|
| |
|
1. Dum Sotesano ŝipvojaĝis de Bopsongpo al la domo Bongneĝongsa en Buan, ŝtormo subite leviĝis kaj la ŝipo forte skuiĝis. El la ŝipistoj kaj pasaĝeroj troviĝis jen svenanto, jen ploranto, jen vomanto, jen renversiĝanto, kio faris grandan tumulton en la ŝipo. Tiam Sotesano diris en plena aplombo: "Se homo eĉ en vivdanĝero, kolektane sian menson, tutkore pripentas sian pasintan pekon kaj ĵuras bonfaron en la estonteco, li povas saviĝi helpe de ĉiela forto. Homoj, do rekonsciiĝu!" Ĉiuj enŝipanoj trankviliĝis, forte impresite de lia digna sinteno. Post kelka tempo pli kaj pli mildiĝis ventoj kaj kvietiĝis ondoj. Ĉiuj homoj ne povis ne respekti Sotesanon, vidante lian pacan kaj senmovan sintenon kaj lian kompatan kaj sanktan figuron.
2. Sotesano iutage vizitis la templon Ŝilsangsa kaj vidis du maljunajn bonzojn severe riproĉantaj sian junan novicon pro tio, ke li tute ne aŭskultis ilian peton mediti. Ili diris: "Eĉ se mil budhoj naskiĝus, tia homo ne povus saviĝi. Li estas nur rubo." Sotesano ridete diris: "Vi pensas, ke vi favoras lin, sed ŝajnas al mi, ke vi igas lin eterne ne mediti." Iu bonzo demandis: "Kial vi opinias tiel?" Sotesano respondis: "Trudi ion al iu estas eterne malemigi lin al tio. Ekzemple, se mi, informante ke ene de tiu roko troviĝas oro, petos vin elfosi la oron, ĉu vi kredos min kaj tuj ekrompos la rokon?" Post iom longa pripensado li respondis: "Mi pensas, ke ne." Sotesano diris: "Se mi trudos tion al vi kun tia necerteco, kiel vi do reagos? Vi sendube rigardos miajn vortojn malveraj. Via novico ankoraŭ ne scias plezuri per medito, nek havas la deziron mediti. Se vi trudas al li mediton, tio male igas lin rigardi ĝin vanta. Kiam li rigardas mediton vanta, li eterne ne meditas, ĉu ne? Tial tio ne estas bona maniero savi homon." Li demandis: "Kio estas bona savmaniero?" Sotesano respondis: "Se vi ekscias, ke ene de tiu roko troviĝas oro, unue elfosu kaj brile utiligu ĝin. Tiam homoj scivolos pri la kialo de via riĉiĝo. Tiam klarigu la kialon laŭ la grado de ilia scivolemo, kaj ili danke elfosos la oron. Tio estas bona maniero savi homon." La maljunaj bonzoj diris, ĝustigante sian sidpozon: "Via savmaniero estas vere vasta." 3. Kiam Sotesano restadis en la domo Bongneĝongsa, iun tagon li rezignis vespermanĝon. Gim Namĉon kaj Song Ĝokbjok, kiuj priservis lin, demandis pri la kialo. Sotesano respondis: "Loĝante ĉi tie, mi ŝuldas multon al vi. Sed hodiaŭ nokte vi kverelos unu la alian kaj foriros antaŭ la morgaŭa tagiĝo, tial mi ne vespermanĝos." Ili du diris: "Ni estas tre proksimaj amikoj. Kiel do ni forlasus ĉi tiun lokon, eĉ se ni ial ofendiĝus? Bonvolu vespermanĝi." Kelkajn horojn poste ili subite kverelis kaj pakis siaĵojn, ne tolerante koleron. Namĉon memoris la averton de Sotesano kaj plu restante gardis lian sanktan instruon dum sia tuta vivo, sed Ĝokbjok foriris en la sekva mateno. 