|
| |
|
1. Sotesano diris: "Ordinaruloj rigardas grava nur vivon en la nuna mondo, sed prudentuloj rigardas ankaŭ morton grava, ĉar ili scias, ke bonmortanto povas bone naskiĝi kaj vivi kaj reciproke, kaj ĉar ili scias, ke naskiĝo kaj morto bazas unu la alian. Ne estas difinita tempo por solvi ĉi tiun problemon, sed homo preparu sian mortvalizon almenaŭ ekde la aĝo de kvardek jaroj. Tiam li ne rapidos ĉe la morto."
2. Sotesano diris: "Iu ajn naskiĝinto en la mondo atingas sian morton. Hodiaŭ mi diros, kion vi faru por helpi mortanton animforiri kiel lia proksimulo, kaj kion vi faru kiel animforiranto. Atente aŭskultu min. Malfacilas sekvi mian tutan instrukcion, kiam homo subite mortas de akuta malsano aŭ ia akcidento, aŭ kiam mortanto estas tro nekredema por sekvi la gvidon. Se morto ne estas subita, aŭ se mortanto havas eĉ ioman kredon, sekvi mian instrukcion multe helpos mortanton plifirmigi la lastmomentan menson kaj savi la animon. Unue vi kiel proksimulo de mortmalsanulo bruligu incenson de tempo al tempo en la malsanĉambro kaj purigu ĝin. Alie lia menso malpuriĝos. Due ĉiam kvietigu lian ĉirkaŭon. Alie li ne povos koncentri sian menson. Trie multe rakontu al li pri bonuloj kaj konsolu lin laŭdante liajn bonfarojn. Tiam tiu bona penso impresos lin kaj facile fariĝos lia denaska kutimo en la sekva vivo. Kvare al li ne diru malbonajn kaj flatajn vortojn, nek malĉastajn kaj diboĉajn rakontojn. Alie tiu malbona aspekto impresos lin kaj facile fariĝos lia denaska kutimo en la sekva vivo. Kvine al li ne diru korinklinajn vortojn, nek montru malĝojan mienon, zorgante la familian havaĵon aŭ la parencaron. Alie tio alkatenos lin al amo kaj avido kaj malhelpos lian animon forlasi la lokon eterne. Se tie la animo ne havos la ŝancon reenkarniĝi kiel homo, ĝi facile enfalos en malbonan vojon. Sese al li laŭokaze ĉantu budhan nomon, legu sutron kaj prediku, aŭ meditu, se li ne volas aŭskulti voĉon. Tiam lia menso apogos sin sur tio kaj povos trankviliĝi. Sepe ĉe lia lasta spiro neniel bruu plorante, skuante lian korpon aŭ vokante lian nomon. Tio nur konfuzos la menson de la foriranto. Se vi ne povas subpremi malĝojon, ekploru kelkajn horojn post lia morto." 3. Sotesano plu diris: "Se vi kiel mortmalsanulo mem eksentas proksimiĝon al la morto, forlasu ĉiajn pensojn kaj nur kolektu vian menson. Se necesas fari vian testamenton, anticipe traktu tion por ne malhelpi vian koncentriĝon. Por vi nenio pli grava estas ol koncentriĝo. Se vi pensas, ke vi kutime havas venĝemon aŭ malamikecon al iu homo, invitu lin por repaciĝi. Se li ne povas veni, eĉ vi sola ĉiapene estingu vian venĝemon. Alie ĝi fariĝos la semo de malbona karmo en la sekva vivo. Se vi pensas, ke vi kutime korinklinas al iu ajn, ĉiapene ĝin forigu. Alie vi ne atingos veran nirvanon kaj la korinklino kaŭzos vian senfinan transmigradon en malbona vojo. Kiam vi atingas la lastan momenton sekvante ĉi ĉiujn punktojn, forgesu ĉiajn pensojn per pli pura menso kaj lasu vian animon foriri per medito aŭ budhonoma ĉantado. Tiam, eĉ kiu ne komplete scias la veron de naskiĝo kaj morto, tiu povos eviti malbonan vojon kaj aliri bonan vojon. Tamen ĉi tiun instrukcion devas sekvi ne nur homo ĉe la morto, sed ankaŭ homo, kiu kutime havas firman kredon kaj trejniĝon, por antaŭprepari la lastan vivaferon. Al homo sen kredo kaj trejniĝo malfacilas sekvi ĝin subite. Vi do anticipe komprenu ĉi tiun signifon kaj ne pentu en la lasta momento, ĉiam memoru ĉi ĉiujn punktojn kaj liberigu vin de la veno kaj iro de la animo. La afero de naskiĝo kaj morto estas granda kaj neniel neglektebla."
