5. Kaŭzo kaj efiko

19. Sotesano diris: "Nur merita homo povas longe teni grandan feliĉon. Se senmeritulo ĝin ricevas, li disverŝas ĝin aŭ ĝi alportas al li katastrofon. Tial saĝulo scias krei, gardi kaj uzi feliĉon, tiel ke li eterne tenas kiel ajn grandan feliĉon."

20. Sotesano diris: "Malsaĝuloj rigardas honoron nur bona kaj penas elmontri eĉ falsan honoron, ĉar ili ne scias, ke falsa honoro fine kaŭzas al ili damaĝon. En la mondo estas principo, ke kvankam oni penas iel ajn kaŝi veran honoron, ĝi nature elmontriĝas, dum kvankam oni penas diskonigi falsan honoron, ĝi fine disfalas. Tial vorte akirita honoro sen fakto nepre detruiĝas vorte, kaj intrige akirita honoro ne nur detruiĝas intrige, sed ankaŭ faligas jam ekzistantan honoron. Sekve en serioza okazo ĝi perdigas eĉ havaĵon kaj vivon. Kiel do ne atenti tion anticipe?"

21. Kiam iu almozulo petis de Gim Giĉon bonfari, Giĉon demandis: "Se mi donas al vi almozon, ĉu vi kapablas rekompenci min?" Li ne povis respondi kaj Giĉon diris: "Malsaĝuloj ofte petas aliulon bonfari al ili, sed male per tio ili faras pekon." Sotesano aŭdis tion kaj diris: "La vortoj de Giĉon ja estas prediko. Homoj en la mondo ŝatas ricevi feliĉon, sed malmultas feliĉokreantoj. Homoj malŝatas ricevi punon, sed multas pekantoj. Tial en ĉi tiu mondo multas suferantoj kaj malmultas feliĉantoj."

22. Sotesano diris: "Se homo laŭplaĉe faras ĉian malbonon kaj ne povas moderigi sin, aliuloj nepre punas lin. Se ili ne povas, la vero nepre punas lin. Tial prudentulo mem ne faras malbonon, antaŭ ol aliuloj punas lin, kaj li akceptas ilian konsilon, antaŭ ol la vero punas lin. Li do ne timas pri la malkaŝiĝo de sia malbono kaj ĉiam havas trankvilan koron."

23. Sotesano diris: "Misuzanto de malgranda potenco per malgranda talento, ne trompu, nek damaĝu la popolamason, rigardante ĝin malsaĝa! Ĝia kolektiva menso estas ĉiela menso, ĝia kolektiva okulo estas ĉiela okulo, ĝia kolektiva orelo estas ĉiela orelo kaj ĝia kolektiva buŝo estas ĉiela buŝo. Kiel do trompi kaj damaĝi la popolamason, rigardante ĝin malsaĝa?"

24. Iam furioza hundo, kiu loĝis apud la centra sidejo de ŭonbulismo, estis mordmortigita de sia kolego. Sotesano vidis tion kaj diris: "Kiam juna, tiu hundo tre sovaĝis kaj rolis kiel reĝo inter najbaraj hundoj. Ĝi senbride faris ĉian kruelaĵon al ili, sed jam ĝi tiel kruele mortaĉas repage. Tio avertas homojn, kiuj misuzas sian potencon. Kiel do malatenti tion, rigardante tion hunda afero?" Li aldiris: "Oni povas juĝi per la mensuzo de iu homo, ĉu li progresas aŭ malprogresas. Progresanto estas milda kaj bonkora, tiel ke li ne damaĝas aliulojn kaj bone harmonias kun ĉiuj siaj renkontatoj, ĉiam humiligante sin gloras aliulojn kaj ŝatas lernadon, aparte kredas la veron kaj strebas al sinkultivo, ĝojas vidi boniĝon de aliuloj, kaj ĉiamaniere kuraĝigas malfortulojn. Malprogresanto estas malĝentila kaj malbonkora, tiel ke li ne profitigas aliulojn kaj ofte malpacas kun ĉiuj siaj renkontatoj, havante fortan fierecon ŝatas malestimi aliulojn kaj malŝatas lernadon, aparte ne kredas la veron de kaŭzo kaj efiko kaj ne sin kultivas, kaj ne povas toleri boniĝon de aliuloj kaj ĉiamaniere mallaŭdas pli bonajn homojn ol si."