4. En la naŭa jaro de ŭonbulismo (1924) la eklezio ekkonstruis sian centran sidejon en Iksan kaj dum iom da tempo produktis hordean dolĉaĵon por sia vivteno. Sotesano ĉiam avertis disĉiplojn: "En la nuna mondo homaj mensoj ne estas egalaj, tial certe ŝlosu la pordojn kaj gardu la varojn kontraŭ ŝtelo. Se ili estus priŝtelitaj, ni ne nur suferus la perdon, sed ankaŭ pekigus aliulon." Sotesano donis serurojn al la disĉiploj, sed ili ne povis certe ŝlosi ĉiujn pordojn pro spertmanko. Iun nokton ĉiuj hordeaj dolĉaĵoj kaj portiloj estis priŝtelitaj. La disĉiploj timis kaj ne povis subpremi sian maltrankviliĝon. Sotesano diris: "Ne maltrankviliĝu. La lastnokta gasto estas por vi granda instruisto. Vi kredas min la plej respektata instruisto, sed mian averton vi ne atentis. Tamen de hodiaŭ vi estos tre atentaj eĉ sen mia averto. Rigardu la lastnoktan perdon de iom da varoj kiel lernokotizon, per kiu vi regalis tiun instruiston." 5. Iu disĉiplo estis tiel malĝentila, ke li ne povis korekti sian malnovan fikutimon eĉ kelkajn jarojn post la pastriĝo. Aliaj disĉiploj diris al Sotesano: "Li ŝajnas neutila, eĉ se li restas ĉe vi cent jarojn. Estas bone sekularigi frue lin por gardi la puran etoson de nia templo." Sotesano diris: "Kiel vi diras tiajn vortojn? Li estas tia en ĉi tiu templo, des pli kia estos li en socio? Apartigi templon de socio estas mallarĝa penso kaj arbitra opinio. El la larĝa vidpunkto malbono de socio estas tiu de templo kaj malbono de templo estas tiu de socio. Kiel do perfekta ago estus forigi nur malbonon de templo kaj ĝin transloki en socion? Ĝenerale la budha darmo celas instrui ĉiarimede homojn ĝis la fino kaj konduki ilin al bono. Se ni rilatas nur al bonuloj, kie do estus nia devo? Tial ne malamu, nek forlasu tiun, kiu ne respondas rapide al via instruo, sed faru vian plejeblon instrui lin ĝisfine kaj kuraĝigu lin resti eterne kiel budha disĉiplo, por ke li kune budhiĝu. Nur li povas decidi sian foriron." 6. Iu disĉiplo skandale malobeis eklezian regulon kaj la publiko decidis forpeli lin. Sotesano diris, eksciante tion: "Kiel vi aŭdacas fari tian decidon? Tio estas kontraŭ mia volo. Miaj homoj estas ne nur dekmiloj da disĉiploj, sed ankaŭ ĉiuj homoj en la mondo. Mia instruejo estas ne nur la limigita terpeco de ĉi tiu templo, sed ankaŭ ĉiuj lokoj en la mondo. Mia sekvanto mem povas foriri de mi, sed mi neniam forlasas lin unue." Sotesano, mem alvokinte la disĉiplon, jen severe riproĉis lin, jen milde persvadis lin ĝis lia boniĝo. 7. Kiam Sotesano restadis en Jongsan, kelkaj prostituitinoj membriĝis kaj vizitadis lin. Liaj ĉirkaŭuloj hezite diris: "Kiam tiaj homoj vizitadas ĉi tiun sanktejon, ne nur eksteruloj mokas nin, sed ankaŭ tio nepre malhelpas la disvastiĝon de nia eklezio. Estas bone ĉesigi ilian vizitadon." Sotesano ride diris: "Kiel vi diras tiajn senvalorajn vortojn? Ĝenerale la budha darmo celas savi ĉiujn vivulojn ĉiam per grandaj korfavoro kaj kompato. Kiel do ni esceptus nur ilin? Des pli la savpordo estas malfermita por tiaj pekuloj. Ni devas ilin pli varme bonvenigi, por ke ili mem konsciu sian malbonon kaj memhonte forlasu sian pekon. Tio estas nia devo. Kiel do forĵeti nian devon, timante aliulajn mokojn? Homoj diferencas inter si per rango kaj profesio, sed neniel per budheco. Pli malfacilas savi tiun, kiu, ne sciante ĉi tiun principon, malemas lerni kun tiaj homoj." 