12. Ekzemplaj kondutoj

13. Kiam Sotesano restadis en Jongsan, iun tagon loka policisto venis al najbara vilaĝo kaj alvokis al si Sotesanon per sendito. Sotesano ŝajnis volonta iri. Liaj apudaj disĉiploj forte indignis pro la maldeca ago de la policisto kaj petis Sotesanon ne iri. Sotesano demandis: "Kial mi ne povas iri por renkonti lin?" Iu disĉiplo respondis: "Kvankam la nuna mondo ne scias moralan valoron, estas ridinde, ke simpla malaltranga policisto ordonas veni kaj iri al vi, kiu havas plurcentojn da sekvantoj. Se vi senreziste cedos al li, tio ne nur difektos vian dignon, sed ankaŭ malhonoros nian eklezion." Sotesano diris: "Vi pravas iasence, sed neniom zorgu pri tio. Mi jam havas ideon." Sotesano rapide iris por renkonti la policiston kaj, reveninte, diris al disĉiploj: "Kiam mi renkontis lin, li bonvenigis min male en humila sinteno kaj reiris tre kontenta. Ŝajne multe malpliiĝos lia emo subpremi nin. Se mi ne irus al li, sendube lia emo pligrandiĝus. Kio malbona sekve okazus al nia eklezio? Nun japanoj ĉiakiale subpremas ĉiujn koreajn organizojn. Do estas plej bone trakti lin, kiel mi faris. Se vi volas esti bontraktata, unue montru al la mondo bontraktindan atingon en ajna kampo, kaj ĉiuj homoj respektos vin konforme al la atingo. Tamen budho kaj bodisatvo eĉ ne konscias altan lokon, atinginte ĝin."

14. El la tiutempaj novaj religioj ne malmultis tiuj, kiuj altiris la atenton de aŭtoritatoj kaj socio per financa kaj seksa skandaloj. Sekve la registaro ofte intervenis kaj inspektis ĉiujn religiojn, sed inspektistoj trovis neniun kulpigaĵon ĉe Instituto de Budha Darmo kaj inter si diris: "Se konsideri la organizadon, planadon kaj agadon de Instituto de Budha Darmo, ĝi povas administri eĉ landon." Sotesano aŭdis pri tio kaj diris: "Vera moralo estas granda rimedo bonigi individuon, familion, ŝtaton kaj la mondon. Kiel do ni ne povus eĉ la mondon administri?"

15. Sotesano mem elsarkis herbaĉojn en la templo Seulo kaj diris: "Mia hodiaŭa elsarkado havas du signifojn. Unu estas doni ekzemplon al la respondeculoj de templo, por ke ili ĉiam atentu ordon en templo. La alia estas instrui, ke kiel herbaĉoj abunde kreskas en ĉi tiu templo malzorgata eĉ momenton, vanaj pensoj leviĝas en menso ofte malzorgata, tiel ke mensostudo kaj elsarkado havas egalan signifon. Kontrolu mensostudon dum elsarkado kaj faru elsarkadon kvazaŭ mensostudon, tiel ke vi purigu kaj la templon kaj la menson. Mi petas vin ĉiam memori ĉi tiujn du signifojn kaj ne kontraŭi al mia volo."

16. Sotesano ĉiam metis sian aĵon nepre en ordo, tiel ke li povis palpe trovi ĝin eĉ en malluma nokto. Li ĉiam tenis sian ĉambron tiel pura, ke eĉ polvero ne restis tie. Sotesano diris: "Se aĵo estas malorde metita, tio montras, ke la menso de ĝia posedanto estas malorda. Se ĉambro estas malpura, tio montras, ke la menskampo de ĝia posedanto estas kruda. Se menso estas maldiligenta kaj kruda, ĉio ne regeblas. Kiel do neglekti ĉi tiun aferon, rigardante ĝin bagatela?"

17. Eĉ kiam Sotesano elĉambriĝis por momento, li ŝlosis la pordon. Iu disĉiplo demandis pri la kialo. Sotesano respondis: "Mian ĉambron frekventas multaj homoj viraj kaj virinaj, maljunaj kaj junaj, kiuj ankoraŭ ne estas maturaj en studo, kaj ankaŭ eksteruloj. Mi timas, ke ili farus malbonon, ĉar vido vekas deziron, kaj mi anticipe protektas ilin kontraŭ malbonfaro."

