|
| |
|
1. Sotesano diris: "En ĉi tiu mondo multas montoj kaj grandaj kaj malgrandaj, sed multenombraj bestoj sin apogas kaj loĝas en la plej granda, profunda kaj arboplena monto el ili. Ĉie fluas riveroj kaj grandaj kaj malgrandaj, sed multenombraj fiŝoj sin apogas kaj loĝas en la plej vasta kaj profunda maro el ili. Tiel same diversaj homoj respektive gvidas la mondon, sed multenombraj vivuloj siajn korpon kaj menson apogas kaj kunĝuas komfortan vivon ĉe la plej virta kaj kompata homo el ili."
2. Sotesano diris: "La grandaj korfavoro kaj kompato de budho havas pli varman kaj brilan forton ol la suno. Tial kien ajn etendiĝas ĉi tiuj korfavoro kaj kompato, malsaĝa koro de vivuloj degelas kaj ŝanĝiĝas en saĝan, kruela koro en favoran kaj kompatan, avara kaj avida koro en bonfaran kaj distinga koro pri la kvar ideoj en perfektan. Nenio do kompareblas kun iliaj potenco kaj lumo." 3. Sotesano diris: "Se naiva infano estas sana kaj honesta kaj ne ĉagrenas gepatrojn, aŭ se ĝi estas bonkora kaj ĝentila, gepatroj tre ĝojas, vekas dorloton kaj pli amas ĝin. Tiel same, kiam budho vidas ĉiujn vivulojn, li tre ĝojas, amas kaj pli kaj pli kondukas al bona vojo tian homon, kiu estas bonkora, estas lojala al lando, priservas gepatrojn, amas gefratojn, respektas instruiston, harmonias kun najbaro, savas malriĉulon kaj malsanulon, saĝigas sin sekvante la grandan vojon kaj akiras neelĉerpeblan meriton per enaga senpenso. Tio estas la granda korfavoro de budho. Se senprudenta infano dolorigas sian okulon pikante ĝin per sia fingro, vundas sian manon prenante tranĉilan klingon kaj plortumultas sen scii la kialon, gepatroj vekas simpation kaj kompaton kaj pli protektas kaj kondukas ĝin. Tiel same budho tre malĝojas, kompatas kaj ĉiarimede savas ĉiujn vivulojn, se ili mem bruligas sian menson pro alkroĉiĝo al avido, kolero kaj malsaĝo, mem ruinigas sian korpon, mem faras aĵon indan enfali en malbonan vojon kaj eĉ pro puno kaŭzita de ili mem plendas al ĉielo-tero, prapatroj, kunvivuloj kaj leĝoj. Tio estas la granda kompato de budho. Kvankam vivuloj vivas sub tiaj grandaj korfavoro kaj kompato de budho, ili ne povas rekoni lian bonfaron. Sed tio neniom gravas al budho kaj li tutkore dediĉas miriadojn da eonoj nur por savi ilin. Tial budho estas la granda instruisto de la tri mondoj kaj la kompatoplena patro de la kvar naskuloj." 4. Sotesano diris: "Budhoj kaj bodisatvoj sekvas senobstaklan kaj liberan vojon ĉe iro, restado, sido, kuŝo, parolo, silento, movo kaj senmovo, tial laŭbezone ili povas jen senmoviĝi jen moviĝi, jen grandiĝi jen malgrandiĝi, jen lumiĝi jen mallumiĝi, jen vivi jen morti, tiel ke ili neniom kontraŭas leĝon en ajnaj aĵo kaj loko." 5. Sotesano diris: "Se nur materialon disponas homo, kiu bone faras manĝaĵon aŭ veston, li povas elfari ĝin laŭplaĉe kaj ĝustigi ĝin misfaritan. Tiel same granda sinkultivanto, kiu bone scias ĉiujn darmojn, knedante ilin, povas elfari novan darmon kaj ĝustigi eksmodan. Netia sinkultivanto uzas kaj transdonas nur faritan darmon, sed ne havas talenton krei kaj ĝustigi darmon." Iu disĉiplo demandis: "En kiu grado de darmforto sinkultivanto atingas tian povon?" Sotesano respondis: "Nur sinkultivanto pli ol en la grado de diablovenka darmforto. Tiaj sinkultivantoj manifestas darmon per ĉiu uzo de siaj ses sentorganoj kaj estas la modelo de ĉiuj generacioj." 