4. Homa vojo

1. Iu nova kredanto petis: "Mi loĝas en la monto Gjerjongsan kaj ofte interparolas kun anoj de diversaj religioj en la monto. Ili ĉiam fanfaronas pri la doktrino de sia religio kaj ĉiuvorte mencias dodok, sed pri ĝia signifo mi ankoraŭ ne aŭdis klaran respondon. Bonvolu klarigi al mi la signifon de dodok." Sotesano diris: "Mi admiras vian scivolemon pri dodok, sed ĝi estas tro vasta por klarigi ĉion en mallonga tempo. Vi do poiome sciiĝos nur post via konsiderinda trejniĝo. Nun mi koncize tradukos nur la laŭvortan signifon de dodok por kontentigi vian scivolemon kaj vi aŭskultu min atente. Facildire do estas vojo, kiu signifas agi ĝuste en io ajn. Tial ago de ĉielo nomiĝas ĉiela vojo, tiu de tero tera vojo, kaj tiu de homo homa vojo. Homa vojo konsistas el la du vojoj de korpo kaj spirito. Kvankam la principo de ĉi tiuj vojoj havas unu fonton, iliaj detaloj estas tro multaj por nombri ilin. El ĉi tiuj diversaj vojoj mi unue parolos nur pri homa vojo. Sennombraj estas larĝaj kaj mallarĝaj vojoj por korpo, kiuj interligite ien ajn trakuras riverojn, montojn, kampojn kaj vilaĝojn. Tiel same ankaŭ sennombraj estas grandaj kaj malgrandaj vojoj por spirito, kiuj kune laŭsituacie aperas ie ajn ĉe individuo, familio, socio kaj ŝtato. Sed jen estas kelkaj ekzemploj. Estas vojo inter gepatroj kaj gefiloj, inter pliaĝulo kaj malpliaĝulo, inter edzo kaj edzino, inter amikoj kaj inter kunvivuloj. Tiel same estas ĝusta vojo respektive, kiam ajn oni rilatas al ĉiu afero kaj ĉiu aĵo. Kiu ie ajn scias nur ĉi tiun ĝustan vojon, tiu estas vojscianto, dum kiu ne scias ĝin, tiu estas vojnescianto. El la vojoj la plej granda vojo estas nia naturo, la vojoj de eterno kaj de karmo. Tio unuigas ĉiujn estaĵojn kaj estas la fonto de ĉielo, tero kaj homo, tial kiu scias ĉi tiun vojon, tiu scias la plej grandan vojon."

2. Sotesano plu diris: "Facildire dok estas virto, kiu signifas aperigi bonfaron en ajnaj laboro kaj loko. Se ĉielo sekvas la vojon, aperas ĉiela bonfaro. Se tero sekvas la vojon, aperas tera bonfaro. Se homo sekvas la vojon, aperas homa bonfaro. Tiom da virtoj rezultas el kiom da vojoj. Do el ĉi tiuj diversaj virtoj mi unue klarigos nur homan virton, kies detaloj ankaŭ estas sennombraj. Se gepatroj kaj gefiloj sekvas la vojon, aperas ilia virto. Se pliaĝulo kaj malpliaĝulo sekvas la vojon, aperas ilia virto. Se edzo kaj edzino sekvas la vojon, aperas ilia virto. Se amikoj sekvas la vojon, aperas ilia virto. Se kunvivuloj sekvas la vojon, aperas ilia virto. Se ĉi tiujn virtojn renkontas individuo, familio, socio, ŝtato kaj la mondo, ili respektive harmoniiĝas. El la virtoj la plej granda virto estas tio, ke iluminiĝinto de superega vojo transcendas eston kaj neeston, liberiĝas de vivo kaj morto, tute komprenas kaŭzon kaj efikon kaj igas resti pace en paradizo ĉiujn vivulojn vagantajn en la brulanta domo de la tri mondoj. Tia homo ja atingis superegan virton."

