|
| |
|
43. Sotesano diris: "Por starigi modelan familion unue la tuta familio komune havu kredindan religion kaj ĉiam kun nova spirito disvolvu novan vivon. Due la familiestro havu virton, saĝon kaj konduton meritajn gvidi sian familion. Trie la familiestro ĉiamaniere klopodu precipe eduki siajn anojn, sed antaŭ ĉio li mem multe lernu kaj spertu por fariĝi familia spegulo. Kvare ĉiuj anoj vivu de sia laboro, kontrolu ĉiutagan spezon kaj faru buĝeton por ŝpari eĉ iom da mono. Kvine ĉiuj anoj havu profesion, sed evitu profesion, kiu mortigas vivulon aŭ narkotas aliulan spiriton, kaj ne minacu vivon kaj havaĵon de aliuloj per la misuzo de sia potenco, nek kordolorigu ilin. Sese eĉ geedzoj laŭeble memstare havu respektivan financan vivon kaj kune klopodu riĉigi siajn familion, socion kaj ŝtaton. Sepe ĉiuj anoj fidele plenumu devon kaj respondecon por la ŝtato kaj socio kaj laŭkapable kunhelpu precipe al organizoj senpovulprizorgaj, klerigaj kaj religiaj. Oke gepatroj instruu al siajn gefilojn kaj sciencon kaj religion kaj igu ilin servi post sia finedukiĝo la ŝtaton, socion aŭ eklezion dum konsiderinda tempo. Naŭe gepatroj heredigu al gefiloj nur tiom da havaĵo, per kiom ili povas starigi la bazon de sia vivtenado, kaj oferu la restaĵon al publikaj organizoj de la ŝtato, socio aŭ eklezio. Deke ĉiuj anoj havigu al si novan forton per adekvata ripozo kelkfoje monate aŭ jare por kultivi korpon kaj menson en komplika homa vivo."
44. Kiam Sotesano renkontis gravedulinon, li ĉiam diris: "Ne pensu senkompate, nek parolu senkompate, nek agu senkompate." Li aparte malpermesis al ŝi mortigi ajnan vivulon kaj diris: "Kiam feto estas en la patrina utero, ĝia spirito estas tro juna. Ĝian estontan karakteron do facile influas gepatraj menso, parolo kaj ago, tial ekstreme gravas la bona konduto de gravedulino." 45. Sotesano diris: "Estas kvar manieroj instrui gefilojn. La unua estas permensa instruado. Gepatroj kun religia kredo tenu sian menson ĝusta, bona kaj trankvila kaj igu gefilojn sekvi unue ilian menson. La dua estas peraga instruado. Gepatroj unue mem kaj dece agu kaj igu gefilojn sekvi nature ilian agon. La tria estas pervorta instruado. Gepatroj multe rakontu al gefiloj sentencojn kaj bonfarojn de budhoj, bodisatvoj, sanktuloj, saĝuloj, granduloj kaj klarviduloj, igu gefilojn memori kaj sekvi ilin kaj instruu per ĝentila admono gefilojn pri ĉiuj aferoj kaj principoj. La kvara estas rigora instruado. Gepatroj instruu al gefiloj per digno en neevitebla okazo, kiam gefiloj estas senprudentaj, sed tio ne ofte uzendas. Tial se gepatroj dum sia hejma instruado al gefiloj kunuzas ĉi tiujn kvar manierojn de la fetiĝo ĝis la plenaĝiĝo de ili, tio multe helpas gefilojn bonuliĝi." 46. Sotesano diris: "Kiam gepatroj instruas gefilojn, unue gepatroj mem ne kontraŭu la vojon priservi pliaĝulon kaj gvidi malpliaĝulon. Gepatroj perdas la prestiĝon gvidi gefilojn, se antaŭ gefiloj gepatroj rekte malpriservas kaj malrespektas proprajn gepatrojn aŭ miskondutas en io ajn. Due gepatroj serioze parolu kaj agu. Se gefiloj rigardas gepatrojn facilanimaj, malfacilas gvidi gefilojn per prava regulo. Trie gepatroj donu amon al gefiloj. Se gepatroj estas nur seriozaj kaj ne donas amon al gefiloj, gepatroj ne povas vere edifi gefilojn. Kvare gepatroj ne perdu de gefiloj fidon pri ĉiuj siaj promesoj. Alie