6. Sotesano petis de Song Bjokĝo interpreti la frazon en la libro Doktrino de Mezeco: "Sekvi la naturon nomiĝas la vojo." Li klarigis: "En konfuceismo tio signifas konformiĝi al ĉiela volo." Sotesano diris: "Nur konformiĝi al ĉiela volo estas en la etapo de bodisatvo kaj utiligi ĝin estas en tiu de budho. Kompardire lerta rajdisto bone utiligas ĉevalon ĉu mildan, ĉu sovaĝan. Ordinarulo kaj vivulo tiriĝas de la sesvoja transmigrado kaj de la dek du kaŭzoj-kondiĉoj, sed budho trabatas naturan karmon kaj estas libera veni kaj iri, supreniĝi kaj malsupreniĝi." 7. Iu disĉiplo demandis: "Ŝajnas, ke ankaŭ majstro Ĝinmuk logiĝis de vino kaj virino. Ĉu tio estas vero?" Sotesano: "Mi aŭdis, ke li ŝatis vinon. Sed li iam prenis bovlon da sala akvo por vino kaj fortrinkis ĝin, tamen nenio malbona okazis al li. En alia tempo, kiam li estis sub persimonarbo, iu virino kun voluptemo venis kaj petis lin amuziĝi. Li volis akcepti ŝian peton, sed tiumomente defalis ruĝmatura persimono kaj li indiferente iris por ĝin preni. Ŝi hontis kaj mem retiriĝis. Kiel do en lia menso estus vino kaj virino? Tia homo estas budho, al kiu vino ne plu estas vino, virino ne plu virino." 8. Sotesano diris: "Vivulo uzas menson, regate de plezuro, kolero, malĝojo kaj ĝojo, tial li multe damaĝas sin kaj aliulon. Bodisatvo uzas menson, transcendante ilin, tial li ne damaĝas sin kaj aliulon. Budho uzas menson, regante ilin kvazaŭ sklavon, tial li multe profitigas sin kaj aliulon." 9. Sotesano diris: "Eĉ se homo atingas nur la gradon de diablovenka darmforto, lin rekonas kaj adoras unue ĉieluloj kaj demonoj. Sed se li volas kaŝi sian spuron, ĝin povas rekoni neniu krom tiu, kiu havas pli altan gradon de darmforto." 10. Sotesano diris: "Kiam homo atingas la plej altan studgradon, li akiras la tri lertecojn. Unu estas spiritlerteco, per kiu sen vidi, aŭdi kaj pensi li klare scias la ŝanĝon de ĉiuj estaĵoj en la universo kaj la karman repagon de homo en la tri mondoj. La dua estas vojlerteco, per kiu li bone scias la grandon, malgrandon, eston kaj neston de la universo kaj la juston, maljuston, profiton kaj malprofiton de homo. La tria estas darmlerteco, per kiu li rekonas la grandon, malgrandon, eston kaj neeston de la universo, klarigas la juston, maljuston, profiton kaj malprofiton de homo kaj elfaras darmon ekzemplan por dekmiloj da generacioj. El la tri lertecoj darmlertecon povas akiri nur tiu, kiu atingas grandan, perfektan kaj ĝustan iluminiĝon." 11. Sotesano diris: "Ne estas pli granda mastrumaĵo ol tiu kuniĝinta kun ĉiela mastrumaĵo. Ne estas pli granda homo ol tiu kuniĝinta kun ĉiela spirito." 