|
| |
|
23. Sotesano diris: "El la homoj estas ĉielano kaj terano. Ĉielano estas tia homo, kiu ĉiam havas indiferentecon por deziro kaj noblan penson, tiel ke lia pura energio supreniĝas. Terano estas tia homo, kiu ĉiam havas abundan deziron kaj malnoblan penson, tiel ke lia malpura energio malsupreniĝas. Tio estas vojkruciĝo al bona vojo kaj al malbona vojo. Se iu ajn ekzamenas sian menson, li povas ekscii, al kia homo li apartenas, kaj kio li fariĝos estonte."
24. Sotesano diris: "Nur kiam foriĝas nigra nubo en la ĉielo, la luno aperas kaj prilumas ĉiujn estaĵojn. Tiel same, nur kiam foriĝas nubo de deziro en la menso de sinkultivanto, la luno de saĝo leviĝas kaj fariĝas spegulo prilumanta ĉiujn vivulojn, kaj li fariĝas granda majstro, kiu animsavas vivulojn en malbona vojo." 25. Sotesano diris: "Iun matenon mi en Jonggŭang rigardis al la monto Bjonsan en Buan kaj trovis tie puran energion ĉirkaŭŝvebanta la ĉielan mezon. Poste mi vizitis tiun lokon kaj sciiĝis, ke amaso da sinkultivantoj ekmeditadis en la templeto Ŭolmjongam. Sendube, se homo kolektas sian menson kaj purigas sian koron, malpura kaj malklara energio poiome malsupreniĝas, dum okulta kaj pura energio leviĝas al la plej alta ĉielo, tiel ke la tri mondoj en la dek direktoj eniĝas en lian klaran energion kaj la kvar naskuloj en la ses vojoj, ĉirkaŭite de lia pura darmforto, ricevas savon kaj animsavon." 26. Sotesano ĉeestis iun vesperkunvenon kaj diris, alrigardante ĉiujn homojn unu post la alia sub la lampo: "Vi diferencas per energia leviĝo. El vi estas homo, kiu havas ĉiun malpuran energion sinkintan pro multa spirita kultivo kaj nur tute puran energion leviĝantan. Estas homo, kiu havas multan puran energion kaj malmultan malpuran energion. Estas homo, kiu duone havas puran energion kaj duone malpuran energion. Estas homo, kiu havas multan malpuran energion kaj malmultan puran energion. Estas homo, kiu havas nur tute malpuran energion." Li aldiris: "Ju pli multe avida estas homo, des pli malpura estas lia energio, tiel ke ĝi ne povas altenleviĝi. Tia homo postmorte ne povas reenkarniĝi kiel homo kaj fariĝas besto aŭ insekto. Se homo, kvankam ne tiel avida, neglektas spiritan kultivon kaj bonfaradon kaj dekliniĝas nur al scio, lia energio malpeze leviĝas, sed ne havas pezon, tiel ke li fariĝas demono aŭ birdo. Tial se sinkultivanto iluminiĝas pri menso, kultivas puran menson kaj faras ĝustan agon distingante juston de maljusto, li fine formas la spiritan subabdomenon kaj laŭvole enkarniĝas sen tiriĝi de la sesvoja rado kaj povas absorbiĝi nur en spirita kultivo vojaĝante sen enkarniĝo la malplenan darmmondon nur kun la spirita subabdomeno." 27. Sotesano diris: "Tutforte ĉiam igu la mensogrundon nek maltrankvila, nek malsaĝa, nek maljusta, kaj el tio naskiĝos la povo animsavi eĉ eninferan vivulon. Eĉ nur unufoje rilatigi iun al la ĝusta darmo de budho fariĝas bona semo de budhiĝo tra eterna eono." 28. Kiam Gim Gŭangson forpasis, Sotesano kun larmoj diris al homoj: "Mi havas nepriskribeblan intimecon kun Palsan, dividante ĉiajn feliĉojn kaj suferojn kun li dum pli ol dudek jaroj. Ne estas en la darmkorpo naskiĝo, morto, prospero kaj kadukiĝo, sed kiel do mi ne bedaŭrus, ke ne eblas plu vidi lian vizaĝon de la ŝanĝkorpo. Por la animo de Palsan nun mi predikos pri la naskiĝo kaj morto, veno kaj iro kaj pri la estingo de karma repago. Des pli bone aŭskultu ĉi tiun predikon por konsoli lin. Se vi iluminiĝos ĉe miaj vortoj, tio utilos ne nur al vi, sed ankaŭ al li. Ŝakjamunio diris, ke se homo sekvas la grandan vojon, kiu ne havas naskiĝon kaj morton, venon kaj iron, estingiĝas multviva karma repago. Jen estas la maniero estingi karman repagon. Se iu kaŭzas al vi suferon kaj malprofiton, ne plendu lin korfunde, nek malamu lin, sed rigardu tion kiel vian malŝuldiĝon kaj estu paca kaj ankaŭ ne kontraŭu lin. Se vi forrifuzas vian vicon por repagi, ja ĉesas tiu sinsekva repago. Krome komprenu la staton sen naskiĝo kaj morto, sufero kaj plezuro kaj tenu vian menson ĉiam en la stato. Tie estas nek naskiĝo kaj morto, nek karma repago. Se vi atingas ĉi tiun staton, komplete estingiĝas naskiĝo kaj morto kaj karma repago." 