6. Respondoj al demandoj

13. Iu disĉiplo demandis: "Kiun preĝvorton kaj kiel mi devas ĉantadi por iluminiĝi pri la vojo en mallonga tempo?" Sotesano respondis: "Granda studo ne dependas de preĝvorto, sed de homa penado. Iam analfabeta kolportisto de pajlŝuoj ekaspiris sinkultivon kaj demandis instruiston, kio estas la vojo. Li respondis, ke ĝi estas ĝukŝimŝibul: menso estas budho. Tiu analfabeto aŭskultis la frazon kiel ĝipŝinsebol: tri parojn da pajlŝuoj kaj ĉantadis ĝin dum pluraj jaroj. Iun tagon li eksciis la veron, ke menso estas budho. Kiam iu sinkultivanto aĉetis viandon, li petis vendiston detranĉi puran parton. Tiam la vendisto enpikis tranĉilon en la viandon kaj demandis, kiu parto estas pura kaj kiu parto estas malpura. Ĉe tiu demando la sinkultivanto subite iluminiĝis pri la vojo. Tio klare montras, ke iluminiĝo ne dependas nur de iuj loko, tempo kaj preĝvorto. Sed ni jam havas elektitan preĝvorton kaj tutkore ĉantadi ĝin estas pli efike."

14. Iu kredantino demandis: "Mi ankaŭ volas purigi mian menson kaj preĝi kiel pastro, sed mi estas tro ligita al hejmlaboro por realigi mian volon. Kiel do mi faru?" Sotesano respondis: "Pastro kaj laiko ne diferencas per mensa purigado. Purigu nur vian menson kaj tutkore preĝu, kaj vi egale ricevos tiom da potenco, kiom da penado vi faras."

15. Iu homo demandis I Ĝeĉol: "Mi aŭdis, ke via instruisto estas sanktulo. Ĉu li scias ĉiujn aferojn kaj principojn?" Ĝeĉol respondis: "Jes." Li denove demandis: "Ĉu li scias ankaŭ kiel fari aviadilon aŭ trajnon?" Ĝeĉol respondis: "Sanktulo scias la ĝeneralaĵon de afero kaj principo, dum specialisto scias tiajn teknikajn detalojn." Li denove demandis: "Se tiel, ĉu tio ne kontraŭdiras, ke li estas ĉioscia pri afero kaj principo?" Ĝeĉol respondis: "Ĝeneralaĵo signifas radikon. Se iu scias la radikon de io ajn, ĉiuj branĉoj kaj folioj estas ĉe ĝi. Ekzemple provincestro aŭ prezidento ne povas scii ĉiujn detalojn, kiujn scias sekretario aŭ teknikisto en vilaĝa ŭtatoficejo. Tamen se li bone scias la ĝeneralaĵon de administrado kaj orde gvidas ĉiujn partojn, ĉu vi pensas, ke li scias tiun laboron aŭ ne? Tiel same sanktulo klare scias la esencojn de grando, malgrando, esto kaj neesto kaj de justo, maljusto, profito kaj malprofito, tial li rigardiĝas kiel ĉioscianto de afero kaj principo, sed li ne povas scii ĉiujn teknikajn detalojn. Li ja klare scias la esencojn, en kiuj enestas ĉiuj scioj." Ĝeĉol revenis kaj raportis. Sotesano diris: "Viaj vortoj estas plejparte pravaj."

16. Kiam Sotesano restadis en Seulo, Min Ĝajonhŭa ĉiam servis lian manĝon kaj plezure manĝis la restaĵon. Sotesano iam demandis pri la kialo. Ŝi respondis: "Mi faras tion, ĉar en iu budhana skribo mi legis, ke se iu servas manĝon al budho kaj manĝas la restaĵon, li povas saviĝi kaj budhiĝi." Sotesano demandis: "Mi scias, ke vi faras tion, ĉar vi pleje kredas kaj respektas min. Ĉu vi tamen reale komprenas la frazon aŭ ĝin superstiĉe kredas?" Ŝi respondis: "Mi nur kredas ĝin, sed ne provis analizi ĝian veran signifon." Sotesano diris: "Kiam iu servas manĝon al budho kaj manĝas la restaĵon, li havas tiel proksiman rilaton al budho. Nature lia vidaĵo estas budha konduto, lia aŭdaĵo estas budha parolo, lia iluminiĝaĵo estas budha ĝusta darmo, lia ensorbaĵo estas budha kutimo. Sekve li povas facile saviĝi kaj budhiĝi, ĉu ne? Tio estas la vera signifo de la frazo."