4. Sotesano recitigis al Song Song-ŭon kaj I Gongĝu sian versaĵon, kiu fariĝis animsava preĝvorto: 5. Sotesano verkis la jenan animsavan predikon antaŭ kaj post morto: "Amuja, rekonsciiĝu kaj bone aŭskultu mian vorton. Kion vi ricevis en ĉi tiu mondo, tion bonan kaj malbonan vi faris en la pasinta mondo. Kion vi faras en ĉi tiu mondo, tion ankaŭ vi denove ricevos en la estonta mondo. Ja ĉi tio estas karmo natura. Budho kaj patriarko iluminiĝis pri memnaturo kaj akiris mensliberon, tial ili trabatas ĉi tiun naturan karmon kaj laŭvole ĝuas la ses vojojn kaj la kvar naskulojn. Sed ordinarulo kaj vivulo ne iluminiĝis, nek mensliberiĝis, tial ili alkroĉiĝas al ĉi tiu natura karmo kaj travivas senliman suferon. Ĉu vi estas budho, patriarko, ordinarulo aŭ vivulo, ĉu vi estas nobela aŭ malnobela, kaj ĉu vi vivas longe aŭ mallonge ?ĉi ĉion vi faras. Amuja, ĉu vi nun klare scias, ke ĉion vi mem faras? Amuja, aŭskultu plu min. Budho, vi kaj ĉiuj vivuloj havas la egalan principon de naskiĝo kaj morto kaj la egalan naturon, kiu estas pura kaj perfekta. La naturo estas kiel la luno en la ĉielo. Sola en la ĉielo estas la vera luno, sed ĝi speguliĝas en miloj da riveroj. Tiel same ĉiuj estaĵoj en la universo originas el la pura naturo, kiu ne havas nomon, nek formon, nek venon kaj iron, nek naskiĝon kaj morton, nek budhon kaj malbudhon, nek vantecon kaj neniecon, nek eĉ la vorton ‘ne havas? Ĝi estas nek esto, nek neesto, sed el ĝi spontane naskiĝas esto, tiel ke la universo ŝanĝiĝas en formiĝon, daŭradon, detruiĝon kaj malplenon, ĉiuj vivuloj ŝanĝiĝas en la ses vojojn kaj la kvar naskulojn tra naskiĝo, maljuniĝo, malsano kaj morto, la suno kaj la luno alterne ŝanĝas tagon kaj nokton. Tiel same via korpo naskiĝas kaj mortas. Tio ankaŭ estas nur ŝanĝo, sed ne naskiĝo kaj morto. Amuja, ĉu vi min ankoraŭ aŭskultas? Ĉu vi nun konvinkiĝas pri la stato de ĉi tiu naturo? Aŭskultu min plu. Kiam vi nun demetas ĉi tiun korpon kaj ricevas novan korpon, vi reenkarniĝas laŭ viaj kutima ĝuo kaj forta korinklino. Se la mondo de budho kaj bodisatvo regas en via ĝuo, vi reenkarniĝos en ilia mondo kaj ricevos senliman plezuron. Male, se avido, kolero kaj malsaĝo regas, vi reenkarniĝos en tia mondo kaj ricevos sennombrajn suferojn tra senlima eono. Amuja, ĉu vi min ankoraŭ aŭskultas? Denove aŭskultu min. Renkonte al ĉi tiu momento plifirmigu vian menson. Se vi ne forlasas eĉ la plej malgrandajn korinklinon kaj avidon, vi enfalos en malbonan vojon. Se vi unufoje enfalas en malbonan vojon, kiam do vi povos reenkarniĝi kiel homo, membriĝi al la eklezio de sanktulo kaj saĝulo, plenumi grandan laboron kaj akiri senlimajn saĝon kaj feliĉon? Amuja, ĉu vi min aŭskultis?" 