7. Principo de naturo

20. Gim Gŭangson demandis: "Kio estis la realaĵo, antaŭ ol ĉiuj estaĵoj en la mondo naskiĝis?" Sotesano respondis: "Silente kontemplu la staton, antaŭ ol vi parolas." Li denove demandis: "Kial naturvido necesas por praktikado?" Sotesano respondis: "Tio estas kiel scii la korpon de teksto."

21. Iu disĉiplo demandis: "Kion rezultigas naturvido?" Sotesano respondis: "Naturvidinto klare scias la principon de ĉiuj estaĵoj en la universo kaj estas kiel ĉarpentisto, kiu jam havas liniilon kaj tuĉfadenon."

22. Sotesano aŭskultis la predikon de Gim Giĉon pri la principo de naturo en trejnsesio kaj diris: "Lastnokte mi en duonsonĝo akiris la dezirplenuman globon kaj donis ĝin al Samsan. Mi do vidis, ke li ĝin englutis kaj tuj aliformiĝis. Kiam mi reale aŭskultas lian predikon pri la principo de naturo, mia spirito refreŝiĝas." Sotesano aldiris: "Darmo nek doneblas, nek riceveblas per persona intimeco, sed ĝin ricevas nur homo, kiu malfermas sian saĝokulon. Okultan povon havas nur drako, kiu posedas la dezirplenuman globon. Tian povon havas nur sinkultivanto, kiu vidas la naturon kaj scias trejni ĝin." Mun Ĝonggju demandis: "Ni de longe respektas Ĝongsan. Ĉu li ankaŭ vidis la naturon?" Sotesano respondis: "Samtempe ekkonstruiĝas granda domo kaj malgranda domo, sed estas domo, kiu finkonstrueblas en unu monato, unu jaro aŭ pluraj jaroj. Tiel same Ĝongsan bezonas iom pli da tempo."

23. Iu disĉiplo demandis: "Ĉu budhiĝo okazas tuj post naturvido?" Sotesano respondis: "Jes, tio eblas laŭ la kapablo de homo, sed tre malofte. Ĝenerale budhiĝo estas pli peniga ol naturvido. En la pasinteco homa saĝo estis malluma, tial homo rigardiĝis kiel iluminiĝinto nur per naturvido, sed en la venonta mondo homo ne povos rigardiĝi kiel iluminiĝinto nur per naturvido. La plejmulto de la sinkultivantoj facile vidos la naturon frue en sia hejmo kaj strebos al budhiĝo, serĉante grandan instruiston."

24. Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: "Onidire la principo de naturo ne vortigeblas, sed ĝi ankaŭ klare vortigendas. Se iu el vi pensas sin iluminiĝinta, klarigu al mi tion, ke ĉiuj estaĵoj reiras al unu, kaj kien reiras la unu." Homoj respondis unu post la alia, sed neniu estis aprobita. Tiam iu disĉiplo stariĝis kaj riverencinte diris: "Bonvolu ankoraŭ foje demandi min." Sotesano denove demandis la samon kaj li respondis: "Ĉiuj estaĵoj origine estas klaraj kaj dekomence havas neniun lokon por reiri. Kien do necesus reirigi la unu?" Sotesano kun rideto silentis.

25. Sotesano diris: "Lastatempe el la studantoj de la principo de naturo multas tiuj, kiuj ofte klopodas interpreti ĝin nur per silento. Tio estas granda malsano. Verscianto scias klare distingi kapon de vosto, kvankam la stato de la principo de naturo origine estas sen kapo kaj vosto, kaj vorte priskribi la staton, kvankam ĝi estas super vortoj. Verscianto iel ajn aperigas sian scion kaj nescianto sian nescion. Sed oni ne rigardu nur pervortan esprimon la plej taŭga. Mil sutroj kaj dek mil predikoj de budhoj kaj patriarkoj estas kiel fingro almontranta la lunon."