18. Sotesano, ne forĵetante, uzis ŝpareme eĉ paperpecon, krajonstumpon kaj ŝnureton kaj diris: "Kiu malŝparas eĉ ion abundan, tiu puniĝos per malriĉeco. Ekzemple, kiu malŝparas akvon abundan en la mondo, tiu renaskiĝos tie, kie li suferos akvomankon."

19. Sotesano neniam konfuziĝis en laboro, ĉar li antaŭvidis ĝian okazon. Sotesano multe uzis senvaloraĵon kiel valoraĵon, ĉar li antaŭpensis ĝian uzeblon kaj ne forĵetis ĝin senprudente.

20. Sotesano ĉiam avertis homojn kontraŭ la lukso de vesto, manĝo kaj loĝejo super siaj vivrimedoj kaj diris: "Se homo prenas veston, manĝon kaj loĝejon super siaj vivrimedoj, tio povas ruinigi lian familion kaj malhonori lin. Se eĉ bonhavulo dronas en lukso, fine lia malvirta menso regas kaj tio malhelpas la spiriton de lia sinkultivo. Tial studanto precipe estu ĉiam indiferenta kaj modera en vesto, manĝo kaj loĝejo."

21. Kiam Sotesano kun kelkaj disĉiploj eliris el la ĉefpordo de la centra sidejo de ŭonbulismo, lin salutis ĉiuj infanoj tie ludantaj krom la plej juna. Sotesano, karesante lin, diris: "Salutu, kaj mi donos al vi dolĉaĵon." Li salutis kaj Sotesano ridetis. Tamen Sotesano daŭrigis sian vojon dum kelka tempo kaj subite haltis kaj diris: "Atendu min por momento. Mi forgesis ion." Li rapidis al sia ĉambro kaj alportis dolĉaĵon kaj donis ĝin al la infano. Tiel Sotesano ĉiam plenumis sian promeson eĉ bagatelan.

22. Kiam Sotesano malsanis, iu disĉiplo diris: "Najbara kredanto havas tre komfortan brakseĝon. Mi alportos ĝin por vi." Sotesano diris: "Ne faru tion, des pli li nun forestas hejme. Kiel do alporti ĝin por mia komforto? Krom neevitebla okazo, estas bone ne uzi aĵon de aliulo sen lia ofero aŭ permeso, eĉ se estas intima rilato."

23. Kiam Sotesano ricevis leteron, li ĉiam tralegis ĝin kaj tuj respondis. Poste li orde konservis leterojn indajn kaj kolekte forbruligis la ceterajn en pura loko. Sotesano diris: "Letero entenas penon de la skribinto kaj do maldecas meti ĝin senprudente."

24. Sotesano iutage riproĉegis disĉiplon, sed traktis lin afable post iom da tempo, kiam li venis denove. Alia disĉiplo demandis pri la kialo. Sotesano respondis: "Ĵus antaŭe mi tiel faris por detrui lian malican menson, sed nun mi ĉi tiel faras por kuraĝigi lian ĝustan menson, kiun li rehavas."

25. Jang Haun ĉiapene prizorgis la familion de Sotesano antaŭ lia eklezifondo kaj eĉ post tiam ŝi elportis ĉian malfacilan kamplaboron. Tial ĝeneralaj kredantoj bedaŭris tion kaj diskutis pri la tuteklezia monkolekto por liberigi ŝin de tia peniga laboro. Sotesano aŭskultis ilian opinion kaj diris: "Viaj vortoj havas ian sencon, sed ĉesigu tion. Ŝi ne povas rekte fari grandan kontribuon al ĉi tiu eklezio, des pli ŝi devas ne ricevi publikan helpon. Estas feliĉe kaj prave, ke ŝi vivas de sia laboro, krom se ŝi ne povas vivi tiel."

