|
| |
|
15. Kiam Sotesano restadis en Jongsan, nova kredanto oferis al li manĝon kaj donacon. Sotesano demandis: "Mi elkore dankas vin pro la oferoj, sed via hodiaŭa komplezemo povos iam ŝanĝiĝi laŭ via menso. Ĉu vi komprenas ĉi tiun principon?" La kredanto respondis: "Kiel do mia menso ŝanĝiĝus senprave?" Sotesano diris: "Tio ja dependas de tio, kion vi serĉas. Se mi havas tion, kion vi serĉas dum nia renkontiĝo, nia rilato estas eterna. Alie nia rilato estas efemera."
16. Sotesano diris: "Dum amikado bona rilato ne daŭras longe, ĉar homo estas senatenta en atentenda loko kaj atenta en senatentenda loko. Homo estas senatenta en atentenda loko, se li forgesas sian ajnan ŝuldon al aliulo kaj sendanke traktas bonfarinton, kiu lin malkontentigas. Homo estas atenta en senatentenda loko, se li deziras rekompenciĝi pro sia ajna bonfaro al aliulo kaj pli malamas sian ŝuldanton, kiu faras malbonon al li, pensante sian pasintan bonfaron. Tial bona rilato ne daŭras longe, des pli amikeco ŝanĝiĝas en malamon kaj koleron. Vi komprenu ĉi tiun principon kaj nepre estu atentaj en atentenda loko kaj senatenta en senatentenda loko, tiel ke vi plilongigu bonan rilaton kaj estu atentaj por ne ŝanĝi ĝin en malbonan rilaton." 17. I Gongĝu diris: "Mi iam donis ioman oferon al malriĉa najbaro. De tiam li sindone helpas laboron de mia hejmo. Mi klare sciiĝis, ke nepre indas bonfaro, kaj ke bonfaro alportas rekompencon same, kiel tio." Sotesano demandis: "Vi scias la principon, ke bonfaro alportas rekompencon. Ĉu vi tamen scias ankaŭ la principon, ke en iu okazo bonfaro ŝanĝiĝas en pekon?" Ŝi demande respondis: "Kiel tio povas okazi?" Sotesano diris: "Jama bonfaro ne fariĝas peko, sed bonfarinta menso povas ŝanĝiĝi en pekfarantan menson. Ordinaruloj fieras eĉ pri sia ioma bonfaro al aliulo, tial ili kelkoble pli malamas kaj priplendas sian ŝuldanton, kiam li ne rekonas ilian bonfaron aŭ sendanke agas. Tiel ekstrema amo naskas ekstreman malamon kaj malgranda bonfaro grandan malamikecon. Do kultivi bonon igas la bonon nekredinda kaj bonfaro ofte rezultigas pekon. Tial Bodidarmo diris, ke enaga senpenso nomiĝas virto. Laozi diris, ke supera virto ne estas virta. Nur se studanto scios ĉi tiun principon kaj utiligos ĉi tiun menson, lia bonfaro fariĝos eterna bonfaro kaj lia feliĉo fariĝos eterna feliĉo, tiel ke lia virto unuiĝos kun tiu de ĉielo kaj tero. Vi pli diligente klopodu fari tiujn nevirtan virton kaj senŝanĝan feliĉon." 18. I Ĝongŭon demandis: "Kiel mi povas teni perfektan menson sen tiriĝi de amo kaj malamo?" Sotesano respondis: "La maniero ne tiriĝi de amo kaj malamo estas ĉiam deturni unu penson bone. Ekzemple, kiam iu malamas vin, ne reciproke malamu lin senpripense, sed unue serĉu la kaŭzon. Se la malamindaĵo estas en vi, klopodu forigi ĝin. Se ne, rigardu la malamon kiel pagon por ago de via antaŭa vivo kaj akceptu ĝin trankvile. Aliflanke, kiam iu malamas vin, decidiĝu malami neniun alian konsidere vian ĉagrenon. Tiam, kiu malamas vin, tiu fariĝas via instruisto pri mensuzo. Se vi akceptas lin kiel vian instruiston, kiel do vi malamus lin? Tio estas la maniero ne tiriĝi de malamo. Kiam iu amas vin, ne ĝoju senpripense, sed unue serĉu la kaŭzon. Se la amindaĵo estas en vi, klopodu ĝin ĉiam konservi. Se ne, rigardu la amon kiel ŝuldon. Ankaŭ estas prava amo kaj malprava amo. Daŭrigu pravan amon kaj fortranĉu malpravan amon. Se vi ekrimarkas, ke via alkroĉiĝo eĉ al prava amo malhelpas alian laboron, nepre faru kuraĝan decidon kaj klopodu por ne misfari ĉefan laboron. Tio estas la maniero ne tiriĝi de amo. Konstante studu por ne tiriĝi de la du, kaj vi akiros perfektan menson." 