12. Sotesano diris: "Kiu kaptas la universan veron kaj utiligas ĝin ĉe la uzo de la ses sentorganoj, tiu estas ĉielulo, sanktulo kaj budho." 13. Sotesano diris: "Kvankam ĉielo kaj tero abundas je senlimaj principoj kaj potencoj, ili estas nenio alia ol malplena ŝelo, se homo ilian vojon ne rekonas kaj ne utiligas. Homo rekonas ilian vojon kaj utiligas ĝin kiel sian aparaton, tial homo nomiĝas la mastro de la universo kaj la reĝo de ĉiuj estaĵoj. Eĉ se homo ne povas fari ĉiujn universajn laborojn kaj ankaŭ la universo ĉiujn homajn laborojn, la universo uziĝas de homo en afero kaj principo. Tial la grandan povon de la tri mondoj disponas budhoj kaj bodisatvoj, kiuj perfekte iluminiĝas pri la grando, malgrando, esto kaj neesto de la universo kaj laŭvole utiligas ĉielan vojon. Estonte homa povo estos pli respektata ol ĉiela povo kaj ĉiuj homoj adoros la grandan povon de budhoj kaj bodisatvoj." 14. Sotesano diris: "Vazo de vivuloj estas malgranda, tial ĝi facile superfluas per novaj aĵo kaj scio aŭ malpeze ŝanceliĝas, tiel ke ili alportas al si eĉ vivdanĝeron. Sed tiu de budhoj kaj bodisatvoj estas senlima, tial ĝi nek pliiĝas kun esto, nek malpliiĝas sen esto kaj ĝia enhavo ne enrigardeblas, tiel ke ili perfekte gardas sian havaĵon kaj pace konservas sian vivon." 15. Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: "Ordinaruloj avidas nur homan plezuron, tial ilia plezuro ne daŭras longe. Sed budhoj kaj bodisatvoj ĝuas senforman ĉielan plezuron, tial ili povas ĝui ankaŭ homan plezuron. Ĉiela plezuro signifas mensan plezuron per la vojo kaj homa plezuro signifas formhavan plezuron per la kvin mondaj deziroj. Facildire homa plezuro estas kontentiĝi per siaj edzino, infano, havaĵo, posteno, ajna objekto aŭ vivmedio. La kronprinco Sidarto range estis estonta reĝo kaj korpe estis super ĉiuj regatoj, tiel ke li povis plezuri ĉiamaniere. Tio estas homa plezuro. Male post sia ĝusta iluminiĝo li transcendis ĉiujn formhavajn aĵojn kaj vivmediojn, liberiĝis de naskiĝo kaj morto, feliĉo kaj sufero, bono kaj malbono, kaŭzo kaj efiko, tiel ke li ĉiam estis trankvila en ajna situacio. Tio estas ĉiela plezuro. Konfuceo diris: ‘Kvankam mi, manĝinte legomon kaj trinkinte akvon, kuŝas apogante la kapon sur la brako, mi ja plezuras per tio. Maljustaj riĉeco kaj rango estas por mi kiel flosanta nubo.?Tio estas la vortoj de ĉielulo, kiu ĝuas ĉielan plezuron, havante eĉ homan korpon. Sed homa plezuro nepre havas sian finon kaj estas natura leĝo, ke veninto foriras, kreskinto velkas, naskiĝinto mortas. Eĉ la plej altaj riĉeco, rango kaj famo en la mondo ne havas la forton rezisti kontraŭ maljuniĝo, malsano kaj morto. Kiam do ĉi tiu korpo mortas, foriras kiel flosanta nubo la edzino, infano, posedaĵo kaj posteno, al kiuj homo verŝis ĉiajn penon kaj avidon. Sed ĉiela plezuro ankoraŭ estas senŝanĝa malgraŭ korpa aliformiĝo, ĉar homo ĝin ĝuas per senforma menso. Kompardire talentulo havas la saman talenton, kvankam li translokiĝas de ĉi tiu loĝejo en alian."
| |