6. Kiam Sotesano vidis la reklamaĵon de fajrasekura kompanio en seula ekspozicio, venis al li unu ideo kaj li diris: "Ni ĉiam diras, ke ni liberiĝu de naskiĝo kaj morto, plezuro kaj sufero, sed ni ne povas bone liberiĝi de ili sen scii la principon de naskiĝo kaj morto. Se homo pensas, ke ne estas la principo de renaskiĝo, kiel bedaŭrinda kaj malĝojiga por li estas morto! Tio estas kiel nefajrasekurato perdas la tutan havaĵon unumomente pro subita fajro. Sed al scianto de la principo naskiĝo kaj morto de ĉi tiu korpo estas nenio alia ol surmeti kaj demeti veston. Kvankam ŝanĝiĝanta korpo nun mortas, senŝanĝa kaj klarbrila spirito eterne ne malaperas kaj denove ricevas alian korpon. Tial tiu spirito garantias al homo eternan vivon, kiel tiu asekura atesto povas konstruigi novan domon. Do scianto de ĉi tiu principo ĉiam estas trankvila pri naskiĝo kaj morto, dum nescianto maltrankviliĝas kaj agas senprudente. Scianto de la principo de plezuro kaj sufero preparas senfinan plezuron per pravaj plezuro kaj sufero, dum nescianto nek esperas, nek preparas ĝin kaj neniam saviĝas el vasta sufermaro. Kiel do tio ne vekus zorgon kaj kompaton ĉe prudentulo?" 7. Sotesano diris: "Multas vojoj sekvendaj por homo, sed se ilin resumi, ili ne dekliniĝas de la vojo de naskiĝo kaj morto. Kiu dumvive ne scias la vojon de naskiĝo, tiu ne povas montri la valoron de vivo. Kiu ĉemorte ne scias la vojon de morto, tiu ne povas facile eviti malbonan vojon." 8. Sotesano diris: "Por homo naskiĝi kaj morti estas kiel malfermi kaj fermi okulon, enspiri kaj elspiri, endormiĝi kaj vekiĝi. Kvankam ili diferencas per tempa longo, la principo estas egala. Origine naskiĝo kaj morto ne estas du, nek ekzistas. Iluminiĝinto rigardas ilin kiel ŝanĝojn, dum neiluminiĝinto nomas ilin naskiĝo kaj morto." 9. Sotesano diris: "Tiu suno hodiaŭ subiras okcidente, tamen ĝi morgaŭ denove leviĝos oriente. Tiel same ĉiuj vivuloj mortas en ĉi tiu mondo, tamen ilia foriranta spirito denove aperos kun nova korpo en ĉi tiu mondo." 10. Sotesano diris: "Oni nomas ĉi tiu mondo la mondon, kie oni vivas, kaj tiu mondo la mondon, kien oni iras post la morto. Oni do pensas, ke ĉi tiu mondo estas alia ol tiu mondo, sed nur la korpo kaj loko ŝanĝiĝas kaj alia mondo ne ekzistas aparte." 11. Sotesano diris: "Kiam homa spirito elkorpiĝas, ĝi unue sekvas sian korinklinon kaj poste sian karmon, tiel ke ĝi eterne transmigradas en la senlima mondo. La nura maniero liberiĝi de la transmigrado estas forigi korinklinon kaj transcendi karmon." 12. Ĝong Ilsong demandis: "Kiel teni la lastan penson ĉe la fino de mia vivo?" Sotesano respondis: "Restu en perfekta penso." Li denove demandis: "Kiel okazas renaskiĝo post morto?" Sotesano respondis: "Tio estas kiel vekiĝo el via dormo. Kiam vi dormas sen distingo, Ilsong ŝajnas foririnta ien. Sed vekiĝinte, vi ree trovas la saman Ilsong. Kien ajn vi iras, unu objekto nomata Ilsong senfine renaskiĝas kaj remortas laŭ sia karmo." 