10. Fido

10. Sotesano diris: "Kiam oni kiel disĉiplo volas lerni de instruisto, oni ne povas plene ricevi lian instruon, se oni ne donas sian tutan koron al li aŭ ĉesigas sian penadon. En malnova tempo estis majstro Guĝong. Kiam li bonziĝis, en frosta tago instruisto ordonis al li instali kaldronon. Kvankam li naŭfoje ĝin reinstalis tra la tuta nokto, li neniom plendis en la koro. Tial fine la instruisto, nomante lin Guĝong, akceptis lian disĉipliĝon. De tiam li fidele priservis sian instruiston dum pluraj jardekoj sen aŭskulti apartajn predikojn. Kiam serioziĝis la malsano de la instruisto, li pli sindone flegis lin kaj iun tagon li subite eksciis, ke memiluminiĝi estas ricevi instruon. Nur kiu kun tia fido serĉos instruon, tiu plene ĝin ricevos."

11. Sotesano diris: "Kvankam printempa vento blovas indiferente, nur viva arbo povas ricevi ĝian energion. Kvankam sanktuloj kaj saĝuloj instruas tute egale, nur fidulo povas plene ricevi la instruon."

12. Reveninte de la vojaĝo en la monto Gumgangsan, Sotesano diris: "La mastro de mia gastejo, kristano, havis firman kredon kaj ĝuis tre feliĉan vivon. Mi demandis lin pri lia persona historio. Li respondis, ke li kredas Dion de tridek jaroj. Dum tiu tempo li havis multajn malfacilaĵojn en la vivo, sed li ĉiam dankis Dion pro la amo, kiam li havis favoran situacion, kaj pro la admono, kiam li suferis malfavoran situacion. En ĉiuj situacioj kaj favoraj kaj malfavoraj lia koro pli kaj pli ligiĝis kaj lia kredo pli kaj pli profundiĝis, tiel ke li povis ĝui feliĉan vivon. Nu, korfunde ekzamenu la gradon de via kredo. Kvankam tiu kristano restas nur en la kredo je aliula forto kaj ne plene komprenas la fonton de la vero, li povas havi tian feliĉan vivon. Kiel do tio estus ĝusta kredo kaj sincera penado, se eĉ iomete al ĉagrenaj cirkonstancoj korkliniĝas des pli vi, kiuj kredas kaj je propra forto kaj je aliula forto? Vi venis al ĉi tiu perfekta kaj reala kredejo. Do ĉiam ekzamenadu vian menson kaj regu ĉiun vivmedion per kredo, sed ne fariĝu fuŝuloj, kies kredo skuiĝas de vivmedio."

13. Kiam Sotesano restadis en la domo Sokduam, malfortaj virinoj Ĝang Ĝokĝo, Gu Namsu kaj I Mangap piedvojaĝadis ĉirkaŭ kvardek kilometrojn kaj esprimis sindonan fidon. Sotesano kortuŝite diris al ili: "Via fido ŝajnas tiel firma, ke vi povas tuj manĝi fekaĵon, se mi nun ordonas tion." Ili tri tuj elĉambriĝis kaj alportis ĝin. Sotesano diris: "Sidiĝu. Mi supozas per via ago, ke vi povas manĝi eĉ ion pli naŭzan ol fekaĵo. Nia eklezio nun estas tiel malgranda, ke mi povas ofte prizorgi vin afable. Sed kiam ĝi pligrandiĝos, povos okazi, ke mi eĉ ne rimarkos viajn alvenon kaj foriron. Pensu, ĉu via hodiaŭa fido daŭros eĉ tiaokaze, kaj konstante ĝin havu eterne."

14. Sotesano riproĉis Gim Ĝonggak, kiu dormetis en la antaŭa vico dum lia prediko: "La dormetanta Ĝonggak ja estas abomena kiel hipopotamo." Ŝi tuj ekstarinte kvarfoje riverencis kaj ridetis. Sotesano diris: "Mi ĝis nun multfoje faris malagrablajn riproĉojn al ŝi, sed ŝia fido neniom ŝanĝiĝis. Ŝi estas tia homo, kiu sekvas min ĉu dumvive, ĉu postmorte." Sotesano aldiris: "Se disĉiplo havas nediritan vorton al instruisto kaj reciproke, ili ne estas veraj instruisto kaj disĉiplo."

