|
| |
|
1. Sotesano diris: "La vero de la universo eterne turniĝadas sen naskiĝo kaj morto. Iri estas veni kaj veni estas iri, donanto estas ricevanto kaj ricevanto estas donanto. Tio estas eterne senŝanĝa principo."
2. Sotesano diris: "Laŭ la principo de kvarsezona rotacio en ĉielo kaj tero, ĉiuj estaĵoj havas la ŝanĝon de naskiĝo, maljuniĝo, malsano kaj morto. Laŭ la principo de jina-janga reciproka antaŭenpuŝo en la universo, ĉiuj homoj havas la karman repagon por bono kaj malbono. Vintro estas la tempo, kiam malvarmo estas forta, sed la malvarmo enhavas varmon, tial kiam la varmo pli kaj pli fortiĝas, venas printempo kaj somero. Somero estas la tempo, kiam varmo estas forta, sed la varmo enhavas malvarmon, tial kiam la malvarmo pli kaj pli fortiĝas, venas aŭtuno kaj vintro. Tiel same ankaŭ en homa afero forto kaj malforto rilatas unu la alian, kaj laŭ siaj bono kaj malbono homoj repage progresas kaj malprogresas, ricevas reciprokajn helpon kaj konflikton. Tio estas la principo de karmo." 3. Sotesano diris: "Plantoj radikas en tero, tial se iliaj semoj aŭ radikoj enteriĝos, ili ĝermos kaj kreskos laŭ la kondiĉoj de tempo. Animaloj radikas en ĉielo, tial se iliaj eĉ unu penso, ago kaj parolo kiel karma kaŭzo semiĝos en la malplena darmmondo, ili rikoltos repagon laŭ la kondiĉoj de bono kaj malbono. Kiel do trompi homon kaj ĉielon?" 4. Sotesano diris: "Homo kun penso donas rekompencon kaj punon, tial, kvankam li plej juste donas ilin, li povas erari. Sed ĉielo kaj tero sen ajna antaŭjuĝo donas rekompencon kaj punon, tial ili tute ne eraras konforme al la vero kaj ili klare faras repagon por bono kaj malbono. La vero estas ĉiopova kaj ĉieesta en la dek direktoj. Kiel do trompi la veron kaj maltimi la repagon? Tial prudentulo rigardas rekompencon kaj punon donitajn de la vero pli grandaj kaj gravaj ol de homo." 5. Sotesano diris: "Ne malamu, nek insultu aliulon malantaŭ lia dorso. Interkomunikiĝas la energioj en la universo. Tial eĉ se unufoje iu malamas kaj insultas aliulon dum lia foresto, unue okazas energia interkomunikiĝo kaj semiĝas reciproka konflikto. Eĉ se unufoje iu bone pensas kaj laŭdas aliulon sen lia sciiĝo, unue okazas energia interkomunikiĝo kaj semiĝas reciproka helpo. Fine, renkontante siajn kondiĉojn, la semo de reciproka konflikto produktas malbonan frukton kaj tiu de reciproka helpo produktas bonan frukton. Lumbriko kaj skolopendro havas energion de reciproka konflikto. Tial kiam oni kunbruligas iliajn ŝelojn, oni povas observi, ke la du energioj puŝas unu la alian kaj poste unu malaperas pli frue. Ankaŭ per tio oni povas scii, ke al si mem respondas energioj de reciproka konflikto kaj de reciproka helpo." 6. Sotesano diris: "Ĉiela-tera vetero estas jen sunbrila, jen nuba. Tiel same homa humoro estas jen gaja, jen melankolia, kaj ĉirkaŭa situacio estas jen favora, jen malfavora. Ankaŭ tio estas nenio alia ol natura ŝanĝo laŭ la principo de kaŭzo kaj efiko. Kiam scianto de ĉi tiu principo elportas tian ŝanĝon, lia kultivita menso estas egala kaj ordinara kiel ĉielo kaj tero. Sed nescianto de ĉi tiu principo travivas senfinan suferon, ĉar lia menso skuiĝas de tia ŝanĝo, tiel ke li ĉiam ne povas teni la mezan vojon en ĝojo, malĝojo, plezuro kaj ĉagreno." 