25. Sotesano diris: "Se homo senbride faras malbonon kaj ofte malbone estas sur ĉies lango, lia estonteco mallumiĝas. Iu homo fariĝis provinca estro kaj kruele misuzis sian potencon, tiel ke li multe forprenis de homoj la vivon kaj havaĵon. Tial kiam homoj kolektiĝis en vilaĝo, ili kune insultis lin. Tio fariĝis la semo de lia mizeriĝo en lia vivo kaj li montris sian puniĝon al homoj. Do ilia lango estas vere timiga."

26. Sotesano diris: "El la multaj pekoj, kiujn ordinaruloj faras senprudente, estas kvin teruraj pekoj. Unu estas ne scii la ĝustan principon kaj misgvidi la spiriton de homoj. La dua estas nekredigi homojn je la principo de kaŭzo kaj efiko kaj malhelpi ilin bonfari. La tria estas kalumnii kaj priĵaluzi ĝustan kaj bonvolan homon. La kvara estas grupiĝi kun malvirtuloj kaj helpi ilin. La kvina estas malhelpi la kredon je ĝusta darmo kaj obstakli la progreson de ĝustdarma eklezio. Kiu ne ĉesas fari ĉi tiujn pekojn, tiu neniam povas liberiĝi de la tri malbonaj vojoj."

27. Sotesano diris: "En la mondo estas tri teruraj pekoj. Unu estas aserti pekon de aliulo per pretervido kaj insidi lin. La dua estas priĵaluzi amikan rilaton de aliuloj kaj disigi ilin. La tria estas uzi malvirtan saĝon kaj misgvidi naivulon. Kiu multe faras ĉi tiujn pekojn, tiu repage fariĝos blinda, muta aŭ freneza."

28. Sotesano diris: "Iam iu meditmajstro havis multajn disĉiplojn kaj oferojn, tiel ke la vivo estis tre komforta kaj bonhava. Sed li plantis kaj kultivis kelkajn fruktarbojn, per kies profito li aparte vivtenis unu subbonzon. Kiam ĉiuj aliaj disĉiploj demandis la kialon, li respondis: ‘Se paroli pri la subbonzo, li ne bonfaris en la pasinta vivo, nek povas fariĝi tia homo ankaŭ en la nuna vivo, kiu donas utilon al aliuloj. Vivteni lin per la oferoj, kiujn donacis homoj por peti feliĉon, estas pligrandigi lian ŝuldon. Des pli, se li vivus per la oferoj en la nuna vivo, li repage suferus plurajn siajn vivojn kiel bovo kaj ĉevalo. Pro mia instruista amo por malpliigi lian ŝuldon mi tiamaniere gajnas kroman enspezon dum libera tempo kaj vivtenas lin.?Tia konduto de la majstro estas granda prediko al homo, kiu vivas en la komunumo. Vi ne preteraŭskultu ĉi tiun predikon. Se vi tiom servas aliulojn spirite, korpe kaj materie, vi povas senĝene vivi de iliaj oferoj. Sed se vi servas nur vin kaj vivas de iliaj oferoj, vi estas grandŝuldantoj kaj nepre devas fari penojn en pluraj viaj vivoj. Ĝenerale altruisto malŝatas ricevi oferon, dum egoisto ŝatas tion. Vi ĉiutage kaj ĉiutempe ekzamenu vin kaj estu atentaj por ne iĝi grandŝuldantoj al homoj."

29. ?j Neson iutage oferis manĝon al homoj. Manĝinte kun ili, Sotesano diris: "Homo diference rekompenciĝas eĉ pro la samkvanta bonfaro. Tio dependas ne nur de materia kvanto, sed ankaŭ de mensa profundeco kaj de partnera povo. Dum somera pluvado de iu jaro unu kamparano en Jonggŭang transriverigis tri ŝtatoficistojn, tial li konatiĝis kun ili. Kvankam li bonfaris samtempe kaj sampene, la tri personoj poste faris konsiderinde diferencan rekompencon al li laŭ siaj rajto kaj povo. Tio estas nur parta rakonto aperinta en nia reala vivo, sed entenas la principon de bonfaro kaj rekompenco tra la pasinta, la nuna kaj la estonta tempoj."