26. I Ĉongĉun profunde iluminiĝis, vidante virporkon kaj porkinon ludantaj, kaj fortranĉis sian mondan plezuron. Dum ŝi membriĝinte strebis al sinkultivo, ŝi decidiĝis donaci la tuton de sia terposedaĵo al la eklezio. Sotesano diris: "Via volo estas tre bela, sed homa menso povas aliiĝi fine ol komence. Denove pripensu vian decidon prudente." Sotesano plurfoje rifuzis, sed eĉ pli kortuŝite, ŝi persistis senŝanĝe. Sotesano fine akceptis ŝian donacon kaj diris: "Faru senpensan grandan virton kiel ĉielo kaj tero, kaj via merito eterne ne pereos."

27. Kiam Sotesano vizitis la templon Marjong, O Songam venis kaj diris: "Ĝongsun kaj Ĝongte, miaj du filinoj, membriĝinte rezignas edziniĝi. Tio mian volon kontraŭas, sed mi lasas ilin, ĉar mi ne povas subigi ilin al mia volo. Mi petas vin respondeci pri ilia estonteco." Sotesano diris: "Malsame ol en tradicia budhismo, ne estas malpermesite geedziĝi en ĉi tiu eklezio. Kiel do mi preteratentus ilin, kiuj kun speciala voto dediĉas siajn purajn korpon kaj menson al studo kaj laboro? Sed ilia estonteco pli dependas de ili mem ol de iliaj gepatroj kaj instruistoj. Ni konfidu la lastan respondecon al ili kaj nur gvidu ilin ĉiapene." Li ekstarinte riverencis al Sotesano kaj ĝoje akceptis ilian pastriniĝon.

28. Kiam Sotesano vojaĝis al Busano, Im Ĉilbohŭa vizitis kaj invitis lin hejmen. Sotesano demandis: "Mi scias, ke vi estas fidela kredanto, sed via edzo estas nekredanto. Ĉu li akceptos min?" Ŝi respondis: "Mi jam priparolis tion kun mia edzo. Li diris, ke via vizito donos grandan honoron al nia familio, kvankam li ankoraŭ ne membriĝis pro la manko de plena praktikado." Sotesano divenis la proksiman rilaton ligitan en la antaŭa vivo kaj plezure akceptis la inviton.

29. Iu homo venis kaj volis disĉipliĝi. Sotesano demandis: "Ĉu ne estus pli bone viziti min unu- aŭ dufoje plu en la sekvaj tagoj, antaŭ ol decidiĝi?" Li respondis: "Mi firme decidiĝas. Bonvolu akcepti min kiel vian disĉiplon." Sotesano post longa pripensado donis al li la ŭonbulanan nomon Ilĝi. Li elĉambriĝis kaj diris al homoj: "Nia pasinta proksima rilato igas nin kunlerni sub la sama instruisto. Mi havas bonajn medikamentojn. Aĉetu ilin sensuspekte." Sed neniu volis aĉeti. Li koleriĝis kaj foriris antaŭ la vesperiĝo, dirante: "Kiel do povus esti ĉi tia la samideaneco?"

30. Iu disĉiplo pajltegmentis eklezian domon, sed ĉe la fino li ne ŝnuris la tegmenton. Sotesano avertis lin, ke lia laboro estos vana, se nokte ventos. Li diris, ke tiuregione ne estas forta vento, kaj lasis la laboron nefinita. Ja en tiu nokto forta vento leviĝis subite kaj forblovis la pajlan tegmenton. Li embarasite diris: "Malgraŭ ke vi antaŭsciigis min per via supernatura povo, mi stulta ne aŭskultis vin kaj kaŭzis ĉi tiun katastrofon." Sotesano diris: "Tiuokaze mi instruis al vi ĝustan vojon, sed vi preterlasis mian averton. Tamen nun vi rigardas min kiel magiulon, kio do pligrandigas vian kulpon. Se vi pensos min tia, vi ne lernos de mi ĝustan darmon, sed observos nur mirindaĵon. Kiel do ne estus danĝero en via estonteco? Korektu vian penson kaj ĉiam sekvu nur ĝustan vojon."


antaŭen enhaven sekven