4. Homa vojo

29. Sotesano diris: "Kiu deziras kontentiĝi per tio, ke ĉio en la mondo plene konformas al lia volo, tiu estas malsaĝa kiel homo, kiu konstruas pompan domon sur sablo kaj deziras vivi lukse por dek milionoj da jaroj. Saĝulo kontentiĝas kaj dankas, se en la vivo io konformas nur la ses dekonoj de lia volo. Eĉ se tio konformas al la tuto de lia volo, li ne monopolas tion kontentindan, sed dividas tion kun aliaj homoj, tial tio neniam alportas al li katastrofon kaj lia feliĉo ĉiam estas senfina."

30. Sotesano diris: "Ofte granda peko de homo komenciĝas per malgranda eraro. Vi do nepre ekzamenu vian agon de tempo al tempo kaj klopodu tuj korekti eĉ malgrandan eraron, se vi ĝin trovas. Orangutango en sudaj landoj estas tiel forta kaj rapida, ke homoj ne povas ĝin kapti. Sed ĝi tre ŝatas vinon, tial homoj metas grandan vazon vinplenan sur la vojo, kiun ĝi frekventas. Unuafoje ĝi rikane preteriras la vazon, sed revenas kaj trinkas iom da vino. Ĝi foriras kaj denove revenas kaj trinkas pli da vino. Post plurfoja tia ripeto li fortrinkas la tutan vinon kaj fine ebrie surfalas. Tiam homoj malkaŝas sin kaj kaptas ĝin senpene. Iom da vino, kiun ĝi komence intencas trinki, ja kreskas al unu granda vazo da vino, tiel ke ĝi perdas sian vivon aŭ kaptiĝas viva. Tiel same, se homo lasas sin fari unu aŭ du malgrandajn erarojn kaj ne ilin korektas, ili akumuliĝadas, tiel ke li fine faras grandan pekon kaj serioze fuŝas sian estontecon. Kiel do malatenti tion?"

31. Sotesano diris kun zorgo pri junaj disĉiploj, kiuj vagis pro la nepovado kapti la ĝustan vojon de studo: "El vi estas homo, kiu komence faras bone, sed fine malbone, kaj kiu komence faras malbone, sed fine bone. Tial mi antaŭvidas tion kaj gvidas vin per maniero konvena al vi respektive. Homo pli-malpli formas sian personecon de la tuta vivo pli ol en la aĝo de tridek jaroj. Se vi ne povas estiĝi prudentaj eĉ ĝis tiam, tio estas zorgiga ne nur al mi, sed ankaŭ al vi pli grande."

32. Kiam Sotesano restadis en la domo Bongneĝongsa, granda pluvado akvoplenigis la lageton antaŭ la pajldomo. En ĝi kolektiĝis elĉiuflanke multaj ranoj kaj naskis sennombrajn idojn. Kiam la pluvado ĉesis post nelonge kaj la suno brilis, la akvo poiome malpliiĝis kaj aspektis elĉerpiĝonta ene de kelkaj tagoj. Sed enakve ranidoj amuziĝis, svingante la vosteton. Sotesano vidis tion kaj diris: "Kiel kompatinde estas! Ranidoj tiel vigle amuziĝas, ne rimarkante sian vivon mallongiĝanta minuton post minuto. Kiel do nur ili estus tiaj? Ankaŭ homoj estas tiaj. Kiam saĝulo vidas la estontecon de tiuj homoj, kiuj nur elspezas sen enspezo, aŭ kiuj nur misuzas sian nunan potencon, ili estas nenio aliaj ol tiuj ranidoj en la sekiĝanta akvo."

