11. Sentencoj

1. Sotesano diris: "Ne ĉiam utilas studo de iu ajn scienco, sed ĉiumomente utilas tiu de mensuzo. Tial mensostudo estas la bazo de ĉiuj studoj."

2. Sotesano diris: "Sinkultivanto celas scii menson kaj atingi ĝian liberon, scii la principon de naskiĝo kaj morto kaj transcendi ilin, kaj scii la principon de peko kaj feliĉo kaj laŭvole regi ilin."

3. Sotesano diris: "Bona menso naskas ĉian bonon, dum malbona menso ĉian malbonon. Tial menso estas la fonto de ĉiaj bono kaj malbono."

4. Sotesano diris: "Se malĝustmensulo havas multan monon, scion aŭ potencon, ĝi male fariĝas la fonto de pekado. Nur post kiam menso ĝustiĝas, mono, scio kaj potenco fariĝas eterna feliĉo."

5. Sotesano diris: "Bono estas bona, sed alligiĝo al malgranda bono malhelpas grandan. Saĝo estas bona, sed alligiĝo al malgranda saĝo malhelpas grandan. Ne alligiĝu al malgrandaĵon, kaj vi akiros grandaĵon."

6. Sotesano diris: "Se oni scias sin stulta, eĉ stultulo saĝiĝas. Se oni scias nur sin saĝa kaj ne povas trovi mankon, eĉ saĝulo poiome stultiĝas."

7. Sotesano diris: "Grandstudanto kunstiras koncentriĝon kaj saĝon, tamen li starigas saĝon sur koncentriĝo kaj atingas veran saĝon. Grandlaboranto kunuzas virton kaj talenton, tamen li starigas talenton sur virto kaj utiligas veran talenton."

8. Sotesano diris: "Facilas al bravulo renkonti fortan malamikon kaj al talentulo fari eraron."

9. Sotesano diris: "Kiam malsaĝulo havas ĉagrenon kaj zorgon, li penas forigi ilin. Kiam li ne havas ilin, li diligentas rehavigi ilin al si. Tial en lia vivo neniam malestas ĉagreno kaj zorgo."

10. Sotesano diris: "Kiu volas fari grandan studon, tiu ne esperu sukcesi en mallonga tempo. Maleblas iri longan distancon ĉiam rapidpaŝe kaj malfacilas atingi grandan studon per rapidemo. Tiu arbego rezultas el la plurjara kresko de ŝoseto sen putri kaj budho kaj bodisatvo rezultas el la longa penado sen rezigni ekaspiron."

11. Sotesano diris: "Estas du diabloj, kiuj malhelpas grandan studon. Unu estas malalte taksi sian kapablon kaj memrezigne ĉesigi progreson. La alia estas memkontentiĝi per eta scio kaj memfiere ĉesigi progreson. Maleblas atingi grandan studon sen forigi ĉi tiujn du diablojn."

12. Sotesano diris: "Senesperulo vivas korpe, sed mortis mense. Eĉ malbonulo, kiu faraĉis murdon, ŝtelon kaj adulton, povas fariĝi budho aŭ bodisatvo, nur se li deturnas menson. Tamen senesperulo estas tute senpova ĝis la reviviĝo de sia menso. Tial budhoj kaj bodisatvoj starigas la voton inspiri grandan esperon al ĉiuj vivuloj kaj senĉese strebas al tio en ĉiu sia vivo."

13. Sotesano diris: "La dezirplenuma globo ne troviĝas aparte. Se oni forigas avidon el menso kaj liberiĝas de volo kaj malvolo, tio estas la dezirplenuma globo."

14. Sotesano diris: "Ĝustigu vin, antaŭ ol ĝustigi aliulon, instruu vin, antaŭ ol instrui aliulon, kaj bonfaru al aliulo, antaŭ ol ricevi de li bonfaron, kaj vi povos akiri ĉiun vian deziron kaj samtempe harmonii kun aliulo."

15. Sotesano diris: "Forta estas tiu, kiu venkas aliulon, sed pli forta estas tiu, kiu venkas sin. Sinvenkanto povas naski la forton venki ĉiujn homojn en la mondo."

16. Sotesano diris: "Estas du specoj de stultuloj. Unu estas tiu, kiu penas regi laŭvole aliulan menson malgraŭ la nepovado regi eĉ sian menson. La alia estas tiu, kiu entrudiĝas en aliulan aferon malgraŭ la nepovado fari eĉ sian aferon ĝuste kaj suferas disputon."

17. Sotesano diris: "Estas la vojo strebi al io ajn. Ordinarulo sen la vojo strebas al tio. Ju pli strebas li al tio, des pli foriĝas tio. Sed budho kaj bodisatvo per la vojo strebas al tio kaj tio nature venas al ili eĉ sen peno."

18. Sotesano diris: "Kiu unue laboras kaj poste manĝas, tiu estas superulo. Kiu unue manĝas kaj poste laboras, tiu estas malsuperulo."

19. Sotesano diris: "Malsaĝulo ŝatas ricevi feliĉon, sed malŝatas ĝin fari, kaj li malŝatas ricevi malfeliĉon, sed ŝatas fari pekon. Ĉar li ne scias la fonton de feliĉo kaj malfeliĉo, aŭ ke al li mankas ago malgraŭ scio."

20. Sotesano diris: "Kiu multe bonfaras spirite, korpe kaj materie, tiu estas multe rekompencota homo. Kiu trankvilas en ajna situacio, tiu estas la plej trankvila homo. Kiu kontentiĝas per ajna kondiĉo, tiu estas la plej riĉa kaj nobela homo."

21. Sotesano diris: "Vivulo ŝajnas fari nur sian laboron inteligente, sed fine li malprofitas. Budho kaj bodisatvo ŝajnas fari nur aliulan laboron stulte, sed fine ili profitas."

22. Sotesano diris: "Saĝulo, ne konsiderante postenon ĉu altan, ĉu malaltan, fidelas nur al sia laboro, tial liaj laboro kaj merito glore elmontriĝas kun la tempo. Malsaĝulo, ne fidelante al sia laboro, serĉas nur famon kaj meriton, tial fine liaj famo kaj merito neniiĝas."


antaŭen enhaven sekven