13. Iu disĉiplo demandis: "Ĉu vi povas sciigi al mi la proceson kaj staton, kiam la animo forlasas ĉi tiun korpon kaj ricevas novan korpon?" Sotesano respondis: "Ĝenerale la animo apartiĝas de ĉi tiu korpo post la lasta spiro, sed iu animo povas pli frue forlasi la korpon. La elkorpiĝinta animo ŝvebas en la aero kutime ĉirkaŭ kvardek naŭ tagojn antaŭ ol enuteriĝi, sed iu animo povas enuteriĝi tuj post la elkorpiĝo, aŭ post kelkmonata aŭ kelkjara vagado en la aero kiel vento. Ĝenerale la animo ĉirkaŭvagas ĝis nova enkorpiĝo, konsciante ke ĝi ankoraŭ havas sian malnovan korpon kiel en sonĝo. Kiam la animo enuteriĝas, ĝia antaŭa konscio malaperas kaj ĝi rigardas la enuteriĝintan korpon kiel propran." 14. Iu disĉiplo demandis: "Mi ankoraŭ ne povis solvi la problemon de naskiĝo kaj morto, tial mi sentas mian vivon efemera kaj por mi ĉio en la mondo aspektas nur vanta. Kiel mi faru?" Sotesano respondis: "Iu malnova skribo diras, ke el la vidpunkto de ŝanĝo ankaŭ ĉielo kaj tero ne restas senŝanĝaj eĉ momenton, dum el tiu de senŝanĝo ĉiuj estaĵoj inkluzive min mem neniam ĉesas. Multe studu ĉi tiun signifon." 15. Sotesano diris: "Ĉiuj sentpovuloj kaj nesentpovuloj en la mondo havas vivelementon. Estas neniu, kiu absolute malaperas, sed ili daŭras nur ŝanĝante sian formon. Ekzemple homa kadavro putras subtere kaj fekundigas la teron, ĉirkaŭ kiu kreskas abundaj herboj. Homo faras sterkon el la herboj kaj la sterko donas riĉan rikolton de greno. Homo manĝas la grenon, el kiu fariĝas sango kaj karno, tiel ke li konservas sian vivon kaj aktivas. El ĉi tiu vidpunkto ĉiuj estaĵoj en la universo eterne ne malaperas morte. Eĉ tiu pajlero elmontras sian kapablon ŝanĝiĝi en miriadojn da formoj. Tial studu profunde ĉi tiun principon kaj iluminiĝu pri tio, ke ĉiuj estaĵoj en la universo ĝuas senfinan vivon en la vero de eterno." 16. Sotesano diris al homoj en novjara ceremonio: "Nek hieraŭ, nek hodiaŭ estas aparta tago, sed oni nomas la ĝishieraŭan jaron la lasta jaro kaj la dehodiaŭan jaron ĉi tiu jaro. Tiel same la animo estas tute identa, ĉu oni vivas, ĉu oni mortis, sed oni nomas tiu mondo la mondon de mortinto kaj ĉi tiu mondo la mondon de vivanto. La korpo konsistanta el tero, akvo, fajro kaj vento mortas kaj naskiĝas, tiel ke estas ĉi tiu mondo kaj tiu mondo. Sed la animo estas eterne senmorta, tiel ke ne estas naskiĝo kaj morto. Tial por scianto de ĉi tiu vero la naskiĝo, maljuniĝo, malsano kaj morto de homo estas kiel la rotacio de la kvar sezonoj de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro, kaj tiu mondo kaj ĉi tiu mondo estas kiel la lasta jaro kaj ĉi tiu jaro." 17. Sotesano diris: "Kvankam homo gajnis