33. Sotesano diris al homoj: "Hodiaŭ mi parolos pri la plej necesa maniero por gardi menson kaj protekti korpon. Bone aŭskultu mian parolon kaj prenu ĝin kiel la sloganon de via studo en ĉiuj situacioj. La slogano estas ‘Ne perdu timrespekton? Tio signifas, ke vi devas iam ajn kaj ie ajn rilati timrespekte al ĉiuj homoj kaj objektoj. Se homo perdas timrespekton, sendube naskiĝas plendo kaj venĝemo eĉ en rilato plej intima kaj sendistanca kiel inter gepatroj kaj gefiloj, inter gefratoj kaj inter geedzoj kaj li ofte malliberiĝas kaj damaĝiĝas de malgrava situacio kaj eĉ senvalora objekto. Tion kaŭzas, ke li perdas timrespekton en la koro kaj agas senprudente, rigardante rilaton sendistanca kaj situacion malgrava. Ekzemple, se vendisto kaptas iun homon, kiu estas ŝtelanta skatolon da alumetoj en lia butiko, ĉu la vendisto lasas la ŝtelanton foriri, rigardante la skatolon kiel bagatelon? Nur ekstreme bonkora homo finas per riproĉo. Alie povas okazi insulto. La skatolo da alumetoj do igas la ŝtelanton riproĉata kaj insultata. Alivorte pro la deziro preni alumetojn li ignoras kaj insultas sin, kaj la deziro rezultas el tio, ke li perdas timrespekton al unu skatolo da alumetoj. Se homo perdas timrespekton, eĉ nesentpova kaj senvalora skatolo da alumetoj montras tioman potencon, des pli kioman potencon povas montri plivaloraĵo aŭ ĉiopova homo? Tial ni ĉiam havu timrespekton. Se ni timrespektas ion ajn kaj juste vivas, ĉiuj objektoj en la tuta universo de la blua ĉielo ĝis la vasta tero estas niaj uzaĵoj, kaj ĉiuj leĝoj plenumataj en ĉi tiu mondo estas niaj protektantoj. Se ni sen timrespekto agas senprudente, ĉiuj objektoj en la universo estas aparatoj, kiuj vundas nin, kaj ĉiuj leĝoj en ĉi tiu mondo estas ŝnuroj, kiuj malliberigas nin. Kiel do ne timi tion? Tial mi petas vin nepre gravuri ĉi tiun sloganon korfunde kaj sekvi ĝin en ĉiuj okazoj, se vi en ĉi tiu ondoterura mondo volas bone gardi menson kaj protekti korpon."

34. Sotesano diris en novjara tago: "Hodiaŭ mi ricevis de multaj homoj novjarajn bondezirojn. Sekularuloj kutimas regali bondezirintojn repage per manĝo aŭ donaco, sed mi sciigos al vi unu sekreton, per kiu vi povas sekure travivi la venantan malfacilan mondon." Kaj li skribis la jenan poemon de iu pasinta saĝulo: "Milda ago estas plej valora,
malfeliĉon kaŭzas la rigora.
Kvazaŭ balbutante vi parolu,
kvazaŭ stulta homo vi laboru.
Ju pli urĝe, des pli lante pensu,
kaj en paco krizon ne forgesu.
Kiu vivas vivon ĉi tiele,
tiu estas homo brava vere."
Sotesano aldonis poemfine la jenan frazon:
"Kiu agas laŭ la supra vorto,
tiu vivas ĉiam en komforto."

35. Iun tagon disĉiploj dum ĵurnallegado diverse argumentis por kaj kontraŭ iu novaĵo. Sotesano aŭskultis kaj diris: "Kiel vi povas senprudente paroli pri aliula afero? Veropiniulo estas prudenta kritiki aliulon. Eĉ dum vi legas ĵurnalon, vi detale esploru en ĝi la kaŭzon kaj efikon de bono kaj malbono kaj prenu ilin kiel ekzemplojn por via estonteco. Tio estas la ĝusta konduto de studanto kaj estas la vojo al vera profito. Tio ja estas lumigi unu menson per ĉiuj estaĵoj. Por leganto kun tia spirito ĵurnalo estas viva sankta libro kaj materialo por saĝo kaj feliĉo. Leganto sen tia spirito kreskigas nur kritikemon per akra opinio kaj malpeza lango kaj facile enfalas en la kavon de peko. Vi do tre atentu tion."

36. Sotesano ial riproĉis Gim Namĉon kaj diris al Mun Ĝonggju: "Mia riproĉo ne direktiĝis nur al Namĉon. Kiel vi pensas pri tio? Kiam mi riproĉas iun ajn, unue ekzamenu vian konduton. Se vi trovas la saman kulpon, korektu ĝin. Se ne, ĉiam memoru la riproĉon por ne kulpi en la estonteco. Ne klaĉu, nek moku la riproĉaton. Malsaĝulo klarigas nur aliulan kulpon, tial ĉiam estas mallume antaŭ li, dum saĝulo ekzamenas sian kulpon, tial li ne havas eĉ la tempon por rigardi aliulan kulpon."