19. Sotesano vidis iun disĉiplon tro riproĉanta sian suboficulon kaj diris: "Se vi lin admonas sen tiriĝi de amo kaj malamo, via parolo estas darmo. Alie via parolo ne estas darmo. Kiel varmo kaj malvarmo ŝanĝiĝas ĉe sia ekstremo en la naturo, ekstrema ago de homo alportas estontan malfortiĝon." 20. Iu disĉiplo malĝentile parolis al infano kaj Sotesano diris: "Kiam homo rilatas al pliaĝulo, estas la maniero priservi lin. Kiam homo rilatas al infano, estas la maniero ami ĝin. Laŭokaze la du manieroj diferencas per formo, sed ne per la spirito respekti kaj prizorgi aliulon. Kiel do trakti eĉ infanon senprudente?" 21. Sotesano diris: "Estas la proverbo, ke famkuriganto estas trumpetanto. Ĉiu homo do havas kaj blovas sian trumpeton. Por aŭskultanto ia tono estas trankviliga, ĉagrena, plezuriga, malĝojiga, harmoniiga aŭ kvereliga, tiel ke dividiĝas la vojoj al feliĉo kaj al peko. Nu, kiam vi trumpetas en ĉia situacio, ĉiam per bona tono harmoniigu ĉiujn homojn kaj progresigu privatan kaj publikan laborojn, sed ne kvereligu kaj ruinigu ilin reciproke. Tiam via trumpeto estas bona muzikilo, kiu kreas senliman feliĉon. Alie ĝi estas fonto de senlima peko." 22. Sotesano diris: "Eĉ en rilato sendistanca kiel inter gepatroj kaj gefiloj, gefiloj malvolas sekvi tiun gvidon, kiun gepatroj mem ne povas plenumi. Eĉ en rilato intima kiel inter geedzoj iu partnero malvolas sekvi tiun rekomendon, kiun alia mem ne povas plenumi. Tial anticipa memplenumo estas la plej bona maniero instrui aliulon." 23. Iunokte hundo gardanta la pordon de la domo Ĝoŝil furioze bojadis kontraŭ indiko de alproksimiĝanto. Iu disĉiplo ekstaris kaj riproĉis la hundon. Sotesano diris: "La respondeco de la hundo estas bojado. Kial vi malhelpas ĝin plenumi sian respondecon? Ĉiu homo kaj ĉiu aĵo en la mondo havas sian respondecon. Eĉ en homo okulo, orelo, nazo, lango, korpo kaj menso havas sian respondecon. Se homo ĉu pliaĝa ĉu malpliaĝa, ĉu nobela ĉu malnobela, plenumos nur sian respondecon, la mondo ordiĝos kaj progresos. Nu, fidele plenumu vian respondecon kaj ankaŭ ne malhelpu aliulon plenumi sian respondecon. Tamen el ĉiuj respondecoj estas la ĉefa respondeco, kiu regas ilin. En homo menso havas la ĉefan respondecon kaj en socio kaj ŝtato ĝin havas ĉiuj iliaj gvidantoj, kiuj administras kaj estras ĉiujn instituciojn. Tial se ĉefrespondeculo malzorgos sian respondecon eĉ iomete, ĉiuj aliaj subrespondecoj malzorgiĝos kaj la institucio nature malordiĝos. Fidele plenumu vian ajnan respondecon konsidere vian situacion kaj atente uzu vian menson, kies respondeco estas la plej grava el ĉiuj respondecoj, por ne malhelpi vian sorton kaj la estontecon de homoj." 24. Sotesano diris al disĉiploj: "Ĝenerale la mondo konsistas el fortulo kaj malfortulo. Se ili ambaŭ harmonie plenumos sian respondecon, eterna paco realiĝos en ĉi tiu mondo. Alie ili ambaŭ suferos katastrofon kaj la mondo neniam paciĝos. Iu pasinta sanktulo diris, ke se superulo rigardas malsuperulon kiel infanon, la malsuperulo rigardas la superulon kiel gepatrojn; se superulo rigardas malsuperulon kiel pajleron, la malsuperulo rigardas la superulon kiel malamikon." 