8. Post la Sendependa Movado en 1919 pli kaj pli severiĝis polica observado al Sotesano. Kiam li restadis en la templo Gumsansa kaj en Jongsan, li estis plurtage pridemandita en la respektiva policejo. Krome tra la tuta vivo li elportis multajn subpremojn kaj malpermesojn fare de la japanaj aŭtoritatoj. Sed li neniom malamis ilin kaj ĉiam aplombe rilatis al ili. Sotesano diris al homoj: "Ili faras nur sian laboron kaj ni nur nian laboron. Se nia laboro estas ĝusta, neniu povas fine damaĝi kaj malhelpi ĝin." 9. Kiam japana policisto maldece vokis la nomon de Sotesano, O Ĉanggon indignis pro lia malĝentilaĵo kaj severe riproĉis lin. Sotesano diris post lia foriro: "Riproĉi lin ne estas ĝusta ago, ĉar li ne bone konas min. Kiu volas instrui homon, tiu ĉiam klopodu kortuŝi lin. Nepre venos venka tago al tiu, kiu malvenkas en malvenkinda loko. Nepre venos malvenka tago al tiu, kiu venkas en malvenkinda loko." 10. Pro iu disĉiplo, kies politika penso suspektindis, Sotesano estis alvokita kaj estis tuttage pridemandita de japana policisto. Li postulis de Sotesano ĵuri, ke neniu plu estos tia disĉiplo. Sotesano diris: "Kvankam gepatroj volas konduki ĉiujn siajn infanojn al ĝusta vojo, tion ne ebligas iliaj malsamaj karakteroj. Kvankam registaro volas bone gvidi ĉiujn siajn anojn, tion ne ebligas iliaj diferencaj mensoj. Tiel same, kvankam mi penas bonigi ĉiujn homojn, kiel do mi povus fari tion en unu tago? Tial mi daŭrigos mian penon, sed al mi malfacilas ĵuri, ke neniu plu estos tia disĉiplo." Sotesano revenis kaj diris al homoj: "De longe fortulo kaj malfortulo kontraŭstaras unu la alian kaj diskriminacio estas serioza, tiel ke multas false kulpigitaj homoj kun venĝemo. Estonte unufoje eksplodos granda milito, sed poste la homara saĝo plialtiĝos poiome, tiel ke individuoj kaj landoj helpos kaj amike rilatos unu la alian kaj ne invados senprudente aliulan suverenecon." 11. Iu homo demandis: "Ĉu estas naturvidinto en ĉi tiu ĥaosa mondo?" Sotesano respondis: "Ju pli en tia mondo, des pli multiĝi devas naturvidintoj." Li denove demandis: "Ĉu vi vere vidis la naturon kaj budhiĝis?" Sotesano respondis ride: "Naturvido kaj budhiĝo rekoneblas nek parole, nek aŭskulte. Nur kiu atingas tioman scion, tiu povas rekoni la staton kaj la veran valoron de moralo pruvos estontaj homoj en la mondo." 12. Sendite de polico, iu detektivo loĝis plurjare en la centra sidejo de ŭonbulismo por observi Sotesanon kaj la eklezion. Sotesano traktis lin kiel favoratan disĉiplon. Iu disĉiplo demandis: "Ĉu vi ne tro indulgas lin?" Sotesano respondis: "Mi malsame pensas ol vi. Kiel do ne indus edifi kaj savi lin?" Sotesano prizorgis kaj amis lin ĉiam egale, ĉu kiam li estis, ĉu kiam li forestis. Fine li kortuŝite membriĝis kaj de tiam multe helpis ĉiujn aferojn de la eklezio. Lia ŭonbulana nomo estas Hŭang Iĉon.
| |