8. Budheco

16. Sotesano plu diris: "Tial iu pasinta sanktulo diris, ke tritaga mensostudo estas miljara trezoro, centjara avidataĵo estas unumatena polvo. Tamen ordinarulo ne scias ĉi tiun principon, tial li taksas nur sian korpon grava kaj neniam serĉas sian menson. Sinkultivanto scias ĉi tiun principon, tial li forgesas sian korpon por serĉi sian menson. Nu, vi ne alkroĉiĝu al ĉiu estaĵo vere vanta, sed strebu al ĉiela plezuro eterna. Se homo longe daŭrigas ĉielan plezuron, li fine akiras la liberon de korpo kaj menso, prenas la grandan potencon de la tri mondoj kaj transcendas la eston kaj neeston de ĉiu aĵo kaj la sesvojan transmigradon. Li do povas nur anime sen enkorpiĝo vojaĝi la dekdirektan mondon. Li laŭvole en- kaj eliras eĉ en besta kaj insekta mondoj kaj estas tute libera naskiĝi kaj morti, veni kaj iri. En kiu ajn mondo li enkorpiĝas, li eterne ĝuas plezuron sen infektiĝi de tiu mondo. Tio estas plejplezuro. Sed homo ofte ne povas longe teni ĉielan plezuron, ĉar vekiĝas lia deziro je forma plezuro. Se eĉ ĝuanto de ĉiela plezuro ekvolas nur plezuri sen fari laboron indan ricevi ĝin, li subite malvirtiĝas, perdas la liberon de korpo kaj menso, tiriĝas de la cirkulanta rado de la granda naturo kaj denove ne povas eviti la sesvojan transmigradon."

17. Iu homo vizitis Sotesanon kaj dum diverstema interparolo diris kun granda envio: "Riĉuloj de la provinco Ĝolado kune investis kapitalon al la fervojo kuranta inter Iksan kaj Ĝonĝu, tial ili ĉiam senpage veturas." Sotesano diris: "Kiel malriĉa vi estas! Eĉ unu trajnon ankoraŭ vi ne posedas!" Li konfuzite diris: "Necesas granda monsumo por posedi trajnon. Kiel do mi senhavulo povas ĝin posedi?" Sotesano diris: "Tial mi diris, ke vi estas malriĉa. Eĉ se vi posedus ĝin, mi ne rigardus vin kiel riĉulon. Nu, aŭskultu pri mia mastrumaĵo. Mi de longe rigardas ne nur tiun trajnon de Ĝonĝu, sed ankaŭ ĉiujn enlandajn kaj enmondajn veturilojn kiel miajn. Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas min?" Li pli konfuzite diris: "Via parolo estas instruo super mia kompreno, tial mi ne povas sondi ĝian signifon per mallarĝa rigardo." Sotesano diris: "Por posedi trajnon homo bezonas grandan kapitalon en unu momento kaj rekte respondecas pri ĝia administrado, tiel ke li devas elporti multajn suferojn. Sed mia posedmaniero estas alia ol lia. Mi ne bezonas unumomente grandan kapitalon, nek rekte respondecas pri ĝia administrado. Mi pagas ioman koston nur tiam, kiam mi vojaĝas ien ajn per la trajno, kaj ĝin uzas laŭ mia volo. Ĉu mi ne tro malmulte salajras ĉiujn miajn laboristojn, kiuj veturigas mian trajnon tage-nokte, kiuj riparas mian fervojon, kaj kiuj prizorgas la tutan administradon? Antaŭ nelonge mi vojaĝis al Seulo kaj vizitis parkon. Promenante tie, mi senlime enspiris freŝan aeron kaj ĝuis la plezuran etoson de la tuta parko. Neniu ordonis al mi eliri kaj ne plu veni tien. Homo ĉiujare bezonas multan monon por prizorgi eĉ sian ripozdometon, sed sen fari tion mi plene utiligis tiun agrablan parkon kiel mian. Ĝenerale homo volas proprigi al si ajnan aĵon por sia oportuneco. Mi ja tiel utiligis la trajnon kaj la parkon. Kies posedmaniero do estus pli bona ol mia? Tial mi diris, ke ĉi ĉio estas mia. Mi rigardas kiel mian ne nur tion, sed ankaŭ ĉion en la mondo kaj eĉ la tutan teron, kiu surhavas ĉi ĉion. Se mi ĝuste uzas tion laŭokaze, neniu malpermesas, nek malhelpas min. Kiel vasta estas mia mastrumaĵo! Sed sekularaj ordinaruloj kun limigita menso baraktas por registri ion ajn nepre en sia nomo kaj ili senprave rapidas akiri aĵojn penigajn, zorgigajn kaj pezrespondecigajn. Tion kaŭzas, ke ili ankoraŭ ne trovis senlime grandan mastrumaĵon."

