7. Principo de naturo

1. Sotesano, atinginte grandan iluminiĝon, versis sian senton:
"La luno leviĝas freŝvente,
kaj ĉio lumiĝas spontane."

2. Sotesano diris: "Kiam homa naturo estas senmova, ĝi estas nek bona, nek malbona. Kiam ĝi moviĝas, ĝi povas fariĝi kaj bona kaj malbona."

3. Sotesano diris: "Oni nomas plejbono la staton, kiu transcendas bonon kaj malbonon, kaj plejplezuro la staton, kiu transcendas plezuron kaj suferon."

4. Sotesano diris: "Granda vojo estas perfekte harmonia, tiel ke esto kaj neesto, studo kaj laboro, naskiĝo kaj morto, movo kaj senmovo ne estas du. Ĉi tiu neduala pordo inkludas ĉion."

5. Sotesano diris: "Sendistance interrilatas grandaj vojoj, sed ilin distancigas homoj mem, ne sciante tion. Kiu scias lumigi unu menson per ĉiuj estaĵoj, tiu povas atingi grandan, perfektan kaj ĝustan iluminiĝon."

6. Sotesano diris: "Se iu diras, ke ne videblas la menso pro ĝia senformeco, kaj ke ne vortigeblas la naturo pro ĝia nepriskribebleco, li ne estas homo, kiu vere vidis la naturon. Budhecon klare vidas nur tiu, kiu povas evidente vidi sen okulstreĉado kaj tuj diri sen pripensado la formon de la menso kaj la realaĵon de la naturo."

7. Sotesano diris: "Sinkultivanto celas vidi la naturon por scii ĝian originan staton, uzi korpon kaj menson senmanke kiel ĝi kaj fariĝi perfekta budho. Se iu nur vidas la naturon kaj ne strebas al budhiĝo, lia naturvido estas neutila kiel belaspekta plumbohakilo."

8. Sotesano diris: "Naturvido estas same, kiel fine ekscias sian havaĵon milionulo, kiu ne sciis ĝin. Naturutiligo estas same, kiel li reakiras diversmaniere sian perditan rajton por havaĵo, kiun aliulo forprenis dum lia malzorgado."

9. Sotesano diris: "Kiu ne instruas la principon de naturo, tiu religio ne estas perfekta, ĉar ĝi estas la ĉefaĵo de ĉiuj instruoj kaj la fundamento de ĉiuj principoj."

10. Kiam Sotesano restadis en la domo Bongneĝongsa, iam pluvegis kaj akvo tondre falis de altaj klifoj kaj torente fluis en ĉiuj valoj. Li rigardis la scenon longe kaj diris: "Nun akvoj diversvale fluantaj havas malsamajn fluejojn, sed fine kolektiĝos en unu loko. Tiel same ĉiuj estaĵoj reiras al unu."

11. Sotesano en la domo Bongneĝongsa skribis la jenan versaĵon al disĉiploj:
"En la naŭkurbiĝa montvalo de Bjonsan
la ŝtono starante aŭskultas fluakvon.
Nenio-nenio ja estas nenio,
neado-neado ja estas neado."
Li aldiris: "Kiu komprenas ĉi tiun signifon, tiu estas iluminiĝinto."

12. Sotesano revenis de Jongsan al la domo Bongneĝongsa kaj demandis iun disĉiplon: "Kiam mi ŝipvojaĝis de Jongsan ĉi tien, mi trovis la maron profunda kaj vasta. Mi detale mezuris la tutan marakvon kaj kalkulis ĉiujn fiŝojn. Ĉu vi povas scii la akvokvanton kaj la fiŝnombron?" Li ne komprenis la signifon de liaj vortoj.

13. Sotesano demandis ĉiujn disĉiplojn en la domo Bongneĝongsa: "Iam iu lernanto demandis sian instruiston pri la vojo. Li respondis: ‘La vojon kontraŭas kaj instrui kaj ne instrui ĝin al vi. Kion mi faru!?Ĉu vi komprenas la signifon?" Ili ĉiuj silentis kaj ne respondis. Tiam estis vintro kaj la korto plenis je blanka neĝo. Sotesano sola elĉambriĝis kaj forigis la neĝon. Iu disĉiplo rapide eliris, deprenis de li ŝovelilon kaj petis lin enĉambriĝi. Sotesano diris: "Per ĉi tio mi celis ne nur forigi la neĝon, sed ankaŭ instrui al vi la okultan staton."

