23. Sotesano diris: "Kiu ŝajnigas sin supera, tiu nepre malestimiĝas. Kiu volas ĉiam venki aliulon, tiu nepre malvenkas."
24. Sotesano diris: "Ju pli malkaŝiĝas bono, des pli malgrandiĝas ĝia merito. Ju pli kaŝiĝas malbono, des pli profundiĝas ĝia radiko. Tial kaŝi bonon estas grandigi ĝian meriton kaj malkaŝi malbonon estas malprofundigi ĝian radikon."
25. Sotesano diris: "Kaŝhelpi aliulon estas pli granda virto. Kaŝmalhelpi aliulon estas pli granda peko."
26. Sotesano diris: "Se vi plendas, ke aliulo ne rekonas vian bonon, el ĝi ĝermas malbono. Se vi pentas pri via malbono, el ĝi ĝermas bono. Tial ne malhelpu vian progreson kontentiĝante per momenta bono, nek malvirtigu vin malesperante pro momenta malbono."
27. Sotesano diris: "Malsaĝulo ŝatas ricevi senpagaĵon kaj ne scias, ke tio povas kaŭzi al li kelkoble pli grandan perdon. Saĝulo ne ŝatas ricevi senpagaĵon, des pli li ne prenas la tuton de senpagaĵo, sed disdonas ĝin al konvenaj lokoj, tiel ke li preventas malfeliĉon."
28. Sotesano diris: "Verulo ne havas falsecon en menso kaj ĉiu lia ago montriĝas vera, kaj sanktulo ne havas reciprokan konflikton en menso kaj ĉiu lia ago montriĝas virta. Tial verulo ĉiam havas ĝustan menson kaj ne malicon, kaj sanktulo ĉiam havas trankvilan menson kaj ne suferon."
29. Sotesano diris: "Ne diru malsincere, ke vi donos ion al aliulo, nek diru fanfarone, ke vi multe donis ion al aliulo. Alie via vorto ŝuldigos vin kaj difektos vian virton. Ne ĵuru malsincere al la malplena darmmondo. Alie tio kaŭzos al vi teruran peksuferon."
30. Sotesano diris: "Oni ne povas forigi malbonan kaj malican energiojn el aliula menso, ĝis oni forigos ilin el sia menso."
31. Sotesano diris: "Menso de reciproka konflikto estas la fonto de malfeliĉo kaj menso de reciproka helpo estas la fonto de feliĉo."
32. Sotesano diris: "Se eĉ iama pekinto tutkore pentas kaj akumulas meriton, malbona energio forfandiĝas en lia korpo kaj lia estonteco brile malfermiĝas. Se eĉ iama bonfarinto ankoraŭ havas plendon kaj malicon en sia menso, malbona energio ĉirkaŭvolvas lian korpon kaj lia estonteco mallume ŝtopiĝas."
33. Sotesano diris: "Neiluminiĝintoj plendas eĉ al dekfoja bonfarinto, kiu nur unufoje faras malbonon, sed iluminiĝintoj dankas eĉ al dekfoja malbonfarinto, kiu nur unufoje faras bonon. Tial neiluminiĝintoj trovas nur damaĝon eĉ en bonfaro kaj alportas al si ĉagrenon kaj detruon, sed iluminiĝintoj trovas bonfaron eĉ en damaĝon kaj alportas al si pacon kaj komforton."
34. Sotesano diris: "Bonulo instruas la mondon per bono kaj malbonulo atentigas la mondon per malbono. Ili ambaŭ havas egalan meriton por instrui kaj atentigi la mondon. Sed por la mondo laboras bonulo ricevante feliĉon kaj malbonulo farante pekon. Tial ne malamu, sed kompatu malbonulon."
35. Sotesano diris: "Forĵetindas nenio en la mondo, se oni scias la manieron uzi tion."
36. Sotesano diris: "Eĉ per simpla parolo kaj kelkvorta verko homo povas doni al aliulo esperon kaj trankvilon aŭ malesperon kaj ĉagrenon. Tial homo ne pekas nur pro fundamenta malboneco, sed ofte senkonscie pro nesciado de la principo de feliĉo kaj peko."
37. Sotesano diris: "Malobei preceptojn gravajn kiel murdo, ŝtelo kaj adulto estas malbono, sed ĉesigi ĝustan kredon de homo kaj ŝtopi lian estontecon tra la eterna multvivo estas pli granda malbono. Almozdoni multan monon, manĝon aŭ veston estas bono, sed inspiri al homo ĝustan kredon kaj malfermi lian estontecon tra la eterna multvivo estas pli granda bono."
38. Sotesano diris: "Estas tri specoj de homoj, kiuj malfacile saveblas. Unu estas tiu, kiu ne havas pliaĝulon en menso. La dua estas tiu, kiu malmodestas pri ajna afero. La tria estas tiu, kiu ne hontas pri peko."
39. Sotesano diris: "Kiel membro de organizo malobei ĝian regulon estas detrui ĝin kaj neglekti membraran volon estas kontraŭi ĉielan volon."
40. Sotesano diris: "Kiu, kvankam sen distingiĝaj bono kaj tekniko inter homoj, tenas sian ordinarecon longe kaj faras diligentan penadon, tiu estas elstara figuro kaj atingos grandan sukceson."
41. Sotesano diris: "Vivdaŭro de religio ne dependas de ĝia ekipaĵo aŭ havaĵo, sed de la transdono de ĝia darmsaĝo."
42. Sotesano diris: "Vera libero venas, kiam oni moderigas troliberon, kaj granda profito venas, kiam oni forĵetas egoismon. Tial kiu deziras veran liberon, tiu unue obeu preceptojn, kaj kiu deziras grandan profiton, tiu unue kultivu altruismon."
43. Sotesano diris: "Vivuloj rigardas budhon kaj bodisatvon kiel la kampon de sia feliĉo, dum budho kaj bodisatvo rigardas vivulojn kiel tiun de sia feliĉo."
44. Sotesano diris: "Se oni kiel homo ne scias vaste la ses vojojn kaj la kvar naskulojn, oni scias nur unuflankan mondon. Se oni ne scias komplete la progresan-malprogresan principon de la ses vojoj kaj la kvar naskuloj, oni estas miopulo."
45. Sotesano diris: "Kiu ne havas egoisman penson en sia menso, tiu estas posedanto de la tri mondoj en la dek direktoj."