|
| |
|
31. Kiam I Unŭoj malsanis serioze, ŝia familiano kuris al Sotesano kaj petis lian kuracadon. Sotesano diris: "Tuj alvoku kuraciston kaj petu lin kuraci ŝin." Ŝi resaniĝis kelkajn tagojn poste kaj Sotesano diris: "Kiam Unŭoj malsanis serioze antaŭ nelonge, peti mian kuracadon ne estis ĝusta ago. Mi kiel moralinstruisto kuracas spiritan malsanon kaj kuracisto korpan malsanon. De nun konsultu min nur pri spirita malsano kaj kuraciston pri korpa malsano. Tio estas ĝusta ago."
32. Gŭangrjong, la dua filo de Sotesano, malsaniĝis. Sotesano petis sian familion tutforte flegi lin, sed li fine junmortis. Sotesano diris: "Ni nur faras nian plejeblon, sed homa forto ne povas disponi pri la vivo." Lia sinteno en laboro kaj prediko neniom malsamis ol kutime. 33. Kiam I Dongan forpasis, Sotesano preĝis longe en silento kaj larmis. Disĉiploj diris: "Bonvolu ne tro dolorigi vian koron." Sotesano respondis: "Mi ne dolorigas mian koron, sed mi ne povas ne larmi pro lia morto. Komence de nia eklezio li tutkore sekvis mian volon kaj ĝuste tenis la ŝnuron de kredo, kaj poste li neniom pesis postenon ankaŭ en ĉiu laboro." 34. Najbara granda hundo preskaŭ mortmordis junan hundon nutratan en la centra sidejo de ŭonbulismo kaj la juna dolorkriadis malĝoje. Sotesano aŭdis kaj diris: "Ĉu homo, ĉu besto, neniu volas morti." Li kompatis la junan, sed fine ĝi mortis. Sotesano donis monon kaj petis ritrespondecan pastron okazigi kvardeknaŭtagan animsavan ceremonion por la ĵus mortinta hundo. 35. Kvankam Sotesano estis afabla al homo, la homo ne povis esti malĝentila. Kvankam Sotesano riproĉis homon severe, la homo ne povis veki venĝemon. Kvankam Sotesano vidis homon neutila, li unue ne forlasis la homon. 36. Sotesano admonis tiun disĉiplon, kiu nur parolis kaj ne agis, sed li ne neglektis lian parolon. Sotesano admonis tiun disĉiplon, kiu havis nur talenton kaj ne virton, sed li ne neglektis lian talenton. 37. Kiam Sotesano gvidis homojn, estis la kvar severaj riproĉindaĵoj. Unu estis proprigi al si publikan havaĵon. La dua estis senprave resti longe kiel pastro en sia familio aŭ entrepreni personan laboron. La tria estis ne kunhelpi publikan laboron pro la deziro esti komforta. La kvara estis esperi okultan povon nur per unuflanka medito anstataŭ sekvi la grandan vojon per la tristuda kunpraktikado. 38. Kiam Sotesano premiis kaj punis homojn, li havis la jenajn kvin regulojn laŭ ilia kapablo. Unu estis nek premii, nek puni tiun, kiu ĉiam agis ĝuste. La dua estis nur puni tiun, kiu plej ofte agis ĝuste kaj foje eraris, por perfektigi lin. La tria estis kaj premii kaj puni tiun, kiu iufoje agis ĝuste kaj alifoje eraris. La kvara estis nur premii tiun, kiu plej ofte eraris kaj foje agis ĝuste, por kuraĝigi lin plu agi ĝuste. La kvina estis nur observi sen premii kaj puni dum kelka tempo tiun, kiu ĉiam eraris. 39. Sotesano kutime pli riproĉis fidelan kaj bonkoran disĉiplon eĉ pro lia malgranda eraro kaj malpli riproĉis senfidan kaj malbonkoran disĉiplon eĉ pro lia granda eraro kaj multe laŭdis lin eĉ pro lia malgranda bonfaro. Iu disĉiplo demandis pri la kialo. Sotesano respondis: "Mi celas, ke kiu faras unu eraron el dek, tiu korektu eĉ la unu eraron kaj fariĝu perfekta kiel plenrafinita jado. Mi celas, ke kiu faras unu bonon el dek, tiu kreskigu eĉ la unu bonan ĝermon." 40. Kiam Sotesano enpostenigis homon, li ĉiam demandis unue pri liaj fido, sindonemo kaj plenumpovo kaj poste pri liaj scio kaj talento. 