15. Sotesano diris: "Kiam mi hodiaŭ sidis en la domo Ĝoŝil, la vizaĝo de No Doksongok klare aperis iom longan tempon antaŭ miaj okuloj. Ŝi havas tian fidon, kiu movas ĉielon. Tial ŝia sindonemo tiel montriĝas, malgraŭ ke nin blokas pli ol kvardek kilometroj da montoj kaj riveroj."

16. Ĝong Sokhjon diris: "Kvankam min ĉirkaŭas multaj suferoj, mi vivas plezure de ĉiutaga korkonfeso al la darmkorpa budho." Sotesano diris: "Mi ne scias, ĉu vi vere plezuras, komprenante la meriton kaj potencon de la darmkorpa budho. Sed tio estas bona maniero trovi feliĉon en sufero. Kiu vivas tiamaniere, tiu povas ĝui feliĉon eĉ en tre malfacila vivmedio. Kiam mi loĝis en la monto Bongnesan, miaj kunuloj ĉiam vivis plezure, priservante min kaj aŭskultante miajn predikojn, malgraŭ ke ili ĉiuflanke suferegis pro malkomforta loĝejo, malriĉa manĝo kaj peza laboro en tiuj kruta monto kaj profunda valo. Kiam la unuaj naŭ disĉiploj nespertaj fizike labori polderigis malvarmvintre la marbordon en Jonggŭang, ili neniom plendis kaj malkontentiĝis, sed ĝojis pro la fondo de ĉi tiu eklezio, turnis ĉiujn suferojn en feliĉon kaj obeis miajn ajnajn vortojn. Ŝajnis al aliuloj, ke la disĉiploj travivis netolereblajn malfacilojn kaj suferojn. Sed fakte iliaj mensoj plenis je feliĉo kaj ili ĝuis ĉielan feliĉon ja surtere. Nu, se vi jam decidiĝas fari la studon kaj laboron de ĉi tiu eklezio, venku ĉiujn malfacilojn kaj suferojn per firma fido kaj longvida espero kaj atingu la forton turni ajnan situacion en feliĉon. Nur tiam vi povas daŭrigi paradizan vivon eterne en la senlima mondo."

17. Iu disĉiplo detranĉis sian manon por esprimi sindonan fidon, sed Sotesano diris, lin severe riproĉante: "Korpo estas la kapitalo nemalhavebla por studo kaj laboro. Kio do utilus esprimi fidon damaĝante la gravan kapitalon? Vera fido ne dependas de korpo, sed de menso. De nun neniu faru tian stultegan agon." Sotesano aldiris: "Kvankam eminentas scio kaj verko aŭ foja distinga ago altigas fidon de multaj homoj, tio ne sufiĉas por heredi la aŭtoritaton de ĉi tiu eklezio. Ĝin povas heredi nur tiu, kiu tutkore strebas al ĉi tiuj studo kaj laboro, havante fidon senŝanĝan spite al la morto."

18. Mun Ĝonggju demandis: "Song Gju, Song Dosong kaj So Deŭon nun estas junaj, sed kiu estas pli promesplena en la estonteco?" Sotesano silentis longan tempon kaj Ĝonggju diris: "Al mi malfacilas ilin prijuĝi, ĉar ili diferencas inter si per avantaĝo kaj malavantaĝo." Sotesano diris: "Song Gju ne mezureblas per via saĝo. De post la renkontiĝo kun la du fratoj de Song Gju kaj Song Dosong mi neniam havis grandan zorgon pri ili, estis neniu laboro taskita de mi, kiun ili ne plenumis, kaj estis neniu laboro, kiun mi dufoje petis ilin plenumi. Tial mia menso fariĝis iliaj mensoj kaj iliaj mensoj fariĝis mia menso."

19. Sotesano diris: "Epoksava sanktulo enmondiĝas kun la granda fortuno de la universo. Se vivuloj dediĉas sin al li kaj lia eklezio kaj starigas voton, ilia voto realiĝas rapide. Male, se vivuloj malestimas kaj malhelpas lin kaj lian eklezion, severa puno venas al ili. La saman forton havas ne nur li, sed ankaŭ tiu homo, kies menso tute unuiĝas kun lia menso."


antaŭen enhaven sekven