25. Sotesano diris: "Ĉiu homo volas esti respektata de aliulo, sed pli multe faras malrespektindan agon. Kiel do li realigus sian volon? La maniero esti respektata de aliulo estas unue respekti kaj servi lin. Se vi respektas kaj servas lin, li reciprokas la samon al vi." 26. Sotesano diris: "Mi ĉiam bedaŭras tiun fortulon, kiu ne scias roli kiel fortulo. Nur se fortulo ĉiam helpos, gvidos kaj kuraĝigos malfortulon fortuliĝi kiel li, lia forto fariĝos eterna forto kaj li estos ĉiam respektata kiel antaŭiranto kaj pioniro. Sed nun fortulo ofte nur subpremas kaj trompas malfortulon. Kiel do li fariĝus eterna fortulo? Malfortulo ne estas ĉiama malfortulo, sed staros en la pozicio de fortulo, se lia spirito pli kaj pli malfermiĝos kaj lia energio reviviĝos. Tiam nature disfalos la pozicio de tiu fortulo, kiu lin antaŭe subpremis kaj trompis. Tial vera prudentulo ĉiam pli helpas kaj prizorgas aliulojn, kiam ili estas malriĉaj kaj malfortaj, tiel ke li konservas sian forton eterne." 27. Sotesano vizitis la eklezian farmon kaj demandis la kialon de porka maldikiĝo. I Dongan respondis: "Dum ĉi-jara longa pluvado ni nutris porkojn per iom putra hordeo kaj ili dikiĝis tagon post tago, sed antaŭ nelonge ni denove eknutris ilin per branoj. Ili do ne povas tuj dekutimiĝi de sia intertempa gusto, tiel ke ili perdas apetiton kaj pli kaj pli maldikiĝas." Sotesano diris: "Ĉi tio estas viva sankta libro. Tiel sama estas sufero de riĉulo subite malriĉiĝinta aŭ de potenculo subite senpovigita. Tial de antikva tempo ĉiuj sanktuloj kaj saĝuloj estas indiferentaj por riĉeco kaj rango, tiel ke ili ne tiel ĝojas pro ilia alveno, nek tiel ĉagreniĝas pro ilia foriro. La imperiestro Ŝun kiel malnobelo pluganta kampon kaj bakanta argilon surtroniĝis, sed neniom estis malmodera en sia suvereneco. Ŝakjamunio abdikis sian estontan reĝecon kaj transsaltinte la palacan muron bonziĝis, sed neniom korinkliniĝis al la reĝeco. Kiel indiferenta estis ilia sinteno por riĉeco kaj rango kaj kiel granda estis ilia forto superi feliĉon kaj suferon! Nu, se vi aspiras la vojon kaj volas lerni la instruon de sanktulo kaj saĝulo, ne forlogiĝu al momentaj komforto, plezuro kaj potenco, sed cedu ilin. Eĉ se por vi ne eviteblas akcepti ilin, ne alkroĉiĝu al ili, nek malvirtiĝu. Tiam vi ĝuos eternajn komforton, honoron kaj potencon." 28. Sotesano klarigis la signifon de ‘kontenteco pri malriĉeco kaj plezuro per studo? "Ĝenerale malriĉeco signifas mankon de io ajn. Se vizaĝo havas mankon, tio nomiĝas vizaĝa malriĉeco. Se scio mankas, tio nomiĝas scia malriĉeco. Se havaĵo mankas, tio nomiĝas havaĵa malriĉeco. Kontenteco signifas ĉiamanieran trankvilon pri la stato. Se homo malkontentiĝas per jam ricevita malriĉeco kaj perforte baraktas por eviti ĝin, tio pli ĉagrenas kaj suferigas lin. Tial oni trankvile traelportu jam neeviteblan malriĉecon kaj plezuru per preparado de estontaj saĝo kaj feliĉo. Studanto trankvilas pri la stato kaj plezuras per studo, ĉar li scias, ke ĉiuj nunaj malriĉeco kaj sufero povas ŝanĝiĝi en estontajn feliĉon kaj plezuron. Des pli, ĉar li ĉiam uzas sian menson konforme al la vero kaj havas la plezuron eniri en la veran staton de la kultivoforto, kiu transcendas suferon kaj feliĉon. De antikva tempo ĉiuj sanktuloj kaj saĝuloj plene sciis ĉi tiun principon kaj aplikis tian mensostaton en sia reala vivo, tial ili ĝuis senkompare plezuran vivon en malriĉeco."
| |