14. Sotesano demandis Mun Ĝonggju en la domo Bongneĝongsa: "Ĉu vi povas irigi majstron Bodidarmo de la bildo surmure pendanta?" Li respondis: "Jes." Sotesano diris: "Nu, provu!" Li ekstaris kaj mem iris. Sotesano diris: "La iranto ne estas li, sed ĝuste vi." Li respondis: "Sovaĝansero veninta de la oriento flugas suden."

15. Kiam Sotesano restadis en la domo Bongneĝongsa, iu meditsekta bonzo venis de la monto Gumgangsan kaj Sotesano demandis: "Kion mi povas fari por vi, kiu venis tiel longan vojon?" Li respondis: "Mi volas aŭskulti vin pri la vojo. Bonvolu diri al mi, kie ĝi estas." Sotesano diris: "Ĝi estas en via demando." Li riverencis kaj foriris.

16. Iu meditsekta bonzo venis al la domo Bongneĝongsa kaj demandis Sotesanon: "Estas dirite, ke Ŝakjamunio jam malsupreniĝis al la reĝpalaco, ne forlasante la ĉielon Tuŝita, kaj finsavis ĉiujn vivulojn, estante en la utero de patrino. Kion signifas tio?" Sotesano respondis: "Vi estas korpe en la domo Sokduam, ne forlasante la templon Ŝilsangsa, kaj finsavas ĉiujn vivulojn, estante en la domo Sokduam."

17. Kiam Sotesano restadis en la domo Bongneĝongsa, iu homo vizitis lin, akompanate de So Ĝungan. Sotesano demandis: "Kion vi aŭdis pri mi por veni ĉi tian malfacilan vojon?" Li respondis: "Mi aŭdis pri via alta moraleco kaj venis por renkonti vin." Sotesano demandis: "Vi jam vidas min. Kion vi volas de mi?" Li respondis: "Mi ĉiam en la polvomondo ne povas ĝustigi menson pro afliktoj kaj iluzioj, tial mi volas ĝustigi ĝin." Sotesano respondis: "Por ĝustigi menson vi devas unue iluminiĝi pri ĝia fonto kaj uzi ĝin senpartie. Se vi volas scii la kialon, studu ĉi tiun ujdon." Sotesano skribis al li: "Ĉiuj estaĵoj reiras al unu. Kien reiras la unu?"

18. Kiam Sotesano restadis en la domo Bongneĝongsa, meditmajstro Bek Hakmjong vizitadis kaj foje ĝuis interparolon pri la principo de naturo per eksterordinaraj vortoj. Iun tagon Sotesano antaŭdiris kelkajn vortojn al knabino I Ĉongpung. La sekvan tagon li venis de la templeto Ŭolmjongam. Sotesano bonvenigis lin kaj diris: "Ŝajnas, ke tiu pistanta Ĉongpung maturiĝas en studo de la vojo." Li tuj aliris kaj laŭte diris al ŝi: "Montru al mi la vojon sen movi viajn piedojn!" Ŝi trankvile stariĝis kaj suprenlevis la pistilon. Li silente enĉambriĝis kaj ŝi sekvis lin. Li demandis: "Ĉu vi povas irigi Bodidarmon surmure pendantan?" Ŝi respondis: "Jes." Li diris: "Irigu lin." Ŝi stariĝis kaj faris kelkajn paŝojn. Frapante sian genuon, li aprobis ŝian iluminiĝon en la aĝo de dek tri jaroj. Sotesano rigardis la scenon kaj ridete diris: "Naturvido dependas kaj de vortoj kaj ne de vortoj, sed estonte ne aprobeblos tiamaniere."

19. Iun tagon majstro Hakmjong skribis la jenan versaĵon al Sotesano:
"Montego kvazaŭe pikanta ĉielon,
revenu al maro kaj faru grandondon.
Vi tamen sen scii al kiu reveni,
nur restas en Sokdu kaj domon konstruas."
Sotesano respondis al li per la jena versaĵo:
"Montego elstaras ja kiel ĝi estas,
kaj maro tre vasta mem estas grandondo.
Denove mi scias al kiu reveni,
kaj alta montriĝos la domo de Sokdu."


antaŭen enhaven sekven