30. Kiam Sotesano restadis en Jongsan, iu diboĉinta junulo el najbara vilaĝo mem ekaspiris sinkultivon, pripentis pasintan pekon kaj promesis fari humanan agon estante disĉiplo de Sotesano. Post tiam Sotesano vojaĝis diversajn lokojn kaj revenis al Jongsan kelkajn monatojn poste. Intertempe la junulo denove fordiboĉis la familian havaĵon kaj hontis pri sia promesrompo kaj evitis Sotesanon, sed iun tagon survoje okazis neevitebla renkontiĝo. Sotesano demandis: "Kial vi eĉ unufoje ne vizitis min?" Li respondis: "Mi nur povas pardonpeti vin." Sotesano demandis: "Pri kio vi pardonpetas min?" Li respondis: "Mia antaŭa promeso montriĝas nun kiel nenio alia ol mensogo al vi, sanktulo. Kiel do tio ne estus pardonpetinda? Bonvolu min pardoni grandanime." Sotesano diris: "Intertempe vi estis malatenta kaj malŝparis la familian havaĵon kaj nun estas en mizero. Tial vi ne bezonas pardonpeti min. Se mi anstataŭ vi ricevus punon pro via malbonfaro, vi povus pardonpeti kaj eviti min, sed vi nepre ricevas rekompencon kaj punon pro via propra ago. Nun vi pensas, ke vi mensogis min, sed fakte vi mensogis vin mem. Tial de nun ne evitu min senprave, sed klopodu regi vian menson."

31. Kiam Sotesano restadis en Jongsan, iutage li promenis al la legomĝardeno. ? la rando de la legomĝardeno estis sterkejo plena je sterkakvo, kie naskiĝis svarmo da insektoj. Ĝuste tiam rato foriris manĝinte ilin kaj disĉiploj sarkantaj la ĝardenon diris: "Tiu rato de tempo al tempo venas kaj tiel manĝinte foriras." Sotesano diris: "Nun tiu rato laŭvole manĝas insektojn, sed ili formanĝos ĝin ene de kelkaj tagoj." La disĉiploj ne sufiĉe komprenis lin kaj scivolis, ĉu tiel rapide okazos la trimonda repago. Kelkajn tagojn poste ja la rato enfalis en la sterkejon kaj ekputris, kaj ĝin suĉmanĝis svarmo da insektoj. Tiam Sotesano diris: "En la antaŭa tago ŝajne vi rigardis mian diraĵon mistera, sed mi nur vidis la cirkonstancon kaj antaŭdiris tion. Tiam la strekejo estis plena je streko kaj la rato povis ĉirkaŭiradi ĝin libere kaj manĝi insektojn. Sed oni uzos la sterkon post la elsarkado kaj la sterkejo profundiĝos. Tiam la senatente vizitadanta rato nepre falmortos en la sterkejo kaj ne povos ne fariĝi manĝaĵo de svarmo da insektoj." Li aldiris: "Tiel same homo ricevas repagon en la vivo nuna aŭ sekva laŭ la karaktero de sia ago."

32. Kiam Gim Sammehŭa dispecigis viandon en la kuirejo, Sotesano demandis: "? vi vidis la inferon de tranĉilmonto?" Ŝi respondis: "Neniam." Sotesano diris: "La viando sur la tranĉtabuleto estas en tiu infero. ? la morto ĝi estis hakita kaj tranĉita en mil pecojn, kaj homoj aĉetinte ankaŭ ĉiuhejme tiel dekmiltranĉas ĝin. Kiel do ne timi tion?"

33. Sotesano diris: "En la pasinteco multis eĉ homoj kun malhonesta kaj malbona koro, kiuj bone vivis en la kuranta tempo, sed en la estonteco al tia homo malfacilos bone vivi en la kuranta tempo. Homoj ricevos preskaŭ ĉiujn repagojn por siaj dumvive faritaj agoj en la kuranta tempo kaj la malmulto transiros al ilia sekva vivo. Tial kiam la mondo pli kaj pli lumiĝos, homo kun honesta kaj bona koro trovos ĉion honesta kaj bona kaj lia estonteco brile malfermiĝos, dum homo kun malhonesta kaj malbona koro trovos ĉion malhonesta kaj malbona kaj lia estonteco mallumiĝos kaj ŝtopiĝos."


antaŭen enhaven sekven