|
| |
|
1. Sotesano ĉeestis sutroklarigan kunvenon de trejnsesio kaj aŭskultis diskuton de disĉiploj pri la brilo de ĉielo kaj tero. Sotesano demandis: "Ĉu vi opinias, ke ĉielo kaj tero havas konscion aŭ ne?" I Gongĝu respondis: "Jes, ili havas klaran konscion." Sotesano demandis: "Kiel vi scias tion?" Ŝi respondis: "Se homo faras bonon, al li neatendite venas feliĉo, kaj se li faras malbonon, al li neatendite venas puno, tiel ke tiu reciproka respondo neniom okazas malĝuste. Se ĉielo kaj tero ne havas konscion, kiel do ili tiel distingus punon de feliĉo?" Sotesano petis: "Pruvu ilian distingon, por ke iu ajn facile komprenu tion." Ŝi respondis: "Mi nur konvinkiĝas per mia kutima aŭskultado de multaj predikoj, sed malfacilas al mi analizi la principon kaj pruvi ilian distingon." Sotesano diris: "Okulta stato estas malfacile komprenebla, kaj eĉ se oni komprenas ĝin, malfacilas sufiĉe ĝin pruvi. Tamen nun mi facilvorte klarigos unu pruvon. Per tio vi klopodu travidi ĉi tiun malfacile pruveblan staton. Ĝenerale tero estas nur silenta kaj ne havas lingvon kaj movon, tial ĉiuj homoj rigardas ĝin nesentpova. Sed fakte estas pruvo, ke ĝi estas vere klarbrila. En terkultivo, se iu semas grenon, tero nepre helpas ĝian kreskon. Kie ruĝfabo estas semita, tie tero nepre eligas ruĝfabon, kaj kie sojfabo, tie sojfabon. Kie homo multe penas, tie tero donas riĉan rikolton, kaj kie malmulte, tie malriĉan, kaj kie malĝuste, tie malprofiton. Do tero sen ajna konfuzo klare distingas la karakteron de semo kaj la gradon de homa penado, ĉu ne? Aŭskultinte miajn vortojn, iu povas pensi, ke semo mem kreskas, ĉar ĝi enhavas vivelementon kaj homo prizorgas ĝin, kaj ke tero estas nenio alia ol bazo. Sed sen tera respondo semo ne povas mem kreski. Kian efikon do farus homa penado planti kaj sterki? Des pli, kio ajn radikas en tero, tio ne povas montriĝi sen ĝia respondo. Tial tero intervenas en ĉiujn estaĵojn kaj uzas povon de naskiĝo, morto, progreso kaj detruiĝo. Plie, ĉielo kaj tero ne estas du, kaj la suno, la luno, stelo, vento, nubo, pluvo, roso kaj neĝo, ĉi ĉio enestas en unu energio kaj unu principo kaj estas miraklofara. Tial homo neniel povas kaŝi ĉiujn siajn bonojn kaj malbonojn eĉ sekrete faritajn, nek rezisti al repagoj por ili. Ĉi ĉio estas la konscio kaj brila potenco de ĉielo kaj tero. Sed la konscio de ĉielo kaj tero malsamas ol tiu de homo pri plezuro, kolero, ĝojo kaj malĝojo kaj estas konscio funkcianta sen penso, konscio aperanta sen formo kaj konscio justa, perfekta kaj malegoisma. Kiu scias ĉi tiun principon, tiu timas la brilon de ĉielo kaj tero kaj en ajna situacio ne aŭdacas mensogi sian konsciencon, nek faras pekon. Des pli, kiu modeligas sin laŭ la konscio de ĉielo kaj tero, tiu akiras senliman kaj puran konscion kaj povas laŭvole efektivigi la potencon de ĉielo kaj tero."
