|
| |
|
55. Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: "Ĉeesti trejnsesion estas kiel malsovaĝigi bovon. Homo libere agas laŭ vido, aŭdo aŭ penso sen moraltrejni sin en la mondo, tial li deflankiĝas de homa justeco. Tiam li estas kiel senbrida bovido, kiu suĉas la mamon de patrino kaj laŭplaĉe saltadas. Dum li elhejmiĝinte ĉeestas trejnsesion kaj sekvas ĉiujn regulojn kaj preceptojn, li ankoraŭ ne deturniĝas de malnova kutimo, tial tio ĉagrenas gvidanton; pensoj malvirtaj kaj nenecesaj svarmas en lia menso, tial gvidanto zorgas pri liaj studo kaj laboro. Tiam li estas kiel demamigita bovido, kiu alligite al paliso plorkrias al patrino kaj torde baraktas. Dum li sekvas ĉiun tagordon, li poiome komprenas vortojn de gvidanto kaj kvietigas pensojn malvirtajn kaj nenecesajn kaj plezuras per sciiĝo pri unu aŭ du nekonataĵoj el la aferoj kaj principoj. Tiam li estas kiel bovo neplene malsovaĝigita, sed grade trankviliĝanta de ĉia laboro. Li ne deflankiĝas de la interpretado kaj praktikado de la doktrino kaj maturigas la kultivoforton, la esploroforton kaj la elektoforton kaj samtempe ĉiupaŝe donas profiton al homoj spirite, korpe kaj materie. Tiam li estas kiel bone malsovaĝigita bovo, kiu bone faras ajnan taskitan laboron kaj ĉiupaŝe donas profiton al la mastro. Tiel same kamparano malsovaĝigas bovon por bone utiligi ĝin en plugado kaj mi faras fakan trejnon al vi en trejnsesio, por ke vi utiligu ĝin en homsocia agado. Mi deziras, ke vi ne forpasigu tempon en ĉi tia okazo, sed diligente studu kaj servu la vastan mondon per bone malsovaĝigita mensbovo kaj fariĝu sanktaj apostoloj de vivulsavo kaj mondkuracado."
56. Sotesano diris al homoj en la malferma kunsido de trejnsesio: "Via ĉeesto en trejnsesio estas kiel enhospitaliĝo de malsanulo. Korpa malsano kuraciĝas per medikamento en hospitalo, dum mensa malsano kuraciĝas per moralo en religio. Tial budho kompariĝas kun la medicina reĝo, lia instruo kun medikamento kaj lia templo kun hospitalo. Tamen homoj en la mondo scias, ke korpa malsano estas malsano, kaj penas kuraci ĝin, elspezante tempon kaj monon, sed ili ne scias, ke mensa malsano estas malsano, nek eĉ pensas ĝin kuraci. Kiel do tio ne estus lamentinda por prudentulo? Kiel ajn grava estas korpa malsano, ĝi daŭras nur unu tutan vivon kaj malgrava malsano kuraceblas en mallonga tempo. Sed se mensa malsano restas nekuracita, ĝi fariĝas la semo de peko kaj sufero por la eterna estonteco. Havanto de mensa malsano perdas mensliberon, forlogiĝas al ekstera situacio kaj faras malindajn parolon, agon kaj penson, tiel ke li al si mem fosas tombon, alportas malestimon kaj faras suferon. Li do iras de peko al peko, de sufero al sufero kaj li neniam povas resaniĝi. Sed nehavanto de mensa malsano povas en la vasta lando de la dekdirekta mondo transcendi suferon kaj plezuron, liberiĝi de iro kaj veno kaj ĝui ĉiajn feliĉojn kaj plezurojn laŭvole. Miaj karaj! Dum ĉi tiu trejnsesio vi bone trovu vian mensan malsanon kaj tutforte ĝin kuracu." 