17. Iu disĉiplo demandis: "Estas dirite, ke se iu multe rondiras templan pagodon, li renaskiĝos postmorte en paradizo. Tial kredantoj multe faras sian adoron, rondirante pagodon. Ĉu tio estas vero?" Sotesano respondis: "Tio signifas, ke se homo ne rondirigas nur sian korpon ĉirkaŭ ŭtona pagodo, sed ĉiam rondirigas sian menson ĉirkaŭ sia korpa pagodo konsistanta el tero, akvo, fajro kaj vento kaj ekzamenas ĝin, li povas ĝui paradizon. Kiel do homo komprenus la veran signifon, se lia korpo rondiras nur ŭtonan pagodon kaj lia menso ne scias rondiri korpan pagodon?"

18. Iu disĉiplo demandis: "Ŝakjamunio diris, ke kiam studo maturiĝas, oni povas atingi la tri sciojn kaj la ses okultajn povojn. En kiu grado de darmforto oni povas atingi ilin?" Sotesano respondis: "Eĉ kiu ankoraŭ ne atingis la gradon de diablovenka darmforto, tiu parte povas scii la pasintan vivon kaj antaŭvidi la estontan vivon el la tri scioj, kaj ankaŭ povas aŭdi ĉion, travidi aliulan koron, scii la pasintan vivon, antaŭvidi la estontan vivon kaj fari miraklon el la ses okultaj povoj. Sed ilin atingi ne povas eĉ iu, kiu jam atingis pli ol la gradon de darma-diabla lukto. Nur budho aŭ bodisatvo, kiu atingis grandan, perfektan kaj ĝustan iluminiĝon, povas estingi ĉiujn afliktojn."

19. Iu disĉiplo diris: "Mi volas scii la signifon de la kvar ideoj en la sutro Diamanto?" Sotesano respondis: "De antikva tempo estas diversaj interpretoj pri ili. Tamen mi koncize klarigos ilin konforme al reala vivo. La ideo pri memo estas, ke oni pensas ĉion memcentre kaj rigardas siaĵon la plej bona, nome, memestimo. La ideo pri homo estas, ke rigardante homon kiel la mastron de ĉiuj estaĵoj, oni pensas ĉiujn aliajn vivulojn naskiĝintaj por homo kaj traktas ilin laŭplaĉe. La ideo pri vivulo estas, ke apartigante budhon de malbudho, oni mem deprimiĝas de sia malbudheco kaj ne klopodas progresi. La ideo pri vivdaŭro estas, ke oni prifieras nur siajn altecojn de aĝo, de sperto kaj de posteno kaj ne klopodas racie distingi juston de maljusto. Kun ĉi tiuj kvar ideoj neniu povas atingi budhecon." Li denove demandis: "Kiel mi povas forigi ilin?" Sotesano respondis: "Por forigi la ideon pri memo vi devas scii la principon de maldaŭreco, ke viaj plej amataj korpo, havaĵo, posteno kaj potenco neniel utilas al vi ĉe la morto, tial ĉi ĉiuj ne estas viaj fiksitaj aĵoj. Por forigi la ideon pri homo vi devas scii la principon, ke la kvar naskuloj senfine transformas sian korpon en la ses vojoj. Por forigi la ideon pri vivulo vi devas scii, ke origine budho kaj malbudho ne estas du, kaj ke budho ne plu estas budho, kiam li iluziiĝas, dum malbudho budhiĝas, kiam li iluminiĝas. Por forigi la ideon pri vivdaŭro vi devas scii, ke maljunulo kaj junulo, nobelo kaj malnobelo diferencas per korpo, sed tute ne per la naturo. Kiu komplete forigas ĉi tiujn kvar ideojn, tiu sinkultivanto estas budho."

20. I Ĉunpung deturniĝis de konfuceana vivo kaj pastriĝis. Vizitante Sotesanon, li diris: "Kiam mi vidas vin, mi estas tiel ravata, kvazaŭ mi vidus Konfuceon kun tri mil disĉiploj. Tamen min ĉiam ĉagrenas, ke budhismo havas iun punkton, kiun ne akceptis konfuceanaj sanktuloj." Sotesano demandis: "Kio estas tiu punkto?" Li respondis: "Ili diris, ke budhismo emfazas nur vantecon kaj malplenon, tial budhanoj ignoras sian devon al gepatroj kaj suvereno." Sotesano diris: "Budho malfermis la savpordon por multaj gepatroj kaj gefiloj tra eterna tempo, sed foje ne malestis tiaj liaj postaj disĉiploj, kiuj kontraŭis lian volon. Mi tamen konformigas ĉiun darmon al la epoko kaj klopodas, por ke oni bone faru laboron de familio, socio kaj ŭtato per la kredo je budhismo. Do ne zorgu pri tio. Krome la senekstremo kaj la grandekstremo en la libro Ŝanĝo estas la vera stato de vanteco kaj malpleno. La bonvolo de Konfuceo estas la malegoisma stato de vanteco kaj malpleno. La mezeco de Cuŝu antaŭ sentapero ne povas esti trankvila kaj senmova mezeco sen vanteco kaj malpleno. La brila virto de la libro Granda Lernado nelumigeblas sen vanteco kaj malpleno. Tial ĉiuj religioj kaj skoloj diferencas per vorto kaj nomo, tamen samas la fonto de la vero. Kiu restas nur en vanteco kaj malpleno, tiu ne povas fariĝi granda iluminiĝinto. Nur kiu prenas vantecon kaj malplenon kiel la substancon de la vojo kaj bonvolon, justecon, decon kaj saĝon kiel la funkcion de la vojo kaj utiligas ilin en ĉiuj homaj aferoj, tiu atingas perfektan grandan vojon."