2. Sotesano demandis disĉiplojn: "Kiam homo sekrete preparas malicon en la koro aŭ sekrete faras pekon, li mem hontas renkonti ĉiujn estaĵojn en la universo. Kio estas la kialo?" I Ŭonhŭa respondis: "Kvankam homo sola sekrete faras eĉ ion malgrandan, ĉiuj estaĵoj en la universo ekscias tion same, kiel la tuta korpo de homo sentas eĉ malgrandan mordinsekton, kiu senbrue rampas sur lia korpoparto. Tial tia homo mem hontas renkonti ilin." Sotesano diris: "Viaj vortoj estas sencohavaj, sed mi aldiros. Ekzemple malbonfaranto, pensante ke neniu rimarkas lian decidon sekrete faritan en la koro, tuj plenumas ĝin en la mondo, tiel ke la mondo tuj ekscias ĝin, tial li mem hontas eĉ pri sia sekreta peko. Se vi volas scii kaŝitan faron de aliulo, vi bezonas nur vidi ĝian aperon, sed homoj vane klopodas antaŭscii sekreton de aliulo." 3. Iu homo petis: "Orienta teorio asertas, ke ĉielo moviĝas kaj tero estas senmova, dum okcidenta teorio asertas, ke tero moviĝas kaj ĉielo estas senmova. Bonvolu diri, kiu pravas el la du kontraŭdiraj teorioj." Sotesano diris: "Jam de longe estas ĉi tiuj teorioj kaj ankaŭ estas multaj aliaj asertoj. Se koncize paroli pri mia opinio, ĉielo kaj tero origine ne estas du, tial iliaj movo kaj senmovo ne diferencas inter si. El la vidpunkto de movo ambaŭ moviĝas, dum el tiu de senmovo ambaŭ estas senmovaj. Kompardire homaj energio kaj korpo kune agas ĉe siaj movo kaj senmovo. La ĉiela energio kaj la tera bazo kunligite rotacias senĉese kaj harmonias unu kun la alia. Sed se juĝi ĉefaĵon kaj flankaĵon, la energio estas ĉefaĵo kaj la bazo estas flankaĵo, tiel ke la bazo sekvas la energion. Tio estas eterne senŝanĝa principo." 4. So Deŭon demandis: "Ŝakjamunio diris, ke en la detrua epoko ĉi tiu mondo pereas de la forbrulo de ĉielo kaj tero. Ĉu tio vere okazos?" Sotesano respondis: "Jes." Li denove demandis: "Se ili forbrulos, ĉu la nuna mondo neniiĝos kaj nova mondo kreiĝos?" Sotesano respondis: "Ilia forbrulo ne signifas, ke la mondo pereos en unu momento. Tio okazas, kiel la naskiĝo, maljuniĝo, malsano kaj morto de homo. Senĉese daŭras, ke homoj parte naskiĝas, parte maljuniĝas, parte malsanas kaj parte mortas. Tiel same en la mondo ĉiakampe funkcias la principo de formiĝo, daŭrado, detruiĝo kaj malpleno. Eĉ nun estas parto, kiu formiĝas, kiu daŭras, kiu detruiĝas, kaj kiu neniiĝas. Do ĉiam forbrulas ĉielo kaj tero." 5. Deŭon denove demandis: "Ŝakjamunio diris, ke estas la tri mil grandmondoj. Ĉu ili reale ekzistas?" Sotesano respondis: "Jes. Tamen ili ne estas konstruitaj ekster ĉi tiu mondo, sed estas diversaj mondoj disstarigitaj en ĉi tiu mondo. Se kalkuli ilin, eĉ tri mil ne sufiĉas." Li demandis: "Ankaŭ la nuna astronomio diras, ke en ĉi tiu universo estas multaj pli grandaj mondoj ol nia. Kion tio signifas?" Sotesano respondis: "Budhaj vortoj povas esti aliaj laŭ la vidpunkto de interpretanto. Nun estas diversaj teorioj, sed miajn vortojn pruvos naturvidinta granda sciencisto en la baldaŭa estonteco. Kiu kredas min, ne plu dubu." 6. Deŭon denove demandis: "Estas dirite, ke en la universo estas progresa kaj malprogresa epokoj. En kiu nun troviĝas Koreio?" Sotesano respondis: "En la progresa epoko." Li denove demandis: "Kiom longe daŭras la du epokoj?" Sotesano respondis: "Ŝakjamunio kalkulis ilian daŭron kiel unu grandan eonon." 