18. Sotesano post vintra trejnsesio vojaĝis al la templo Bongsosa kun kelkaj disĉiploj. Survoje iu disĉiplo vespire diris: "Estas lamentinde, ke ni akompanas Sotesanon piede pro monmanko." Sotesano diris: "Se iu ajn homo naskiĝas en ĉi tiu mondo kaj bone uzas siajn ses sentorganojn, li konformiĝas al leĝo kaj el tio povas gajni monon. Tial korpo kaj menso estas mongajnilo. Ĉio en la mondo povas iĝi mono laŭ la uzo de homo. Kiel do nur lamenti pro monmanko? Sed ni sinkultivantoj ne alkroĉiĝu al mono, sed trankvile plibonigu vivon egale, ĉu ni havas monon aŭ ne. Tio estas nia devo kaj tia homo estas vere riĉa homo."

19. Iu disĉiplo diris: "Nuntempe en Seulo okazas granda ekspozicio. Estos bone, se vi vizitos ĝin." Sotesano diris: "Ekspozicio komparas la pasintecon kun la nuno, montras la progreson de ofico, terkultivo, metio kaj komerco kaj helpas homojn plisaĝiĝi per interŝanĝo de scioj. Se homo kun vera volo vizitas la ekspozicion, li povas multe profiti el ĝi. Tamen hodiaŭ mi prezentos al vi unu grandan ekspozicion. Bone aŭskultu min. Ĉi tiu ekspozicio estas tiel vasta kaj granda, ke la tuta universo estas ĝia ejo, ke en ĝi prezentiĝas ĉiuj estaĵoj en la mondo, kaj ke ĝi senĉese okazas tra miriadoj da jaroj. Kompare kun ĉi tiu ekspozicio, la seula ekspozicio estas malpli granda ol eĉ plumeto. La ekspozicio elmontras ĉiujn varojn, sed ĝi ne povas transloki kaj prezenti la monton Besan kaj la lagon Hŭangdungho, kiujn ni nun vidas de ĉi tie, kaj la mondfaman monton Gumgangsan. En la muzeo estas diversaj antikvaĵoj, sed tie ne prezentiĝas montoj, riveroj kaj tero, kiuj estas la plej antikvaj. En la akvario estas kelkspecaj fiŝoj, sed ilia nombro ne atingas eĉ la miliardonon de la tuta kvinoceana fiŝaro. En la grenejo estas kelkspecaj rizoj, sed ilia kvanto estas malpli granda ol unu sablero de alta monto, kompare kun la tuta seskontinenta rizaro. Ĉiuj prezentaĵoj en la ekspozicio troviĝas samproporcie kiel supre. Kiel do grandsaĝa kaj larĝvida homo ne sentus tiun artefaritan ekspozicion malvasta kaj malriĉa? Tial, kiu malkovras ĉi tiun senliman ekspozicion kaj ĉiam rigardas ĝin per tia grandanimeco, tiu senlime profitas el io ajn, kion li vidas kaj aŭdas. De antikva tempo ĉiuj budhoj, sanktuloj kaj saĝuloj vidas ĉi tiun senliman ekspozicion, sekvas ĉiujn ĉi-ekspozicie elmontratajn principojn de grando, malgrando, esto kaj neesto kaj traktas la juston, maljuston, profiton kaj malprofiton de homo. Tial ili neniom estas malriĉaj."