gepatroj ne povas doni striktan ordonon al gefiloj. Kvine gepatroj klare premiu kaj punu gefilojn. Alie gepatroj ne povas doni al gefiloj veran vekiĝon. Sese gepatroj inspiru pravan religian kredon al gefiloj ekde ilia infanaĝo. Alie al gefiloj facilas forlogiĝi al ekstera situacio dum ilia kresko. Sepe gepatroj rekomendu altruismon al gefiloj ekde ilia infanaĝo. Alie nature kreskas egoisma ĝermo. Oke gepatroj malpermesu al gefiloj kritikaĉi kaj kalumnii aliulon ekde ilia infanaĝo. Alie nature kreskas senprudenta kutimo kaj malfermiĝas la pordo de langalporta katastrofo. Naŭe gepatroj malpermesu al gefiloj preni maldecan objekton eĉ bagatelan ekde ilia infanaĝo. Alie nature kreskas senhonta kutimo." 47. Sotesano diris: "En la infanaĝo ĝenerale homo facile heredas la spiriton de gepatroj, vidante kaj aŭdante iliajn agojn. Tial eĉ por idoj gepatroj devas prudente elekti sian profesion kaj ĉiapene sekvi pravan laboron kaj ĝustan vojon." 48. Sotesano diris en memorceremonio pri hujsaŭi: "Nia eklezio honoras per la titolo hujsaŭi la meriton de tiuj gepatroj, kiuj naskis, nutris kaj oferis siajn amatajn gefilojn por la eklezio, kaj memoras ilin. La nuna popola menso plenas je egoismo kiel en la pasinteco, tial tre malmultas tiuj, kiuj servas aliulon spirite, korpe kaj materie. Ofte gepatroj alkatenas nur al unu familio la tutan vivon de gefiloj eĉ kun granda povo, precipe volante sin apogi sur ilin. Sed vi, hujsaŭi-anoj, de frue transcendis tian penson, ignoris viajn gloron kaj komforton kaj dediĉis viajn amatajn gefilojn por ĉi tiu granda monda laboro. Tio estas la ago de kompatoplena bodisatvo. Ni devas eterne glori la spiriton kaj meriton de ĉi tiuj hujsaŭi-anoj kaj fariĝi veraj homoj, kiuj ĉiam servas la publikon ie ajn en la mondo, sekvante ilian volon." 49. Sotesano en la domo Bongneĝongsa informiĝis pri la malsano de patrino. Li urĝe revenis hejmen en Jonggŭang kaj flegis ŝin. Post kelka tempo li diris al frato Dongguk: "Kiel do mi, moralinstruisto, malzorgus nian malsanan patrinon? Sed mia nuna situacio ne permesas al mi plene flegi ŝin. Kiel vi scias, jam multenombraj estas homoj, kiuj volas lerni de mi. Se mi ilin ne zorgos, tio malhelpos ilian estontecon kaj obstaklos ĉiun ĝisnunan laboron. Bonvolu tutforte flegi patrinon anstataŭ mi. Tiam mi eĉ iomete liberiĝos de mia kulpo pri neflegado kaj vi ankaŭ fariĝos granda fondinto de ĉi tiu laboro." Sotesano konsolis patrinon: "La vivo kaj morto de homo dependas de ĉiela volo. Patrino, estu trankvila kaj restu ĉiam en la vera stato de koncentriĝo kaj pureco." Sotesano kontraŭvole forlasis la hejmlokon kaj reveninte al la domo Bongneĝongsa absorbiĝis en sia savlaboro. 50. Iu disĉiplo demandis: "Ĉu ĝuste estas precipe ŝpari en ĉiuj ceremonioj de plenaĝiĝo, geedziĝo, funebro kaj prapatra memoro?" Sotesano respondis: "Oni moderigu elspezon en ĉiuj ceremonioj, sed nur ŝpari sen doni oferon al publika laboro ne estas la celo de ceremonia reformo. Geedziĝa ceremonio estas la komenco de nova vivo, tial ĝuste estas ŝpari geedziĝan koston kaj starigi la fundamenton de vivtenado per ŝparita mono. Funebra ceremonio estas la fino de vivo, tial ĝuste estas malavari funebran elspezon konforme al la merito de mortinto." 