29. Bak Ĝebong demandis: "Kian utilon donas al la animo de mortinto kvardeknaŭtaga animsava ceremonio aŭ mortmemora ceremonio?" Sotesano respondis: "En la universo estas la principo de okulta reciproka respondo. Se homo semas grenon en grundo kaj donas sterkon, tio faras diferencon en la rikolto, kvankam grundo, greno kaj sterko estas sensentaj. Eĉ sensenta greno tiel respondas, des pli kiel do ne respondus al sincera penado homo, la plej inteligenta estulo? Se por la animo de mortinto ĉiuj homoj tutkore faras preĝon, esprimas bondeziron, oferas monon kaj invitas pastron prediki, iliaj koroj interkomunikiĝas kaj iliaj energioj respondas unu la alian. Sekve li povas tuj animsaviĝi. Eĉ se li enfalis en malbonan vojon, li povas progresi iom post iom. Eĉ se li havis multajn ŝuldojn en sia vivo, li povas kvitiĝi per la ofermono uzita je lia nomo por publika laboro. Se li ne havis ŝuldon, nevideble akumuliĝas meritoj. Alivorte la principo de ĉi tiu reciproka respondo estas kiel tiu de elektra." 30. Iu disĉiplo demandis: "De antikva tempo, por la animo de mortinto liaj gefiloj, parencoj kaj amikoj oferas monon al budhofiguro aŭ invitas pastron prediki kaj reciti sutrojn. Kian efikon naskas tio, kaj kiel diferencas la efiko laŭ la gradoj de penado kaj de darmforto?" Sotesano respondis: "Oni esprimas sian penadon per preĝo kaj ofero por la animo de mortinto. La pleja penado movas ĉielon, tial preĝo efikas laŭpene kaj ankaŭ prediko kaj recitado influas la animon laŭ pastra darmforto. Rezulte estas la animo, kiu puniĝas pro ĉiuj siaj pasintaj malbonoj kaj poste revenas sen sciiĝo al bona vojo. Estas la animo, kiu liberiĝas de ĉiuj karmaj obstakloj kaj tuj revenas al bona vojo. Estas la animo, kiu vagserĉas la vojon de sia enkarniĝo en la malluma aero kaj denove ĝin trovas. Estas la animo, kiu forlasas momentan alkroĉiĝon, libere venas al la mondo de ĉielo aŭ homo kaj ĝuas feliĉon kaj plezuron. Sed se malgranda estas gefila penado kaj mankas pastra darmforto, tio ne aparte efikas sur la animradikon, ĉar sen la pleja penado ne aperas vera potenco. Kompardire tio estas kiel terkultivisto havas malriĉan rikolton, se li ne enverŝas ĉiujn siajn penadojn kaj povojn por kultivi kampon." 31. So Deŭon demandis: "Ĉu savata animo povas kompreni la animsavan predikon?" Sotesano respondis: "Estas jen la animo, kiu komprenas, jen la animo, kiu ne komprenas. Sed la animsavon nerimarkate kaŭzas penado enverŝita al la animo prefere al tio, ke la animo komprenas la predikon kaj atingas iluminiĝon. Muŝo ne povas propraforte flugi kvarcent kilometrojn, sed ĝi povas nekonscie vojaĝi la distancon, se ĝi fiksas sin sur ĉevalo, kiu kuras la distancon. Tiel same la animo povas poiome veni al la mondo de budho danke al la prediko." 32. Gim Dego demandis: "Hodiaŭ mi faris kvardeknaŭtagan animsavan ceremonion por dujara bebo. Eĉ al plenkreskulo malfacilas kompreni la tutan ceremonion kaj animsaviĝi. Kiel tiu nematura animo komprenas ĝin kaj animsaviĝas?" Sotesano respondis: "Animo ne diferencas per aĝo. Animsavo estas kiel sterkado al planto kaj najla tiriĝo al magneto. Ĉiu animalo enbatas sian animradikon en la malplenan darmmondon kaj vivas, tial vera faro de animsava ceremonio tra la malplena darmmondo iĝas sterko por la animradiko kaj faras efikon." 33. Dego denove demandis: "Ĉu per tiu ceremonio unumomente estingiĝas ĉiuj pekoj pezaj kaj malpezaj kaj saviĝas la animo?" Sotesano respondis: "Laŭ la pezo de persona peko, la penado de ceremoniano kaj la darmforto de pastro, ĉiuj pekoj povas degeli unumomente, kiel glacio degelas de la suno, aŭ tio bezonas longan tempon. Sed faro de la ceremonio neniel vaniĝas kaj nepre alligas la animon al bona rilato." 34. Dego denove demandis: "Kial dum kvardek naŭ tagoj oni faras animsavan ceremonion?" Sotesano respondis: "Kiam homo mortas, ĝenerale la animo ŝvebas en la aero pli-malpli dum kvardek naŭ tagoj kaj poste enkorpiĝas laŭ sia karma kondiĉo, tial laŭ la vortoj de Ŝakjamunio ni tiel difinas la daŭron por ankoraŭ foje igi la animon pura kaj koncentrita kaj deziras animsavon. Sed multas animoj, kiuj tuj postmorte enkorpiĝas laŭ sia alkroĉiĝo." 35. Dego denove demandis: "En la sutro Nirvano Ŝakjamunio diras, ke se vi volas scii vian antaŭan vivon, vidu tion, kion vi ricevas en ĉi tiu vivo; se vi volas antaŭscii vian sekvan vivon, vidu tion, kion vi faras en ĉi tiu vivo. Tamen ni trovas, ke homo, kiu estas punenda pro sia malbonkoreco, ĝuas plezuran vivon en riĉa familio, dum homo, kiu estas feliĉenda pro sia bonkoreco, suferas mizeran vivon en malriĉa familio. Kiel do ni povas diri, ke la vero de kaŭzo kaj efiko estas preciza?" Sotesano respondis: "Tial ĉiuj budhoj kaj patriarkoj atentigis al homoj teni puran penson ĉe la lasta spiro. Kiu malbonkora ĝuas riĉecon kaj rangon en ĉi tiu vivo, tiu estas homo, kiu faris bonojn en la junaĝo de la antaŭa vivo, sed malvirtiĝis en la maljunaĝo pensante bonfarindaĵon ne plu estanta kaj finis la vivon per malbona penso. Kiu bonkora travivas mizeran vivon en ĉi tiu vivo, tiu estas homo, kiu nekonscie faris malbonojn en la junaĝo de la antaŭa vivo, sed bone pentofaris en la maljunaĝo. Tiel same la lasta penso de ĉi tiu vivo fariĝas la unua penso de la sekva vivo." 36. Dego denove demandis: "Post kiam homo mortas, la mondoj de mortinto kaj de vivanto diferencas inter si. Ĉu tamen nur la spirito povas libere veni kaj iri kiel dumvive?" Sotesano respondis: "Nur la konscio estas egala dumvive kaj postmorte, sed en veno kaj iro la animo alkroĉiĝanta al avido, kolero kaj malsaĝo diferencas de tiu subpremanta ilin. Kiam mortas la animo alkroĉiĝanta al avido, kolero kaj malsaĝo, ĝi, alligite al alkroĉiĝo, ne estas libera veni kaj iri, kaj, kovrite de la karmforto de nescio, tiriĝas de tiu alkroĉita loko, nur kiu estas luma. Ankaŭ ĉe la enkorpiĝo la animo vidas ĉion konfuze. Vidante beston aŭ insekton bela, la animo eniras kun seksa deziro en ĝian uteron nekonscie kvazaŭ sonĝe. Kiam la animo elektas gepatrojn en homa mondo, ĝi enuteriĝas kun seksa deziro. Se la animo aspiras ian fiksitan karmon kaj tamen ne povas ricevi homan korpon, ĝi en besta aŭ insekta mondo ricevas similan repagon, kiun ĝi ricevus en homa. Tiel same la animo ne estas libera naskiĝi kaj morti, sennombre suferas la senĉesan sesvojan transmigradon kaj tiriĝas de la dek du kaŭzoj-kondiĉoj. Sed, kiam mortas la animo subpremanta avidon, koleron kaj malsaĝon, ĝi ne estas alligita al alkroĉiĝo, tial ĝi estas tute libera veni kaj iri. La animo ĝuste vidas kaj pensas, tiel ke ĝi distingas pravan lokon de malprava kaj ne tiriĝas de karmo. Ĉe la enkorpiĝo la animo prave ricevas korpon en aplombo, enuteriĝas kun dankemo al novaj gepatroj kaj laŭvole ricevas ajnan fiksitan karmon, tiel ke ĝi estas tute libera naskiĝi kaj morti kaj sen tiriĝi de la sesvoja transmigrado promenas, laŭplaĉe regante la dek du kaŭzojn-kondiĉojn." 37. Dego denove demandis: "Pro kio naskiĝas proksima rilato?" Sotesano respondis: "Vivuloj ĝenerale havigas al si proksiman rilaton pro amo kaj malamo, sed budhoj kaj bodisatvoj havigas al si proksiman rilaton kun ĉiuj vivuloj pro favoro kaj kompato por savi ilin." 38. Dego denove demandis: "Ĉu homo animsaviĝas nur postmorte?" Sotesano respondis: "Animsavo estas egala ĉu dumvive, ĉu postmorte, tial dumvive savi propran animon pli efikas ol postmorte aliulo savas ĝin. Se homo ĉiutage igas sian menson brila, orda kaj ĝusta, tiel ke la ses perceptoj nek makuliĝas, nek miksiĝas en la ses sentobjektoj, li ne nur havas la grandan povon animsavi aliulon, sed ankaŭ jam animsavas sin dumvive. Sed tre malmultas tiaj homoj, tial urĝe sin kultivis ĉiuj sinkultivantoj de la tri mondoj."
| |