon pri justo kaj maljusto. Alie lia tekniko ne povas esti linikonforma tekniko kaj lia studo ne povas esti celhava studo. Tial mi ĉiam juĝas viajn juston kaj maljuston en afero kaj principo, por ke vi evitu kurban vojon kaj surpaŝu rektan vojon. Se vi hezitas ricevi mian juĝon aŭ malkontentiĝas per ĝi, kio estas via origina studcelo kaj kiel vi povas progresi en studo? Pravaj kritikoj kaj konsiloj ne nur de mi, sed ankaŭ de iu ajn fariĝas ekzemplo por via estonteco. Se vi plendas kontraŭ bonfaranto, kiu malfermas vian estontecon, vi fariĝas nedankantoj, ĉu ne? Nu, vi devas danki pro juĝoj de mi kaj de la mondo pri viaj justo kaj maljusto kaj samtempe pli peni akiri la veran kernon de studo." 50. Sotesano diris: "Kiu evitas situacion kaj klopodas kultivi menson nur en kvieta loko, tiu sinkultivanto estas kiel tiu homo, kiu evitas akvon kaj klopodas kapti fiŝon. Kian rezulton do li rikoltus? Tial, kiu volas vere sin kultivi, tiu devas kultivi menson nur en miriadoj da situacioj. Nur tiam li povas akiri la grandan forton ne mensoskuiĝi de miriadoj da situacioj. Se situacion renkontas mensotrejnanto nur en sensituacia loko, lia menso tuj skuiĝas, kiel se la sunon renkontas fungo kreskinta en ombro, ĝi tuj velkas. Tial la sutro Vimalakirti diras, ke bodisatvo estas en tumulta loko, tamen lia menso estas trankvila, dum herezulo estas en kvieta loko, tamen lia menso estas maltrankvila. Tio instruas, ke studo dependas nur de mensa sinteno, sed ne de ekstera situacio." 51. Sotesano diris al disĉiploj: "Utiligu la budhan darmon kaj plibonigu vivon, sed ne alkatenu vin al la budha darmo kaj pasigu la tutan vivon vane. Ĝenerale la budha darmo estas la granda vojo savi la mondon. Se homo tamen evitas la ĉiutagan mondon, eniras en monton, pasigas la tutan vivon senprofesie nur per sutrolegado, sidmedito aŭ budhonoma ĉantado kaj fine havas nenian atingaĵon de vivulsavo, tia homo estas alkatenita al la budha darmo, tial li nek alportas al si apartan sukceson, nek al la mondo ian utilon." 52. Sotesano diris al homoj: "Homo volas scii la vojon por uzi ĝin en necesa loko. Se li ne povas uzi ĝin en necesa loko, lia scio estas nenio alia ol nescio. Kia profito do estus?" Sotesano levis sian ventumilon kaj aldiris: "Mi havas ĉi tiun ventumilon, sed se mi ne scias uzi ĝin dum varma vetero, kio do estus la efiko de ĝia ekzisto?" 53. Sotesano diris: "Studanto devas ekstere fortranĉi inklinon al ĉiu rilato kaj interne forlasi alkroĉiĝon eĉ al koncentriĝo. Alkroĉiĝo al koncentriĝo nomiĝas darmkateno. Se homo estas darmkatenita, li estas ĉiam ligita per darmo eĉ dum unu rulado de okulo kaj unu movo de korpo, tiel ke li ne povas liberigi sin. Kiel do li povus eniri en la pordon de granda emancipiĝo? Tial studanto nepre spontane nutru la naturon kaj aktive ĝin funkciigu, tiel ke kiam la ses sentorganoj ne laboras, li forigu nur nenecesan penson, kaj ke kiam ili laboras, li forigu nur maljuston. Kiel do aparte alkroĉiĝi al koncentriĝo dum koncentriĝo? Kompardire bona vartisto lasas bebon libere ludi kaj vigle moviĝi kaj nur detenas ĝin de danĝeraj loko kaj objekto. Se vartisto por gardi bebon apudtenas ĝin kaj tuttage ne lasas ĝin moviĝi, ĝi nature suferas malliberon. Tiel same estas la malbono de alkroĉiĝo al koncentriĝo." 54. Sotesano diris al Gim Namĉon: "Antaŭ nelonge mi vidis iun homon rajdanta sur bovo. Li ne trenis la bovon laŭvole, sed estis trenata de ĝi. Kiam la bovo eniris jen en dornejon, jen en kavon, jen en monton, jen en kampon, li estis trenata tien kaj falis jen surdorsen, jen surventren, tiel ke lia vesto disŝiriĝis kaj lia korpo kompatinde vundiĝis. Rigardante tiun scenon, mi diris al li, ke se li firme bridus la bovon kaj detenus ĝin de senprudenta iro kaj kondukus ĝin nur laŭ la vojo, ne okazus al li tia akcidento. Li respondis, ke li ankaŭ deziras tion, sed pro nescio ne povis la bovon malsovaĝigi kaj disponigis ĉiujn rajtojn al ĝi, tiel ke ĝi plisovaĝiĝis laŭ lia maljuniĝo kaj nun li tute ne povas ĝin regi. Hodiaŭ mi vidas vin ankaŭ veninta bovrajde. Kie estas via bovo?" Namĉon respondis: "Mi ankoraŭ rajdas sur ĝi." Sotesano demandis: "Kiel aspektas via bovo?" Li respondis: "La alteco estas unu klafto, la koloro estas flava, la ŝuoj estas faritaj el kanabo kaj la barbo estas nigra kaj blanka." Sotesano ride demandis: "Vi jam scias la aspekton de via bovo. Ĉu ĝi bone agas laŭ via volo aŭ vi ankaŭ estas trenata de ĝi?" Li respondis: "La bovo ĝenerale bone agas laŭ mia volo. Kiam la bovo maldiligentas fari justaĵon, mi krie igas la bovon ĉiuokaze fari ĝin. Kiam la bovo inkliniĝas al maljustaĵo, mi ankaŭ krie igas la bovon ne fari ĝin." Sotesano diris: "Vi jam trovas la bovon kaj ankaŭ scias malsovaĝigi ĝin, des pli ĝi ĝenerale aŭskultas vin. Do vi pli klopodu malsovaĝigi la bovon por libere fari ĉiujn aferojn."
| |