6. Respondoj al demandoj

26. Iu disĉiplo demandis: "Kian rilaton havas la atentaĵoj en ĉiutaga vivo al la tri studoj en la Fundamenta Instruo?" Sotesano respondis: "La atentaĵoj en ĉiutaga vivo estas malkombinaĵo de la tri studoj. La kvina atentaĵo akcelas spiritan kultivon. La dua, la tria kaj la kvara akcelas aferan-principan esploron. La unua akcelas justagan elekton. La sesa kontrolas efektivigon de la tri studoj." Li denove demandis: "Kiel la ses atentaĵoj dividiĝas en studon ĉe movo kaj studon ĉe senmovo?" Sotesano respondis: "La tria, la kvara kaj la kvina estas studo ĉe senmovo kaj preparas materialon por studo ĉe movo. La unua, la dua kaj la sesa estas studo ĉe movo kaj preparas materialon por studo ĉe senmovo. Tiel ĉiuj atentaĵoj helpas sin reciproke kaj ne permesas al homo lasi studon eĉ sekunde." Li denove demandis: "Kian rilaton havas la atentaĵoj en ĉiutaga vivo al tiuj dum templa vizito?" Sotesano respondis: "La atentaĵoj en ĉiutaga vivo estas rapida maniero, per kiu en vivo ĉiam studi povas homo, ĉu klerulo ĉu malklerulo, ĉu viro ĉu virino, ĉu junulo ĉu maljunulo, ĉu bonulo ĉu malbonulo, ĉu noblulo ĉu malnoblulo. La atentaĵoj dum templa vizito helpas al homo kompreni kaj praktiki la atentaĵojn en ĉiutaga vivo."

27. Sotesano aŭskultis diskuton de la partoprenantoj de trejnsesio. Iu diris: "Egale regali dek personojn per bovlo da rizo havas pli grandan meriton ol nur unu personon." Alia kontraŭdiris: "Regali kontentige almenaŭ unu personon per ĝi havas pli grandan meriton ol nekontentige dek personojn." Ili ne povis trovi la solvon kaj Sotesano juĝis: "Se iu donos ian objekton nur al unu persono, nur la persono plezure lin rekompencos. Se li donos ĝin al vilaĝo, lando aŭ senlima laboro de la mondo, la vilaĝo, la lando aŭ la tuta mondo plezure lin rekompencos. Tial uzi senlime la saman objekton havas senkompare pli grandan meriton ol kunlime."

28. Iu disĉiplo demandis: "Kiel diferencas per merito almozoj kun penso kaj sen penso?" Sotesano respondis: "Doni almozon estas kiel sterki fruktarbon. Doni almozon kun penso estas kiel disĵeti sterkon sur la grundon kaj doni almozon sen penso estas kiel kovri disĵetitan sterkon. La energio de surĵetita sterko facile perdiĝas kaj tiu de kovrita sterko daŭras longe. Tiel same diferencas per merito almozoj kun kaj sen penso."

29. Ĝo Ŭonson demandis: "Kion signifas la verso de ĉondoismo: i ĝe gung gung ol ol (profito enestas en arko kaj arko kaj birdo kaj birdo)?" Sotesano respondis: "Estas diversaj interpretoj pri la verso. Se oni kunigas du arkojn laŭvorte, ili formas unu cirklon. Se oni enmetas du birdojn en unu cirklon, ili formas la simbolon de la grandekstremo. Tio signifas, ke se iu strebos al perfekta moralo kaj vivos senvenĝeme, li multe profitos el tio." Li denove demandis: "Kion signifas, ke se iu tage-nokte kantados la verson, al li malfermiĝos fortuno?" Sotesano respondis: "Se iu tiel kantados la verson, kiu estas religia preĝvorto, lia menso puriĝos kaj venĝemo kaj malico en ĝi degelos, tiel ke la tuta universo puriĝos kaj paciĝos. Kie do estus pli bona kanto ol tiu? Multe ĝin kantadu."

30. Ĉoj Suinhŭa, plurgeneracia kredanto de ĉondoismo, neatendite ekaspiris studon kaj membriĝis. Iutage ŝi diris al Sotesano: "Kiam mi estis kredanto de ĉondoismo, mi tutkore atendis la renaskiĝon de majstro Suun. Kiam mi ekvidis vin, mi sentis min, kvazaŭ mi vidus majstron Suun, tiel ke mi pliintimiĝas al vi kaj eĉ ne povas subpremi mian ĝojon." Sotesano ride diris: "Tiaj sanktuloj kaj saĝuloj plene disponas pri la veno kaj iro de siaj korpo kaj menso. Laŭ sia laborordo ili renaskiĝas libere en sia pasinta lando, en la oriento aŭ en la okcidento kaj havas nenian obstaklon. En ĉi tiu lando multaj senkomparaj iluminiĝintoj naskiĝis en la pasinteco kaj ankaŭ estonte kolektiĝos el ĉiuj direktoj por establi senprecedentan eklezion. Kiam vi kredas min, kredu min per mia instruo, sed ne kredu min por serĉi sinapogejon ĉe mi."

31. Iu disĉiplo kutimis kritiki aliulojn senprudente. Iun tagon li diris, ke majstro Ĝungsan estas frenezulo. Sotesano aŭdis tion kaj diris: "Kiel vi povas juĝi antaŭulojn senprudente? Estas maljuste akuzi instruiston pro la kulpo de liaj disĉiploj. Nur tia homo povas rekoni tian homon, tial kiu ne havas plenan scion, tiu ne povas prijuĝi aliulon." Li demandis: "Kia homo estas li?" Sotesano respondis: "Li estas rara profeto kaj dia persono. Kiam nia eklezio diskoniĝos en la mondo, li kaj majstro Suun kune respektiĝos kaj memoriĝos eterne."