7. Sotesano diris: "Kion vi bonvole donas al aliulo, tion li bonvole redonos al vi. Kion vi malice forprenas de aliulo, tion li malice forprenos de vi. Tiu repago povas dekmiloble pliiĝi kaj dekmilone malpliiĝi laŭ la progreso kaj malprogreso de via partnero, sed neniel nuliĝas. Eĉ se partnero rekte ne faras repagon, estas nature revenantaj feliĉo kaj puno. Tial vi ne povas ricevi feliĉon kaj punon kaŭzitajn de aliulo anstataŭ li, nek li povas ricevi feliĉon kaj punon kaŭzitajn de vi anstataŭ vi." 8. Ĝo Ĝongŭon diris: "Budhoj ne farus punindan malbonon tra sia multviva eterno, tial ili eterne ne suferus. Sed Ŝakjamunio siatempe travivis diversajn suferojn kaj vi ankaŭ de la eklezifondo ne malmulte suferas polican observadon kaj popolmensan gvidadon. Ni ne povas kompreni la kialon." Sotesano diris: "Mi de longe klopodas ne fari ajnan pekon. Tamen mia sufero okazas ŝajne pro tio, ke kiam mi instruis sennombrajn homojn tra mia multvivo, nerimarkate subpremiĝis malvirta kaj malbona spirito de obstinuloj." Sotesano plu diris: "Fiksitan karmon ne povas kvitigi eĉ budho, kiu kompatoplene savas ĉiujn vivulojn per ĝusta darmo, kaj eĉ la plej malnobla homo ne povas nuligi meriton per peko. Tamen kapablaj budhoj kaj bodisatvoj povas mallongigi la daŭron de repago, sed neniel ĝin povas forigi." 9. Iu demandis: "Se homo tutkore kultivas sin, ĉu li povas liberiĝi de fiksita karmo?" Sotesano respondis: "Malfacilas subite eviti fiksitan karmon, sed ne maleblas liberiĝi de ĝi poiome. Se studanto, sciante la principon, ke la kvar naskuloj ŝanĝiĝas en la ses vojoj, ne plu faras malbonon kaj ĉiam faras bonon, malbona vojo mem foriĝas kaj bona vojo pli kaj pli proksimiĝas al li. Eĉ se iu homo kun malbona rilato lin venĝas, li kun iluminiĝvola menso reagas al la homo sen pensi revenĝon kaj nature ĉesas la karmo inter li kaj la homo. Kiam li ricevas repagon por malbono, li ĉiam kontemplas tute pekmankan memnaturon kaj solvas ĉiujn karmajn kondiĉojn, pensante ke li pagas malnovan ŝuldon. Tiuokaze ĉiuj liaj pekoj degelas kiel neĝo sur forno. Tio estas la maniero estingi fiksitan karmon per menso. Ankaŭ se li bone sin kultivas, li ĉiam progresas en la ses vojoj. Eĉ se li renkontas iun homon kun ajna malbona rilato, li ricevas malpli da repago, ĉar li havas pli altan gradon ol la homo. Li servadas la publikon, kiu ĉiam protektas lin ie ajn, tial homoj kun malbona rilato ne povas facile invadi lin. Tio estas la maniero malpezigi fiksitan karmon per potenco." 10. Iu disĉiplo suferis akcidenton fare de iu homo kaj ne povis subpremi indignon. Sotesano diris: "Toleru en via vico por repagi, kaj la karmo ĉesos. Alie li denove repagos al vi. Se ambaŭ daŭrigas repagon unu al la alia, neniam ĉesas la karmo de reciproka konflikto." 11. Iu kredanto malpacis kun edzo kaj kun la deziro havi nenian rilaton al li en la sekva vivo ĉiam malamis lin. Sotesano diris: "Se vi volas realigi la deziron, forĵetu kaj amon kaj malamon kaj rilatu al li nur indiferente." 