26. Sotesano demandis la partoprenantojn de trejnsesio: "Kiu el vi komplete transposedas la malplenan darmmondon?" Ili silentis kaj ne respondis. Sotesano denove diris: "Ĉiuj budhoj kaj bodisatvoj de la tri mondoj penis posedi la malplenan darmmondon, kiu estas senforma kaj nevidebla, tial ili posedas ankaŭ ĉiujn formhavajn estaĵojn en la universo. Sed ordinaruloj kaj vivuloj avidas alproprigi nur formhavajn estaĵojn, tial ili ne povas eterne posedi ilin kaj forpasigas nur valoran tempon. Kiel do tio ne estus vantaĵo? Nu, vi ne baraktu por posedi nur objekton formhavan, sed pli penu posedi la malplenan darmmondon senforman."

27. Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: "Se vi scias dividi grandon en malgrandojn, kiuj diference montras ĉiujn estaĵojn, kaj integrigi tiujn malgrandojn en grandon, vi perfekte komprenas la substancon de la principo de naturo. Se vi scias fari eston neesto, neeston esto kaj scias la veron, ke ĉio en la mondo ne ŝanĝiĝas en ŝanĝo kaj ŝanĝiĝas en senŝanĝo, vi perfekte komprenas la funkcion de la principo de naturo. El la homoj asertantaj sian iluminiĝon pri la principo de naturo ne malmultas tiuj, kiuj pli-malpli konjektas grandon kaj neeston, sed ne komprenas la principon de malgrando kaj esto. Kiel do eblus diri, ke ili perfekte iluminiĝis pri la principo de naturo?"

28. Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: "Detale dividu homon en menson, naturon, principon kaj energion kaj ankaŭ integrigu la tutan homon nur en menson, naturon, principon aŭ energion. Nun diru la rezulton." Ili donis diversajn respondojn, sed Sotesano aprobis neniun kaj diris: "Ekzemple, kiam iu homo bredas kapron, li ne nutras ĝin per multo en unu tempo por tuj kreskigi ĝin, sed per ĝusta kvanto laŭ ĝia kresko, tiel ke ĝi nature kreskas, naskas idojn, produktas lakton kaj donas profiton al li. Tiel same oni en religio igas kredanton iluminiĝi pri la vojo."

29. Kiam Sotesano estis en la domo Ĝoŝil, grupo da inspektistoj vizitis kaj demandis: "Kie la budho de via eklezio estas ensanktejigita?" Sotesano respondis: "La budhoj de nia eklezio ĵus eliris. Atendu momenton por vidi ilin." Ne komprenante lin, ili konfuziĝis. Post nelonge de la kampo revenis por tagmanĝi grupo da homoj kun siaj laboriloj. Tiam Sotesano diris, montrante al la homoj: "Ĝuste tiuj estas budhoj de nia eklezio." Des pli ne komprenis lin la inspektistoj.

30. Sotesano en trejnsesio petis de Song Dosong interpreti la darmtransdonajn versaĵojn de la antikvaj sep budhoj. Dosong interpretis ilin unu post la alia kaj atingis la versaĵon de la sepa budho Ŝakjamunio, kiu tekstas jene: "Darmo fonte estas ja sendarmo, ankaŭ la sendarmo estas darmo. Kiam mi transdonas ja sendarmon, kiun darmon mi do nomu darmon?" Tiam Sotesano ĉesigis lian interpretadon kaj diris: "Origine ne indas nomi ion darmo, sed por komprenigi homojn kun malsupera kapablo tio nomiĝas darmo. La darmo tamen ne estas vera darmo. Kiu iluminiĝas pri la signifo de ĉi tiu versaĵo, tiu ne bezonas tralegi dekmilojn da sutroj."

31. En januaro de la dudeksesa jaro de ŭonbulismo (1941) Sotesano deklamis sian versaĵon kaj diris: "Esto estas la stato de ŝanĝo kaj seno estas tiu de senŝanĝo, sed eblas nomi ĉi tiun staton nek esto, nek seno. La vortoj ‘turniĝadas, kaj en fino?estas nenio alia ol devigata esprimo por instrui. Des pli ne necesas paroli pri la vortoj ‘malplenas kaj plenas.?Ĉi tiu stato estas la vera realaĵo de la naturo, tial ne klopodu kompreni ĝin per pesado, sed iluminiĝu pri ĝi per intuo."


antaŭen enhaven sekven