57. Sotesano plu diris: "Se vi volas trovi kaj kuraci vian mensan malsanon, vi antaŭ ĉio devas scii kuracmanieron. Unue, kiel korpa malsanulo devas honeste konfesi al kuracisto la simptomojn de sia malsano, vi ankaŭ devas sincere konfesi al gvidanto tiujn de via mensa malsano. Due, kiel korpa malsanulo devas obei ĉe ĉiu ago la gvidon de kuracisto, vi ankaŭ devas absolute obei la instruon de gvidanto. Trie, kiel korpa malsanulo devas fidele peni ĝis la kompleta kuracado de sia malsano, vi ankaŭ devas tutforte strebi ĝis la fina kuracado de via mensa malsano. Se vi faras tiel diligente, vi fine perfekte resanigas vian menson kaj samtempe akiras la medicinan arton kuraci ĉiujn homojn, kiuj suferas mensan malsanon, tiel ke vi eterne en la vasta mondo plenumas la grandan taskon de vivulsavo kaj mondkuracado." 58. Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: "Nia doktrino por studo estas kiel taktiko subpremanta la mondon de milito kaj vi estas kiel trejnato lernanta tiun taktikon. Tiu milito signifas militon, kiu senĉese leviĝas en la lando de menso. La lando de menso origine estas perfekta, trankvila, brila kaj pura, sed laŭ la diablsoldato de egoismo ĝi mallumiĝas, malpuriĝas, konfuziĝas kaj maltrankviliĝas, tiel ke ĝi havas malmultajn pacajn tagojn en la senlima mondo. Tia vivo de vivuloj nomiĝas mensa milito kaj taktiko signifas la manieron venki ĉiujn diablsoldatojn en nia menso. La taktiko estas la vojo de mia praktikado, nome, kultivi koncentriĝon, saĝon kaj precepton kaj distingi darmon de diablo. Tio estas la senkompare granda taktiko subpremi la mondan militon. Sed homoj en la mondo ne rigardas ĉi tiun mensan militon kiel militon. Kiel do direblus, ke ili scias kaj ĉefaĵon kaj flankaĵon? Se ni esploras la radikon de ĉiuj grandaj kaj malgrandaj militoj de individuoj, familioj, socioj kaj ŝtatoj, ili komenciĝas pro ĉi tiu mensa milito de homo. Tial mensa milito estas la fonto de ĉiuj militoj kaj samtempe estas la plej granda milito, kaj taktiko subpremanta mensan militon estas la ĉefo de ĉiuj taktikoj kaj samtempe estas la plej granda taktiko. Nu, vi bone komprenu ĉi tiun signifon, diligente kultivu koncentriĝon kaj saĝon kaj plenumu precepton spite al la vivoperdo. Se vi ripete faras tion dum longa tempo, vi fine povos venki ĉiujn diablsoldatojn. Tiam vi atingos la gradon de diablovenka darmforto kaj samtempe fariĝos elstara ĉefgeneralo, kiu subpremas ĉi tiun mondon senĉese suferantan pro mensa milito. Pri tio mi certas." 59. Sotesano diris: "Kiel diversaj grenoj kaj herbaĉoj estiĝas en tiu kampo, bona kaj malbona mensoj estiĝas en nia naturo origine sen distingo kaj alkroĉiĝo, tial nia mensogrundo nomiĝas menskampo. Kiel ni bone kultivu forlasitan kampon por fari ĝin fekunda, ni bone trejnu nian mensogrundon por akiri saĝon kaj feliĉon, tial el tio devenas la vorto menskampa kultivo. Do, kiel bona terkultivanto sarkas kampon, forigas herbaĉon, kreskigas nur grenon kaj aŭtune akiras riĉan rikolton, bona menskultivanto ekzamenadas la estiĝon de bona kaj malbona mensoj, forigas malbonan menson, nutras nur bonan menson kaj ĉiam havas riĉajn saĝon kaj feliĉon. Kiel malbona terkultivanto lasas herbaĉon kaj grenon kreski, ne prilaboras kampon kaj aŭtune rikoltas nenion, malbona menskultivanto agas senprudente laŭ bona kaj malbona mensoj, renkontas nur suferon kaj plimalproksimiĝas de la vojo al saĝo kaj feliĉo. Tial la kaŭzoj de ĉiuj niaj suferoj kaj feliĉoj ne kuŝas en alia loko, sed nur en bona kaj malbona kultivoj de ĉi tiu menskampo. Kiel do neglekti ĉi tiun aferon?" 