7. Deŭon denove demandis: "Per kio la universo formiĝas, daŭras, detruiĝas kaj malplenas?" Sotesano respondis: "Kiel Ŝakjamunio diris, tio okazas per la tri radoj de akvo, fajro kaj vento." 8. Deŭon denove demandis: "Iu pasinta sanktulo diris, ke la suno, la luno kaj la steloj estas la spirito de ĉiuj estaĵoj en la universo. Ĉu tio estas vero?" Sotesano respondis: "Jes." 9. Iu katoliko dum interparolo demandis iun kredanton de la templo Ĝonĝu: "Ĉu vi scias, kiu estas Kreinto?" La kredanto ne povis respondi kaj la katoliko diris: "Nia Sinjoro estas Kreinto, ĉar Li estas ĉioscia kaj ĉiopova." Poste Sotesano aŭskultis la raporton de la kredanto kaj diris kun rideto: "Denove iru al li kaj demandu, ĉu li efektive vidis sian Sinjoron. Se li respondos, ke ne, diru, ke tio ja estas egala al nescio, kaj ke vi eksciis post pripensado, ke Kreinto ne ekzistas en aparta loko, sed lia Kreinto estas li, via Kreinto estas vi, kaj ke ĉiu vivulo estas sia Kreinto. Tio estas la plej taŭga respondo. Se li komprenos ĉi tiun signifon, viaj vortoj donos al li grandan feliĉon." 10. Iu disĉiplo demandis: "Kie estas paradizo kaj infero?" Sotesano respondis: "Se via menso restas en la stato transcendanta pekon kaj feliĉon, suferon kaj plezuron, la stato estas paradizo. Se via menso restas en la stato alkatenita al peko kaj feliĉo, sufero kaj plezuro, la stato estas infero." Li denove demandis: "Kiel mi povas eterne vivi nur en paradizo kaj ne enfali en inferon?" Sotesano respondis: "Iluminiĝu pri la principo de memnaturo kaj ĉiam restigu vian menson en memnaturo, kaj vi eterne vivos en paradizo kaj ne enfalos en inferon." 11. Iu disĉiplo demandis: "Ŝakjamunio diris, ke estas la tridek tri ĉieloj en la ĉiela regno. Ĉu ili troviĝas ŝtupare en tiu malplena spaco?" Sotesano respondis: "Tiuj ĉieloj estas nenio alia ol gradoj de studo. Tiu loko ĉu ĉiela, ĉu tera, kie troviĝas kapabla studanto, estas la ĉiela regno." Li denove demandis: "Estas dirite, ke en ju pli alta ĉielo, des pli alta estas ĉielula staturo kaj des pli malpeza estas ĉielula vesto. Kion tio signifas?" Sotesano respondis: "Statura plialtiĝo signifas, ke ju pli progresas la forto iluminiĝi, des pli kreskas la spirita energio. Vesta plimalpeziĝo signifas, ke ju pli progresas la forto iluminiĝi, des pli malsupreniĝas malpura energio kaj malpeziĝas la spirito. Sed eĉ tiu ĉielulo, kiu atingis la plejprofundon de la tridek tri ĉieloj, malprogresos post la elĉerpiĝo de sia feliĉo, se li ne atingos grandan, perfektan kaj ĝustan iluminiĝon." 12. Ĝo Ĝongŭon demandis: "Mi iam vidis homon, kiu ricevis punon pro tio, ke li detranĉis aŭ senprudente difektis malnovan arbon ĉirkaŭ sia vilaĝo. Ĉu tio okazis tial, ke ankaŭ tia nesentpovulo havas karman rilaton?" Sotesano respondis: "Tio ne okazis pro la karma repago de arbo, sed en la pasinta malluma epoko tre multis demonoj, kiuj ne povis reenkarniĝi. Ili do apogis sin sur tia malnova arbo, vilaĝsanktejo, famkonata monto aŭ granda rivero kaj estis multe adorataj de malsaĝuloj. Se homo malpli forta ol ili damaĝis ilin, ili venĝis lin per malsanigo aŭ alia puno, sed nun venas la luma epoko kaj tiaj demonoj ne povas aŭdaci homojn damaĝi."
| |