3. Sotesano plu diris: "Sed se iu serĉas malvirtan kaj misteran aĵon, ne sciante la principon de dodok, kaj nur buŝe laŭdas dodok, farante absurdan kaj malmoralan aĵon, li sekvas malican kaj malbonan vojon. Kian rilaton do tio havus al vera vojo kaj kian virton do tio estigus? Tial, kiu volas lerni dodok, tiu unue devas scii la principon de vojo kaj poste ĉiam tutforte kultivi virton. Tiam iu ajn poiome klare scios vojon kaj atingos virton. Sed ordinaruloj ne scias la esencon de dodok, tial ili rigardas kiel iluminiĝinton tiun, kiu havas nur ian magian forton, ĉu li scias la fundamentan principon de grando, malgrando, esto kaj neesto aŭ ne, kaj kiel virtulon tiun, kiu havas nur mildan koron, ĉu li scias la klaran elekton de justo, maljusto, profito kaj malprofito aŭ ne. Kio do tio ne estus ridinda? Al la ordo de lernado estas taŭge, ke vi kiel novulo scivolas unue pri dodok. Mi deziras, ke vi, gravurante miajn vortojn en la koro, ĉiam sciu komplete la esencon de dodok kaj ne dekliniĝu al malvirta vojo."

4. Sotesano diris: "Se homo volas sekvi homan vojon, li ne povas malatenti ĝin eĉ dum unu momento. Kiel do li povus plene sekvi homan vojon sen prizorgi la vojon inter gepatroj kaj gefiloj, inter instruisto kaj disĉiplo, inter pliaĝulo kaj malpliaĝulo, inter geedzoj, inter amikoj, inter ĉiuj kunvivuloj aŭ en ajna situacio? Tial de antikva tempo ĉiuj sanktuloj laŭepoke naskiĝis, respektive elfaris pravan leĝon kaj klarigis la vojon al humana vivo. Se iu malestimas la leĝon kaj ŝatas konduti laŭplaĉe, tia homo ne povas montri homan valoron eĉ en la nuna vivo kaj ankaŭ enfalos malbonvojen en la sekva vivo, tiel ke li ne povos eviti peksuferon."

5. Sotesano diris: "Ĉiuj aferoj en la mondo havas ĉefaĵon kaj flankaĵon, primaraĵon kaj sekundaraĵon. Se oni scios kaj pripenos ĉefaĵon, nature boniĝos ankaŭ flankaĵo, dum se ni sekvos kaj pripenos nur flankaĵon, nature malklariĝos ĉefaĵo. Se oni scios kaj pripenos primaraĵon, nature boniĝos sekundaraĵo, dum se oni sekvos kaj pripenos sekundaraĵon, nature malklariĝos primaraĵo. Ekzemple en homo menso estas ĉefaĵo kaj korpo estas flankaĵo, kaj en la mondo religio estas primaraĵo kaj scienco estas sekundaraĵo. Nur kiu klare distingas ĉefaĵon de flankaĵo kaj primaraĵon de sekundaraĵo, tiu povas nomiĝi vojscianto. Nur tia homo povas ĝustigi eĉ mondan aferon."

6. Sotesano diris al I Dongĝinhŭa: "Naskiĝinte en la mondo, homo havas du grandajn farendaĵojn. Unu estas renkonti instruiston de ĝusta darmo kaj fariĝi budho, kaj la alia estas atingi grandan iluminiĝon kaj savi vivulojn. Ambaŭ estas la plej ĉefaj kaj grandaj el ĉiuj aferoj."

7. Sotesano laŭdis la versojn de Dong Ĝongŝu:
"Nur la juston li starigas ne celante la profiton.
Nur la vojon li klarigas ne pensante la meriton."

Sotesano aldonis po unu verson al ĉiu lia verso:
"Se nur juston li starigas ne celante la profiton,
al li venas grandprofito.
Se nur vojon li klarigas ne pensante la meriton,
al li venas grandmerito."