32. Gim Giĉon demandis: "Mi komparas kun tagiĝo novmondan malfermiĝon menciitan de profetoj. Majstro Suun antaŭsciigis tagiĝon al homoj en profunda dormo, majstro Ĝungsan informis ilin pri posttagiĝa novaĵo kaj vi eklaboris ĉe tagiĝo. Kiel vi pensas pri tio?" Sotesano respondis: "Tio havas sencon." I Hoĉun demandis: "Mi komparas ĝin kun unujara terkultivo, majstro Suun konsilis al homoj dum degelo prepari kampan laboron, majstro Ĝungsan informis ilin pri terkultiva kalendaro kaj vi rekte instruis al ili kiel kultivi teron. Kiel vi pensas pri tio?" Sotesano respondis: "Tio ankaŭ havas sencon." Song Dosong demandis: "Ili estis tiaj diaj personoj, sed homoj havas malsamajn komentojn pro iliaj disĉiploj. Kiel ili traktiĝos estonte?" Sotesano respondis: "Homa afero tiel akceptiĝas, kiel ĝin kompetentulo aprobas. Ni hodiaŭ interparolis pri ili, tial se nia instruo diskoniĝos, ili diskoniĝos. Krome ili multe helpis estontajn iluminiĝintojn, tial tiuj postaj multe memoros kaj respektos antaŭajn."

33. Iu homo demandis: "Unu el la malnovaj esoteraĵoj de nia lando diras, ke en la estonteco Ĝong Dorjong surtroniĝos en la monto Gjerjongsan kaj pacigos la mondon. Ĉu tio okazos vere?" Sotesano respondis: "La monto Gjerjongsan signifas la venontan luman mondon kaj Ĝong Dorjong ĝustajn gvidantojn, kiuj regos la mondon. Tio do antaŭdiras, ke en la venonta luma mondo ĝustuloj regos familion, socion, ŝtaton kaj la mondon."

34. Gim Giĉon demandis: "Ĉu al la grado de diablovenka darmforto povas progresi tiu, kiu ankoraŭ ne vidas la naturon?" Sotesano respondis: "Ne."

35. Giĉon denove demandis: "Kio estas pli peniga el progresi de la grado de elementa kredo al la grado de diablovenka darmforto kaj progresi de la grado de diablovenka darmforto al la grado de budha darmforto?" Sotesano respondis: "Tio dependas de persona kapablo. Iu homo kun la plej supera kapablo povas transsalti tuj post la grado de diablovenka darmforto al la grado de budha darmforto, dum alia homo sen tia kapablo restas longan tempon en la grado de diablovenka darmforto."

36. Giĉon denove demandis: "Estas dirite, ke la povo apartigi la animon de la korpo atingeblas por sinkultivanto dum studo. En kiu grado de darmforto oni atingas la povon?" Sotesano respondis: "Ne povas tion fari eĉ iu en la grado de budha darmforto. Eĉ se iu ankoraŭ ne vidis la naturon, nek atingis la gradon de diablovenka darmforto, li povas tion fari per intensa spirita kultivo. Sed per tio ne takseblas la atingo de perfekta vojo. Tial en la venonta epoko nur peca iluminiĝinto estos tiu, kiu ne bone scios ĉiujn homajn aferojn kaj principojn, eĉ se li estos lerta en astronomio supre kaj geografio malsupre, apartigos la animon de la korpo kaj atingos spiritlertecon. Do vi kunpraktiku la tri studojn kaj atingu perfektan personecon."

37. Giĉon denove demandis: "Por atingi la gradon de diablovenka darmforto oni liberiĝu de naskiĝo, maljuniĝo, malsano kaj morto. Ĉu tio signifas la povon morti libere en sido aŭ staro kiel eminentaj budhanaj majstroj en la pasinteco?" Sotesano respondis: "Tio signifas iluminiĝi pri la vero de eterno kaj ne alkroĉiĝi al naskiĝo kaj morto."

38. Giĉon denove demandis: "Kiun gradon de darmforto iu devas havi por elektiĝi kiel ĉefmajstro estonte?" Sotesano respondis: "Eĉ en la degenera epoko tiu devas havi almenaŭ la gradon de diablovenka darmforto." Li denove demandis: "Se estas iu, kiu havas pli altan darmforton ol siatempa ĉefmajstro, kiel trakti la progreson de ties darmforto?" Sotesano respondis: "Oni faru tion laŭ la opinio de la eklezia publiko."

39. Iu disĉiplo demandis: "En kiu grado de darmforto oni ne plu malprogresas?" Sotesano respondis: "Almenaŭ en pli ol la grado de diablovenka darmforto. Sed se eĉ tiu gradano lasas sian studemon, li povas malprogresi. Estas vero, ke ŝanĝiĝas ĉio en la universo. Eĉ budho, kiu atingis tian gradon, devas konstante teni sian studemon. Nur tiam li povas venki ajnajn favorajn kaj malfavorajn situaciojn kaj miriadojn da eksteraj diabloj. Tio nomiĝas neniama malprogreso."

40. Li denove demandis: "Estas dirite, ke homo kun la plej supera kapablo povas atingi kaj tujan iluminiĝon kaj tujan praktikadon. Ĉu tio eblas?" Sotesano respondis: "El la pasintaj budhoj kaj patriarkoj ne malestis tiuj, kiuj atingis ilin ambaŭ, sed fakte homoj atingas ilin, trapasinte miriadojn da tavoloj de naturvido kaj da ŝtupoj de praktikado. Kompardire ĉe tagiĝo nerimarkate foriĝas mallumo kaj alproksimiĝas lumo."


antaŭen enhaven sekven