21. Iu disĉiplo diris: "Iu homo demandis min, kiu estas via instruisto. Mi respondis, ke vi ne havas propran instruiston, ĉar vi meminstruite iluminiĝis." Sotesano diris: "Se poste iu homo denove demandos vin pri mia instruisto, respondu al li, ke via instruisto estas mi, mia instruisto estas vi." Alia disĉiplo demandis: "Kiu budho estas la ĉefinstruisto de via aŭtoritato?" Sotesano respondis: "La nuna mondo estas en transira tempo, tamen li estas Ŝakjamunio."

22. Iu disĉiplo demandis: "Ni reformis adoron al budhofiguro. Ĉu ni tamen ne povas starigi eĉ statuojn de vi kaj de viaj sekvaj majstroj?" Sotesano respondis: "Starigeblas statuo por memori meritulon, sed ĝi ne prenendas kiel kredobjekto."

23. Iu disĉiplo demandis: "Ĉu pro la relativa graveco de la kvar bonfaroj ni preĝdiras, ke desupre min gardrigardu ĉielo-tero kaj gepatroj, responde min gardrigardu kunvivuloj kaj leĝoj?" Sotesano respondis: "Ne indas aparte diskuti pri la relativa graveco. Tamen se kompari ilin kun la rango de parenceco, ĉielo-tero kaj gepatroj estas en la gepatra rango, kaj kunvivuloj kaj leĝoj estas en la gefrata rango. Tial ili estas dividitaj en ‘desupre min gardrigardu?kaj ‘responde min gardrigardu?"

24. Iu disĉiplo demandis: "La dankprincipo al ĉielo kaj tero en la Fundamenta Instruo tekstas, ke se ni volas danki ĉielon kaj teron pro ilia bonfaro, ni antaŭ ĉio nepre sekvu kaj plenumu ilian vojon. Ĉu nur tio sufiĉas por danki ilin, al kiuj ni ŝuldas multegon?" Sotesano respondis: "Mi ekzemplos tion. En la eklezio de budho kaj bodisatvo aŭ en la skolo de sanktulo, saĝulo aŭ superulo iu disĉiplo ŝulda al sia instruisto scias kaj faras ĉion, kion lia instruisto scias kaj faras, kaj povas heredi la laboron de sia instruisto, kvankam li ne rekompencas materie sian instruiston. Ĉu ni tiam nomas lin dankanto aŭ nedankanto al sia instruisto? Per tio vi povas kompreni, kial sekvi kaj plenumi ilian vojon estas danki ilin."

25. Iu disĉiplo demandis: "El la dankpunktoj al gepatroj estas, ke ni surpaŝu komplete la esencajn vojojn de studo kaj de homo. Kial tio povas esti danko al ili?" Sotesano respondis: "Kiu sekvas komplete la esencajn vojojn de studo, tiu atingas budhan saĝon. Kiu sekvas komplete la esencajn vojojn de homo, tiu atingas budhan agon. Se iu filo atingos budhajn saĝon kaj agon kaj fidele plenumos budhan laboron, lia glorplena nomo diskoniĝos en vasta mondo kaj gepatra bonfaro al li elmontriĝos. Pro la filo ankaŭ la nomoj de gepatroj eterne memoriĝos kaj ĉiuj homoj ilin respektos de generacio al generacio. Kiel do tio kompareblus kun priservado al ili dum unu mallonga vivdaŭro? Tio estas semlima danko al ili." Li denove demandis: "Kial protekti senpovajn gepatrojn de aliuloj kiel niajn estas danki gepatrojn?" Sotesano respondis: "Konsidere la principon de multvivo, pri kiu Ŝakjamunio diris, sennombraj estas gepatroj pasintaj kaj estontaj tra miriadoj da eonoj. Kiel do fini dankon al tiel multaj gepatroj per danko nur al la nunaj gepatroj? Tial ni laŭkapable protektu senpovajn gepatrojn de aliuloj, ĉu la nunaj gepatroj vivas aŭ forpasis. Tio estas granda danko al ĉiuj pasintaj, nunaj kaj estontaj gepatroj."


antaŭen enhaven sekven