8. Sotesano vidis ĉevalon trenanta ĉaron kaj demandis iun disĉiplon: "Ĉu antaŭeniras la ĉevalo aŭ la ĉaro?" Li respondis: "La ĉevalo iras kaj la ĉaro sekvas ĝin." Sotesano denove demandis: "Se la ĉaro haltas, ĉu vipi la ĉevalon aŭ la ĉaron?" Li respondis: "La ĉevalon." Sotesano diris: "Vi pravas. Vipi la ĉevalon estas regi la ĉefaĵon. Homo sukcesas en ajna afero, nur se li unue serĉas kaj regas ĝian ĉefaĵon."

9. Gim Giĉon demandis: "Kiel homo povas rekoni konformiĝon kaj reziston?" Sotesano respondis: "Konformiĝo estas tio, ke homo faras ĉion orde, kiel la kvar sezonoj de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro alternas orde. Rezisto estas tio, ke homo volas obstine fari laboron neelteneblan sen scii ĝian ordon, obstine laborigas aliulon kontraŭ lia volo kaj ĉiam ofendas la koron de aliulo. Se homo unue distingas bone konformiĝon de rezisto kaj strebas precipe al konformiĝo, li sukcesas preskaŭ en ajna laboro."

10. Sotesano diris: "Ĉiuj homoj volas sin bonigi, sed fine ili diferencas per sukceso kaj malsukceso, ĉar laŭ siaj saĝo kaj kapablo ili serĉas konformiĝe, reziste, reale aŭ false. Kiu konformiĝe serĉas, tiu bonigas aliulon kaj ankaŭ sin, tial li malfermas senliman paradizon. Kiu reziste serĉas, tiu bonigas nur sin kaj damaĝas aliulon, tial li enfalas en senfinan peksuferon. Kiu reale serĉas, tiu laŭprincipe serĉas ĉiujn feliĉon kaj plezuron en la koncerna loko, tial li atingas sukceson. Kiu false serĉas, tiu serĉas ĉiujn feliĉon kaj plezuron ĉe la nekonata loko de superstiĉo, tial li nepre atingas nenian sukceson. En la mondo malmultas tiuj, kiuj serĉas konformiĝe kaj reale, dum multas tiuj, kiuj serĉas reziste kaj iluzie. Tion kaŭzas, ke ĝusta darmo ankoraŭ ne estas disvastiĝinta, kaj ke homara spirito ankoraŭ ne estas egale iluminiĝinta. Kiam lumos la vojo serĉi konformiĝe kaj reale kiel la ĉielmeza suno, ĉiuj homoj boniĝos."

11. Sotesano diris: "El la homoj, kiuj en sia familio priservas gepatrojn kaj amas gefratojn, malmultas tiuj, kiuj malbonfaras al aliulo. El la homoj, kiuj malzorgas gepatrojn kaj malpacas kun gefratoj, malmultas tiuj, kiuj bonfaras al aliulo. Tial en konfuceismo estas dirite, ke gefila priservo estas la bazo de ĉiuj kondutoj, kaj ke oni serĉas lojalan korteganon el familio konata per gefila priservo. Tio efektive pravas."

12. Sotesano diris: "Kio superas mian povon, tio superas ankaŭ aliulan povon. Kio estas bona al mi, tio estas bona ankaŭ al aliulo. Kio bedaŭrigas min, tion mi ne faru al aliulo. Kio kontentigas min, tion mi faru ankaŭ al aliulo. Ĉi tio estas la maniero kompreni aliulan menson konsidere mian. Se vi tiel same studos longan tempon, okazos reciproka kortuŝo sen la distanco inter vi kaj aliulo."

13. Sotesano diris: "Grandtalentulo scias utiligi aliulan talenton. Se tia homo troviĝas en familio, socio, ŝtato kaj la mondo, li progresigas ilin respektive."

14. Sotesano diris: "Kion homo faras kun la volo doni utilon al aliuloj, tio foje povas esti eraro kaj damaĝi ilin. Kiam do vi faras ion ajn por aliuloj, vi nepre anticipe priatentu tian okazon. Kaj tiaokaza damaĝito danku farinton pro lia bonvolo, sed ne plendu nur pro la malutila rezulto."


antaŭen enhaven sekven