37. Sotesano diris: "Kiam homo faras iun laboron en la mondo, li ricevas de aliulo jen laŭdon, jen riproĉon. Se vi senpripense nur ĝojas aŭ malĝojas pro ĝi, vi estas kiel infano. Kiam aliulo parolas ion pri vi, reale ekzamenu vian laboron. Se la laboro konformas al via konscienco, malgraŭ ĉies kritiko fidele faru ĝin per nesubigebla kuraĝo. Se ne, malgraŭ ĉies laŭdo senhezite forĵetu ĝin kiel eluzitajn ŝuojn. Tio farendas por memstara studanto."

38. Sotesano diris: "Kiam homo komencas iun laboron, ofte li daŭrigas sian penon bone fari ĝin ĝis unu eraro, sed post unu- aŭ dufoja eraro li tute malatentas sian volon kaj agas laŭplaĉe. Tio estas komparebla kun la jeno: kiam homo portas novan veston, li kun atento portas ĝin komence, sed perdas la atenton, post kiam ĝi estas makulita kaj ĉifita. Se homo tiamaniere faras ĉiun laboron, kiel do li sukcesus? Nur homo kun kompleta penso kaj granda administro ne senkuraĝiĝas de ajna eraro en laboro kaj ne ĉesigas komencan penon, sed rigardas la eraron kiel modelon kaj plibonigas sian estontecon, des pli por tia homo malgranda eraro estas la bazo de granda sukceso."

39. Sotesano diris: "Ĉiuj homoj volas profiton, sed multe faras malprofitigan agon. Ĉiuj homoj volas riĉecon kaj rangon, sed multe faras malriĉigan kaj malnobeligan agon. Ĉiuj homoj volas laŭdon, sed multe faras mokigan agon. Tiel ofte enkora volo estas malsama ol perkorpa ago. Tion kaŭzas, ke ili ne scias la fonton de plezuro kaj sufero, aŭ ke malgraŭ scio ili ĝin ne efektivigas. Vi do pensu profunde kaj klare juĝu ĉi tiun kialon kaj ĉiapene konformigu vian agon al via volo. Tiam ĉio realiĝos laŭ via volo."

40. Sotesano diris: "El la profesioj de homoj estas tiu, kiu estas feliĉokrea, kaj kiu estas pekfara. Feliĉokrea profesio estas tiu, per kiu homo profitigas ĉiun socion kaj nature bonigas sian menson. Pekfara profesio estas tiu, per kiu homo malprofitigas ĉiun socion kaj nature malbonigas sian menson. Tial homo devas esti prudenta elekti sian profesion. La plej bona profesio el ĉiuj profesioj estas budha laboro, kiu ĝustigas la menson de ĉiuj vivuloj kaj savas ilin de sufermaro al paradizo."

41. Sotesano diris: "Prospero kaj malprospero de familio dependas ankaŭ de la mensostato de ĝia estro. Por familia prospero unue la spirito de familiestro estu diligenta. Due ĉiuj anoj harmonie kunlaboru por io ajn. Trie oni akiru scion kaj sperton antaŭ ol komenci ajnan laboron. Kvare oni disvolvu laboron orde laŭ la maksimo, ke oni eklaboras per malgrandaĵo kaj poiome atingas grandaĵon. Kvine oni bone utiligu uzitan aĵon. Sese oni havu taŭgan vicokupon krom ĉefokupo kaj ilin glate interligu por enspezo. Sepe oni ne uzu senprudente kapitalon ĝis la atingo de planita enspezo. Oke oni eĉ post la celatingo ne troprofitu, sed ĉiam investu kapitalon en bazhavan kaj fidindan lokon. Naŭe oni ĉiam kontrolu spezon kaj malavaru pravan elspezon, sed firme preventu malvaloran elspezon. Se vi ĉiapene tiel estras vian familion, via mastrumaĵo nature kreskas kaj tio ankaŭ helpas vian mensostudon."

42. Sotesano diris: "Familio estas reduktita ŝtato kaj ŝtato estas kolekto da familioj. Do familio estas malgranda ŝtato kaj samtempe la fundamento de granda ŝtato. Tial, kiu bone estras sian familion, tiu povas bone gvidi ankaŭ sian socion kaj sian ŝtaton. Se ĉiu homo bone estras sian familion, la ŝtato bone administriĝas. Oni ja devas scii, kiel grava kaj granda estas la respondeco de familiestro."


antaŭen enhaven sekven