multajn havaĵojn dum la tuta vivo, li neniel povas kunporti eĉ unu el ili ĉe la morto. Kiel do oni povas rigardi nekunporteblan havaĵon kiel eternan siaĵon? Se vi volas havi vian eternan posedaĵon, ĉiamaniere dum via vivo multe bonfaru al aliuloj sen pensi vian bonfaron kaj akumulu neelĉerpeblan meriton. Via vera eterna posedaĵo estas voto al ĝusta darmo kaj la mensforto praktiki ĝin. Senĉese strebu al la voto kaj mensostudo, kaj vi fariĝos la mastro de saĝo kaj feliĉo en la senlima mondo. 18. Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: "Ĉu vi scias pri la mondo de mortinto kaj ĝia sendito? La mondo nenie estas krom ene de la ĉirkaŭbarilo de via domo. La sendito estas neniu alia ol via familio. Jen estas la kialo. Ordinarulo havas fortan korinklinon al sia familio ĉi-monda, tial lia animo postmorte apenaŭ povas leviĝi foren kaj denove enfalas en sian domon. Se la animo ne havas la ŝancon reenkarniĝi kiel homo, ĝi povas reenkarniĝi kiel besto aŭ insekto de la domo. De antikva tempo do ĉiuj budhoj kaj patriarkoj konsilas, ke oni foriru kaj agu sen korinklino. Ĉar nur tiam oni povas eviti enfali en malbonan vojon." 19. Sotesano diris: "Homo ĉiutage klopodu ne havi alkroĉiĝon. Kiu multe alkroĉiĝas al havaĵo, sekso, famo, profito, familio, vesto, manĝo kaj loĝejo, tiu multoble pli suferas kaj maltrankviliĝas, kiam li perdas ilin. Tio estas infera vivo en la realo kaj tia homo ankaŭ ĉe la morto ne povas liberiĝi pro sia alkroĉiĝo kaj enfalas en pekmaron. Kiel do ne atenti tion?" 20. Sotesano diris: "El la nunuloj foje estas tia homo, kiu anticipe elektas bonan lokon por sia tombo kaj firme pensas enteriĝi tie. Tuj post la morto lia spirito rekte kuros al tiu loko. Se ĝi ne havos la ŝancon reenkarniĝi kiel homo ĉirkaŭ la loko, ĝi nekonscie enfalos en malbonan vojon kaj al ĝi malfacilos denove homiĝi. Kiel do ne atenti tion?." 21. Iu disĉiplo malobeis ordonon de Sotesano kaj volis agi laŭ sia obstino. Sotesano admonis: "Se vi obstinas en tia bagatela afero, vi povos ankaŭ en grava. Tiuokaze vi faros ĉiun aferon laŭ via opinio kaj fine estos super miaj savo kaj animsavo. Tiam mi eĉ volos savi vin, sed tio ne eblos." 22. Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: "Se vi, forrifuzante ĉiujn mondajn korinklinojn kaj dezirojn, purigas vian menson kaj akiras la forton koncentriĝi per ĉiutaga aŭskulto de prediko, vi animsavas ne nur vin, sed ankaŭ nerimarkate eĉ mikrobojn kaj insektojn ĉirkaŭ vi per via darmforto, kiu movas la malplenan darmmondon. Kompardire la suno indiferente radias al neĝo kaj glacio sen degeligi ilin, sed ili nature degelas. Tiel same de la darmforto de iluminiĝinto, kiu ne havas malvirtan menson kaj vanan penson, nerimarkate degelas la karma obstaklo de ordinarulo kaj vivulo."
| |