20. Iun tagon Sotesano promenis al Namĝungni kun Ĝo Songgŭang kaj Ĝon Umgŭang. Vidante kelkajn belajn pinojn, kiuj staris apudvoje, Songgŭang admire diris: "Ho, kiaj belaj pinoj estas ili! Estus bone transplanti ilin en nian templon." Sotesano aŭdis kaj diris: "Kiel vi ankoraŭ ne povas transpasi mallarĝan penson kaj malgrandan lokon? La templo kaj la pinoj ne staras apartigite unu de la alia, tial ili ambaŭ troviĝas ene de nia barilo. Kiel do transplanti la pinojn? Tion kaŭzas, ke vi ankoraŭ ne transcendas diskriminacion kaj distancon kaj ne trovas la grandan hejmon de la universo." Songgŭang demandis: "Kie do ĝi estas?" Sotesano respondis: "Vi ne rekonas ĝin, kiu ja estas antaŭ viaj okuloj, tial mi nun montros ĝian figuron." Sotesano desegnis unu cirklon surtere kaj diris: "Ĉi tio estas la granda hejmo de la universo, kiu enhavas ĉiujn okultajn principojn, sennombrajn trezorojn kaj senegalajn povojn." Umgŭang demandis: "Kiel oni povas eniri en tiun hejmon kaj mastri ĝin?" Sotesano respondis: "Nur per la ŝlosilo de la tri grandaj fortoj, kiun oni povas elfari per kredo, sinkuraĝigo, scivolo kaj penado."

21. Iu pastoro vizitis kaj Sotesano demandis: "Kion mi povas fari por vi?" Li respondis: "Mi venis aŭskulti vian utilan instruon." Sotesano demandis: "Ĉu vi vidis vastan mondon, translimante vian kristanismon?" Li demande respondis: "Kie troviĝas tiu vasta mondo?" Sotesano diris: "Vi trovas ĝin, se vi translokas menson kaj havas larĝan rigardon. Homo kun mallarĝa rigardo ĉiam obstinas nur en sia laboro kaj kutimas je sia moro, tiel ke li kritikas aliulan laboron kaj malakceptas aliulan moron. Tial li limiĝas je siaj regulo kaj kutimo, enfalas en unu flankon kaj inter si kaj aliulo faras distancon fortikan kiel arĝenta monto kaj fera muro. Tiel same okazas konflikto kaj batalo inter ŝtatoj, inter religioj kaj inter individuoj. Kiel do dispartigi origine perfektan kaj grandan hejmon kaj dispecigi senliman kaj grandan instruon? Ni devas rapide disrompi la distancon, harmonie rilati al ĉiuj hejmoj kaj disvastigi perfektan, viglan kaj novan vivon. Tiam nenio en la mondo estas forĵetinda."

22. Sotesano plu diris: "Se homo povas laŭokaze uzi ion ajn ĉu valoran, ĉu senvaloran en ĝusta loko, ĉiu estaĵo en la universo estas mia uzaĵo kaj ĉiu instruo estas mia protektanto. Ekzemple en bazaro troviĝas multaj varoj kaj valoraj kaj senvaloraj. Oni ne prenas nur valorajn varojn, nek forĵetas ĉiujn senvalorajn varojn. Povas okazi, ke ne utilas eĉ la plej valora varo, dum utilas eĉ la plej senvalora varo. Juvelo estas valorega, sed bovlo da rizo estas pli valora por plenigi malsatan stomakon. Lesivo estas venena, sed ĝi estas necesaĵo por lavi vestaĵon. Tiel same ĉiu objekto havas sian karakteron kaj sian uziĝejon. Kiel mallarĝamensa kaj stulta estas tiu, kiu, ne komprenante ĉi tiun principon, pensas nur unuflanke, ke senvalora estas ĉiu varo en bazaro krom tio necesa por lia uzo!" La pastoro kortuŝite diris: "Kiel grandanima vi estas!"

23. Sotesano diris: "Budhoj kaj bodisatvoj prenas ĉi tiun mondon jen kiel ripozejon, jen kiel laborejon, jen kiel amuzejon."


antaŭen enhaven sekven