12. Kiam Sotesano restadis en la domo Bongneĝongsa, li aŭdis malĝojan ŝirkrion de apro pafita de ĉasisto kaj diris: "Kiam io profitas, alio damaĝiĝas." Li aldonis: "Kiam mi vidas la apron mortigita, mi povas ekscii, kion ĝi faris en la pasinteco. Kiam mi vidas la ĉasiston mortigi ĝin, mi povas ekscii, kion li ricevos en la estonteco." 13. Sotesano diris: "Kiam homo faras diversajn pekojn per korpo, buŝo kaj menso, specoj de repagoj estas sennombraj. Mi donas kelkajn konatajn ekzemplojn. Kiu multe vundas la koron de aliulo per malprecizaj vortoj, tiu kormalsanos en la sekva vivo. Kiu ŝatas gvati kaj ŝtelaŭdi aliulan sekreton, tiu en la sekva vivo naskiĝos kiel bastardo kaj estos malestimata kaj hontigata. Kiu facile malkaŝas aliulan sekreton kaj ofte hontigas aliulon antaŭ la publiko ĝis lia vizaĝruĝiĝo, tiu en la sekva vivo havos malbelan makulon aŭ cikatron sur la vizaĝo kaj malaktive vivos la tutan vivon." 14. Iu disĉiplo demandis: "Pro kia peko okazas fulmomorto?" Sotesano respondis: "Subita fulmomorto okazas tial, ke la peko estas tiel subite farita al la publiko kiel fulmo. Ekzemple iu misuzis sian politikan aŭ militan potencon kaj masakris amason da homoj, aŭ iu devigis al homoj maljustan leĝon kaj multe damaĝis ilin." 15. Kiam Sotesano direktis la konstruon en la templo Seulo, li aŭdis kelkajn laboristojn interparoli pri tio, ke homo neniel povas bone vivi malgraŭ ĉia sia peno sen hazarda nekonata helpo. Poste li diris al disĉiploj: "Ĝenerale en homa vivo ne malestas hazarda nekonata helpo aŭ malhelpo. Nescianto scias, ke ĝin disponas dio, budho, prapatro aŭ demono, sed scianto scias, ke ĉi ĉio rezultas el la uzo de propraj korpo kaj menso, ke homo nun ricevas agon antaŭe faritan kaj estonte ricevos agon nun faratan, kaj ke homo neniam ricevas ajnan agon nefaritan. Tial malsaĝulo perforte serĉas riĉecon, rangon kaj prosperon kaj penas eviti malriĉecon kaj suferon, sed saĝulo trankvile traelportas ajnan punon aŭ feliĉon kaŭzitan de li mem kaj ĉiam klopodas krei feliĉon kaj plezuron por la estonteco. Dum feliĉokreado li semas senlimajn meritojn en la publiko, tiel ke la fonto de lia feliĉo ne elĉerpiĝas ie ajn kaj iam ajn." 16. Sotesano diris: "La plej urĝa afero estas ne instrui sennombrajn sutrojn kaj instigi homojn bonfari, sed unue igi ilin kredi kaj iluminiĝi pri la veroj de eterno kaj de karmo." 17. Sotesano diris: "Malsaĝulo envias aliulon pro lia feliĉo, sed fordormas la okazon krei ĝin al si. Tia homo estas kiel terkultivisto, kiu deziras rikolton sen semado. Se terkultivisto semas nenion printempe, li rikoltas nenion aŭtune. Tio estas la principo de kaŭzo kaj efiko. Kiel do tio validus nur al terkultivo?" 18. Sotesano diris: "Kiu ne bonfaras, tiu ne povos realigi sian volon bone vivi en la sekva vivo. Kompardire, kvankam iu volas loĝi ĉi-vive en luksa domo, li ne povas tie enloĝiĝi, se ĝi ne estas lia. Vidu Gongĉil! Kiam li eltrajniĝas en la stacidomo Iksan, troviĝas vicoj da modernaj domoj kun kelkaj etaĝoj, sed li revenas nur al sia domaĉo, eĉ ne povante aŭdaci eniri en unu el ili. Tio estas ekzemplo, ke oni iras kaj ricevas laŭ sia pasinta ago."
| |