|
| |
|
1. Sotesano diris: "Kunsento inter instruisto kaj disĉiplo estu sendistanca kiel inter patro kaj filo, kaj nenian obstaklon havos instruado kaj lernado. Kunsento inter samideanoj estu intima kiel inter fratoj, kaj ili senhezite konsilos kaj kuraĝigos unu la alian. Nur tiam rekte komunikiĝas morala energio kaj reciproke transdoniĝas menso, tiel ke kreiĝas la kolektiva forto por studo kaj laboro."
2. En la dekdujara jubileo de la eklezio Sotesano diris al homoj: "Vi aŭskultis la raporton pri la dekdujaraj studo kaj laboro de nia eklezio. Diru viajn impresojn." Disĉiploj esprimis siajn impresojn unu post la alia. Sotesano atente aŭskultis ilin kaj diris: "Viaj vortoj estas ĝenerale taŭgaj, sed ankoraŭ unu grava afero ne estas rimarkita. Mi ĝin diros. Nun en ĉi tiu darmhalo troviĝas homoj, kiuj intervidiĝas kun mi de multaj jaroj, kaj kiuj nur de kelkaj jaroj. Sekve diferencas la antaŭuloj kaj la posteuloj. Okaze de ĉi tiu jubileo mi volas, ke la antaŭuloj kaj la posteuloj denove danku kaj rekonu sin reciproke. Temas pri la posteuloj. Kvankam ili ne tiel penis fondi la eklezion, ili povas facile studi ekde la membriĝo danke al la jam konstruitaj institucioj kaj faritaj doktrinoj. Tio atribuiĝas al la sindonema penado de la antaŭuloj. Se ne estus la antaŭuloj, kion do la posteuloj lernus kaj sur kiujn do ili apogus sin? Tial la posteuloj devas ĉiam danki kaj respekti kaj priservi la antaŭulojn, eĉ surdorsigante ilin ĉiujn. Temas pri la antaŭuloj. De la komenco de la eklezio ili tutforte laboregis por fari ĉiujn doktrinojn kaj konstrui diversajn instituciojn. Tamen se ne la posteuloj sinsekve venantaj uzus la ekipaĵojn kaj adorus la doktrinojn kaj funkciigus la instituciojn, la multjara penado de la antaŭuloj montriĝus senvalora, la institucioj kaj doktrinoj ne transdoniĝus eterne kaj ilia senĉesa merito neniam montriĝus. Tial la antaŭuloj devas ĉiam danki kaj ĝoje bonvenigi la posteulojn, eĉ surdorsigante ilin ĉiujn. Se la antaŭuloj kaj la posteuloj havas tian penson eterne, mi certas, ke nia eklezio prosperos senlime kaj via merito transdoniĝos senfine." 3. Sotesano vojaĝis al Seulo, kaj disĉiploj vizitis lin kaj diris: "Ni tre ĝojas, ke pro nia profunda rilato ni samepoke naskiĝis en la sama regiono kaj studas sub la sama budho. Tio montras, ke ni havas eterne nerompeblan bonan rilaton." