10. Fido

1. Sotesano diris: "Ĉe renkontiĝo instruisto unue ekzamenas la fidon de disĉiplo. Se studanto havas sindonan fidon, la instruo transdoniĝas kaj efikas. Alie ĝi ne transdoniĝas, nek efikas. Nu, kio estas fido? Unue fido estas ne dubi pri instruisto. Eĉ se ĉiuj homoj iel ajn kalumnias lin, via fido ne skuiĝu de tio. Eĉ se vi propraokule vidas ian suspektaĵon ĉe li, ne pesu ĝin. Due fido estas nur obei ĉiun lian gvidon, neniel obstinante en via propra opinio. Trie fido estas neniom plendi al li, ĝoje elportante tion, eĉ se li rigore instruas kaj severe riproĉas vin, aŭ publike malkaŝas vian eraron, aŭ taskas al vi penigan laboron, aŭ iel ajn traktas vin. Kvare fido estas sincere paroli al li, neniel kaŝante vian eraron. Se fido enhavas ĉi tiujn kvar punktojn, ĝi nomiĝas sindona fido kaj povas elfari la darmbovlon de budho kaj patriarko."

2. Sotesano diris: "Estas dekmiloj da gradoj en la kapablo de studantoj. Tamen ili ĝenerale povas dividiĝi en superan, mezan kaj malsuperan kapablojn. Al supera kapablo apartenas homo, kiu tuj ekhavas juĝon kaj fidon kaj memcerte faras ĉiun studon, kiam li vidas kaj aŭdas ĝustan darmon. Al meza kapablo apartenas homo, kiu estas nek plenscia, nek senscia kaj ĉiam kun dubo pesas ĝustan darmon kaj instruiston. Al malsupera kapablo apartenas homo, kiu ne povas distingi ĝuston de malĝusto, sed fidele sekvas la gvidon de instruisto, ne pesante kaj dubante lin. Supera kapablo estas la plej valora kaj bezonata en religio el ĉi tiuj tri. Tia homo diligente studas por si mem kaj ankaŭ ĉiam pligrandigas eklezian laboron. Ĝin sekvas malsupera kapablo kun sindona fido. Tia homo, kvankam ne memfida, alte taksas darmon, plene fidas instruiston kaj senĉese studas, tiel ke li povas atingi sukceson. Sed plej malfacilas instrui homon kun meza kapablo. Li, multe kaprica, ofte malestimas darmon kaj instruiston kaj ne havas firman volon kaj sinceran penadon, tiel ke li apenaŭ povas sukcesi en studo kaj laboro. Tial homoj kun meza kapablo devas ĉiapene transiri tiun kapablon. Foje estas eĉ homo kun malsupera kapablo, kiu transsaltas rekte al supera kapablo. Alie li devas atenti la tempon, kiam li trairas mezan kapablon, ĉar tiam estas danĝero."

3. Iu disĉiplo demandis: "Mia sukceso ŝajnas apenaŭ videbla, ĉar mi estas denaske sentalenta kaj ankaŭ mia studo estas mallonga. Kiel mi povas fari?" Sotesano respondis: "Religia studo ne multe rilatas al talento kaj tempo, sed nur al tio, ĉu oni tutforte studas per kredo, sinkuraĝigo, scivolo kaj penado aŭ ne. Se iu ajn tutforte studas nur per kredo, sinkuraĝigo, scivolo kaj penado, lia studo nepre povas sukcesi."

4. Sotesano diris: "Kiam ordinaruloj decidiĝas fari ion, ilia fido ŝajnas tiel forta, ke ĝi traboras eĉ ĉielon, sed ĝi povas velki kun la tempo kaj ankaŭ ŝanĝiĝi, se ili akiras aŭ perdas potencon, aŭ se ilia familio repaciĝas aŭ malpaciĝas. Ju pli tian situacion oni renkontas, des pli oni sian fidon oni ekzamenu, tiel ke oni turnu malfavoran situacion en favoran kaj forigu malicon kaj arogantecon en favora. Nur tiam atingeblas granda studo."

5. Sotesano diris: "Al altrangulo, potenculo, riĉulo kaj multesciulo malfacilas eniri kun granda fido en religian pordon. Se tia homo decidas sian religian studon kaj sindone servas la publikon, li estas naskiĝinto kun profunda voto farita en antaŭa vivo."

6. Sotesano diris: "El la homoj, kiuj disĉiple rilatas al mi, ne malestas tiu, kiu, ne min plenfidante, persistas en sia talento aŭ opinio kaj emas laŭvole fari. Kiel do indus lia renkontiĝo kun mi? Se studanto kun grandaj voto kaj fido tutkore dediĉas sin al mi, li neniel dubas kaj plendas, kian ajn vorton mi diras kaj kian ajn laboron mi taskas. Nur tiam ligiĝas lia kaj mia koroj kaj ne vaniĝas lia kaj mia penoj."

7. Sotesano diris: "En religio oni rigardas fidon la plej grava, ĉar ĝi estas la ujo por enmeti instruon, la motoro por solvi ĉiujn ujdojn kaj la fundamento por plenumi ĉiujn preceptojn. Studi sen fido estas kiel sterki mortintan arbon, kio rezultigas nenion. Tial unue starigu sindonan fidon, kaj vi povos vin savi. Inspiri fidon al senfidulo estas la plej granda merito en instruado al aliulo."

8. Sotesano diris: "Estas du manieroj kredi je la tri trezoroj: unu estas kredi per aliula forto kaj la alia per propra forto. La unua estas kredi kaj adori budhon, darmon kaj eklezion, kiuj efektive aperas. La dua estas, trovinte budhon, darmon kaj eklezion en memnaturo, kredi kaj praktiki ilin. La du manieroj bazas unu la alian, tial oni devas kunpraktiki ilin ambaŭ. Se oni atingas la plej altan gradon de studo, ĉiuj estaĵoj en la universo kaj la malplena darmmondo fariĝas la tritrezora unuo sen la limo de memo kaj aliulo."

9. Sotesano demandis disĉiplojn: "Kiom multe vi sopiris vidi kaj apudi min dum mia longa foresto?" Ili respondis: "Ni tre multe sopiris." Sotesano diris: "Mi komprenas vin. Sed kiom ajn infano priservas gepatrojn, tio malfacile kompareblas kun gepatra zorgo pri ĝi. Tiel same, kiom ajn disĉiplo fidelas al instruisto, tio malfacile kompareblas kun instruista zorgo pri li. Se la fido kaj sopiro de disĉiplo al instruisto atingas eĉ la duonon de la instruistaj amo kaj zorgo pri li, la instruo povas transdoniĝi al la disĉiplo."


antaŭen enhaven sekven