51. Kiam Sotesano vidis najbarajn infanojn ludantaj, du el ili kverelis pri la posedo de iu malgranda objekto. La du fine venis kaj petis Sotesanon solvi la aferon, atestigante alian infanon. Sed la infano post longa pripensado respondis, ke ĝi ne scias, ĉar la afero ne rilatas al ĝi. Sotesano solvis la aferon kaj diris al disĉiploj: "Eĉ tiuj infanoj kverelas unu la alian kaj strebas al afero, kiu rekte rilatas al ili, sed ne strebas al afero, al kiu ne rilatas al ili. Kiel do multus homoj, kiuj sindone laboras por aliuloj? Tial respektiĝi meritas homo, kiu forlasas siajn profiton kaj potencon kaj laboras por aliuloj. Ankaŭ kiu havas tute malfermitan menson, tiu ne povas ne labori por aliuloj." 52. Sotesano diris: "I Ĉungmugong uzis sian menson konforme al la vojo. Li havis altan rangon, sed sen fiereco dividis kun ĉiuj siaj soldatoj vivon kaj morton, plezuron kaj suferon. Li senpotencigite fariĝis simpla ĉevalservisto, sed sen plendo kaj dekliniĝo tutforte nutris ĉevalojn bone. Foje li diris al ĉevaloj: ‘Kvankam bestoj, vi ankaŭ devas fari plejeblon en la tempo de ŝtata krizo, ĉar vi kreskis, vivante de ŝtata havaĵo.?Li cedis komfortan kaj gloran taskon al alia generalo kaj prenis sur sin malfacilan kaj nedistingiĝan taskon. Li lojale priservis sian superulon kaj ame gvidis sian subulon. Tial vere li estas sankta generalo kun saĝo kaj virto kaj estas inda ekzemplo por ĉiuj homoj, kiuj faras ŝtatan aŭ mondan laboron." 53. Sotesano petis de Ju Hoil legi la antaŭparolon de la libro Ŝuĉuan. Kiam li atingis la frazon, ke la du imperiestroj kaj la tri reĝoj estas menskonservantoj, dum la reĝoj Ĉieh de Hsia kaj Ŝou de Ŝang estas mensperdintoj, Sotesano diris: "Ĉi tiu frazo estos granda sekreto en la venonta mondo. Kiu avidas riĉecon, rangon kaj potencon kaj perdas menson, tiu ruinigos sin kaj ankaŭ sian familion. Se tia estas gvidanto de ŝtato aŭ la mondo, la katastrofo etendiĝos sur ĝin. Vi do ne tiriĝu de riĉeco, rango kaj potenco, sed tenu viajn rimedojn en la vivo de vesto, manĝo kaj loĝejo kaj ne perdu menson. Tiam al vi ne okazos danĝero en ajna malfacila tempo kaj unue vi ricevos bonan fortunon de ĉielo kaj tero." 54. Post kiam iu riĉulo savis per iom da greno najbarajn malriĉulojn, kiuj suferis malbonan rikolton, li ĉiam deziris iliajn laŭdojn. Tial vilaĝanoj diskutis kaj starigis al li monumenton, sed li ne kontentiĝis per tiu monumento kaj per propra granda monsumo denove starigis monumenton kaj konstruis grandiozan monumentpavilonon. Rigardante tion ridinda, la vilaĝanoj multe kalumniis kaj mokis lin. Gim Gŭangson aŭdis kaj raportis tion en diskuta kunveno. Sotesano aŭskultis tion kaj komentis: "Tio estas viva sankta libro, kiu avertas tiajn homojn, kiuj perforte serĉas honoron. Tiu riĉulo faris tion por montri sian honoron, sed male perdis eĉ sian pli fruan honoron, ĉu ne? Tial malsaĝulo serĉas honoron, sed tio male difektas lian honoron, dum saĝulo aparte ne serĉas honoron, sed nur dum lia ĝusta laboro nature venas al li granda honoro." 