41. Sotesano de tempo al tempo aŭskultis korean klasikan muzikon kun homoj. Kiam li aŭskultis precipe koreajn operojn, t.e. Ĉunhjangĝon, Ŝimĉongĝon kaj Hungbuĝon, li ĉiam laŭdis ĉastecon, filinan priservon kaj fratecon kaj ofte emfazis la gravecon de konstanteco kaj harmonio precipe en la komunuma vivo kaj diris: "Lojaleco, ĉasteco, gefila priservo kaj frateco diferencas laŭepoke per formo, sed ilia spirito utiligendas senŝanĝe en ajna epoko." 42. Sotesano en ĉiu eklezia afero dividis penon, ĝojon, zorgon kaj malĝojon kun homoj kaj ne faris ion ajn malhumanan, nek prenis ion ajn super siaj vivrimedoj, nek deziris ion ajn bonŝancan. 43. Kiam estis komuna laboro, Sotesano ĉiam partoprenis en ĝi kaj mem ĝin direktis. Li diris: "Mi laborigas vin komune, por ke vi ne malzorgu la tri korpajn esencaĵojn el la ses esencaĵoj." Li severe riproĉis tiun, kiu ne partoprenis senprave en komuna laboro, aŭ kiu laboris maldiligente malgraŭ sia partopreno en ĝi. 44. Iu homo, travojaĝinte la tutan landon, vizitis Sotesanon kaj admire diris: "Mi surgrimpis multajn montojn, sed la monto Gumgangsan estas la plej elstara. Mi renkontis sennombrajn homojn, sed mi unuafoje vidas homon tian kiel vi." Sotesano demande respondis: "Kial vi parolas nur pri monto kaj homo? Ĉu vi ne rimarkas, ke ĉi-lande konstruiĝas eklezio senprecedente granda en la tutmonda historio?" 45. Kiam An Dosan vizitis, Sotesano mem lin bonvenigis kaj aprezis lian patriotan penadon. Dosan diris: "Mia laboro estas malvasta kaj nesufiĉe lerta, tial anstataŭ doni grandan profiton al la nacio mia laboro nur multigas samideanojn, kiujn la polico subpremas. Sed via laboro estas vasta kaj riĉa je rimedoj, tial vi interne multe kontribuas al la samnacianoj kaj elekstere apenaŭ ricevas rektajn malliberigon kaj subpremon. Ja via kapablo estas granda." 46. Sotesano diris: "Mi miras, ke vi fidas kaj sekvas min, malgraŭ ke mi ne havas apartan lertecon, nek sufiĉan edukitecon." Sed li estis ĉiopova eĉ sen aparta povo kaj ĉioscia eĉ sen aparta scio. Kiam li instruis homojn, lia virto superis tiun de ĉielo kaj tero, kaj kiam li trarigardis aferon kaj principon, lia saĝo estis pli luma ol la suno kaj la luno. 47. Gim Gŭangson lamente admiris Sotesanon kaj diris: "Dum pli ol dudekjara lernado sub Sotesano mi klopodis sekvi ĉiujn liajn vortojn kaj agojn, sed ankoraŭ ne sukcesas sekvi eĉ la dekmilonon de ili. El ili estas tri, kiujn mi plej adoras kaj volas lerni, sed ne povas fari. Unu estas sinforgesa altruismo, la dua estas konsekvenca penado kaj la tria estas grandanimeco toleranta puron kaj malpuron. Ĝenerale, kiam mi observas lian konduton, ĉiu lia parolo kaj ĉiu lia ago estas nur por la publiko kaj ĉe li egoismo tute ne ekzistas aparte, tiel ke li ne havas alian penson, alian parolon kaj alian agon krom fondi ĉi tiun eklezion. Tial tion mi korfunde admiras kaj volas ellerni. Kiam mi observas lian laboron, neniom malpliiĝas lia penado ĝis hodiaŭ, kiun li antaŭ longe montris dum la polderigado en Giljongni, des pli ĝi estas pli granda ol antaŭe. Tial ankaŭ tion mi korfunde admiras kaj volas ellerni. Kiam mi observas lian homgvidon, li pli multe karesas kaj favoras malbonulon kaj ĉiam diras, ke ĉar ĉiu ŝatas bonulon, ŝati malbonulon estas fari grandajn korfavoron kaj kompaton. Tial ankaŭ tion mi korfunde admiras kaj volas ellerni."
| |