60. Sotesano plu diris: "De antikva tempo en religio estas dirite, ke trovi menskampon estas naturvido kaj kultivi menskampon estas naturnutrado kaj naturutiligo. Ĉiuj budhoj kaj sanktuloj prenis la studon de ĉi tiu menskampo kiel destinitan profesion kaj la studo estas la bazo por konduki ĉi tiun mondon al bono. Tial nia eklezio decidis por la fakaj objektoj de menskampa kultivo la tri principojn de spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto kaj instrukciis ĉiujn manierojn praktiki ilin en ĉiutaga vivo. Spirita kultivo estas la objekto, kiu purigas kampon por kultivi menskampon, kaj afera-principa esploro estas la objekto, kiu sciigas diversajn kultivmanierojn kaj distingas grenon de herbo, kaj justaga elekto estas la objekto, kiu efektivigas scion kaj sukcese rikoltas multan grenon. Laŭ la progreso de scienca civilizo homa avido tagon post tago regas en la nuna mondo, tial ĉi tiu avido ne subigeblas sen la studo de menskampa kultivo kaj malfacilas realigi la mondan pacon sen subigi ĉi tiun avidon. Do estonte homoj en la mondo nature deziros menskampan kultivon, kaj se ili deziros tion, ili serĉos veran religion, fakulon pri tio. Kiu havas maturan praktikadon, tiu homo ricevos senliman respekton. Vi ĉi-tempe refortigu vian decidon kaj fariĝu modelaj kamparanoj, kiuj atingas grandan sukceson en menskampa kultivo." 61. Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: "Dum ĉi tiu trejnsesio mi multe predikis kaj do mia hodiaŭa prediko eble povas tedi al iu, sed mi tiel multe predikas kaj predikas, ĉar mi devas ofte prediki al neplenkomprenanto de moralo, ĝis li nature iluminiĝos pri ĉiuj aferoj kaj principoj kaj agos. Tial, kiam ĉiuj pasintaj sanktuloj kaj saĝuloj instruis kaj gvidis ĉiujn novulojn, ili unue klopodis klarigi aferon kaj principon kaj sekve kuraĝigis ilin por poioma ago. Vi do ne maltrankviliĝu, nek korpremiĝu de tio, ke scio kaj ago tuj ne konformiĝas post unu aŭ du trejnsesioj, kaj ankaŭ ne primoku, nek riproĉu tian homon. Nu, vi ne pensu facila la predikon, kiun vi jam aŭskultis kaj denove aŭskultas, nek malkuraĝiĝu de tio, ke ago tuj ne komplete realiĝas laŭ scio, sed vi aŭskultu kaj denove aŭskultu, agu kaj denove agu. Tiam vi atingos perfektan personecon, en kiu ago konformas al scio." 62. Sotesano diris al homoj en la ferma kunsido de trejnsesio: "Ĉi tiu hodiaŭa kunsido estas kaj ferma en malgranda trejnejo kaj malferma en granda trejnejo. Kiu rigardas ĉi tiun kunsidon nur kiel ferman, tiu ankoraŭ ne scias la manieron de granda studo." 63. Gim Dego demandis: "Ekde la grado de diablovenka darmforto ne estas preceptoj. Ĉu tiu gradano komplete finis la studon de justaga elekto?" Sotesano respondis: "La grado de diablovenka darmforto estas la unua sankta grado. Li do ne studas, alligite al darmo kaj alkatenite al preceptoj, sed li interne havas mensopreceptojn. Unu estas atenti, ke li ne dekliniĝu al hinajano, preferante nur siajn sinkultivon kaj komforton. La dua estas atenti, ke li ne forgesu la originan celon, dronante en riĉeco, famo kaj plezuro. La tria estas atenti, ke li ne malhelpu ĝustan darmon, senprudente montrante supernaturan forton al la okuloj de vivuloj. Krom tio li faru la tri studojn de spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto por supren havi pli da budheco kaj malsupren nutri pli da kompato kaj klopodu savi vivulojn."
| |