55. I Ĉunpung diris: "Antaŭ nelonge mia filo iris al monto kaj estis tre surprizita de la kuglo mispafita de ĉasisto. Mi ne povas bone trakti la aferon, se tiam la kuglo malfeliĉe trafis mian filon." Sotesano diris: "Diru al mi vian opinion." Li respondis: "Leĝo estas por trakti tian aferon, tial mi informos la fakton al la jurejo kaj esprimos mian senton kiel patro." Sotesano demandis Song Ĝokbjok. Li respondis: "Ĉiu afero okazas laŭ la principo de kaŭzo kaj efiko, tial mi rigardos ankaŭ tiun aferon kiel repagon kaj tiel traktos ĝin, kiel nenio okazis." Sotesano demandis O Ĉanggon. Li respondis: "Se mi ne estus studanto, mi nepre alvokus la jurejon. Mi tamen rigardos tiun aferon kiel sorton kaj ĝin preterlasos." Sotesano diris: "Vortoj de vi tri deflankiĝas de la meza vojo. Laŭ la nuna leĝo oni nepre devas sciigi al ŝtatoficejo la naskiĝon kaj morton de homo. Des pli, kiu trovas akcidentan aŭ subitan mortinton, tiu devas sciigi tion al la ŝtatoficejo, eĉ se la trovanto havas nenian rilaton al la mortinto. Ne necesas paroli, se la trovanto estas patro de la mortinto. Tial mi kiel ŝtatano kaj patro tuj raportos la fakton al la ŝtatoficejo kaj konfidos al la jurejo postan traktadon." 56. Sotesano iun tagon aŭskultis historian romanon kaj diris: "Por elvoki la intereson de legantoj ofte verkistoj tro priskribas la psikon kaj konduton de malsuperuloj kaj friponoj kaj faras ilin nekompareblaj fiuloj. Tio ankaŭ fariĝas la semo de malbona rilato. Tial kiam vi parolas pri la historio de antikvulo aŭ kritikas la konduton de nunulo, vi estu atentaj por ne troigi la realaĵon." 57. Sotesano iun tagon legis la frazon de la libro Ĝuangzi, ke Konfuceo vizitis Daoĝi por savi lin, sed ricevis sennombrajn insultojn kaj revenis vane. Sotesano diris: "Konfuceo estas granda sanktulo. Li klopodis bonigi lin malgraŭ danĝero kaj insultiĝo kaj montris homsavan ekzemplon por dekmiloj da jaroj venontaj, sed homsavaj rimedoj diferencas laŭepoke. Por savi nunulojn pli efikas nature inspiri al ili agon, montrante la rezulton de anticipa memago, ol ilin admoni nur parole. Se paroli pri la kialo, granda parto de la nunuloj sen memago nur admonas aliulojn kaj fine enfalas en falsecon, tial ĉiuj homoj vere ne kredas nur admonon. Tio estas rimedo malsama ol tiu de Konfuceo, kiu klopodis savi Daoĝi per rekta admono. Sed samas la celo de mondsavo ĉu per rekta admono, ĉu per anticipa memago kaj diferencas nur la rimedoj laŭepoke." 58. Sotesano iun tagon diris pri la memsurtroniĝo de la reĝo Vu de Ĉou, kiu eksigis sian suverenon Ĉoŭ kaj subigis la tutan landon: "Se mi estus sur la loko de la reĝo Vu, mi neeviteble forpelus la reĝon Ĉoŭ laŭ la popola volo, sed cedus la tronon al alia virtulo. Sed se ne troviĝus virtulo, aŭ se la popolo persiste ne akceptus mian cedon, mi ankaŭ ne povus fari alie ol surtroniĝi." 59. Iu homo revenis de la vojaĝo en la monto Gumgangsan kaj diris al Sotesano: "Dum mia vojaĝo mi renkontis homon, kiu kapablis laŭvole alvoki aŭ forsendi korvojn aŭ serpentojn. Ŝajnas al mi, ke li estas vera iluminiĝinto." Sotesano diris: "Korvo grupiĝas kun korvo kaj serpento asociiĝas kun serpento. Kiel do iluminiĝinto troviĝus inter korvoj kaj inter serpentoj?" Li demandis: "Kia homo estas vera iluminiĝinto?" Sotesano respondis: "Vera iluminiĝinto sekvas nur homan vojon inter homoj." Li demandis: "Ĉu iluminiĝinto ne havas ian apartan signon?" Sotesano respondis: "Ne." Li demandis: "Kiel oni povas rekoni iluminiĝinton?" Sotesano respondis: "Se oni mem ne estas iluminiĝinto, oni ne povas bone rekoni iluminiĝinton, eĉ se oni vidas lin. Nur kiu bone parolas fremdan lingvon, tiu povas rekoni, ĉu aliulo bone parolas ĝin aŭ ne. Nur kiu bone muzikas, tiu povas rekoni, ĉu aliulo bone muzikas aŭ ne. Tial estas dirite, ke nur tia homo rekonas tian homon."
| |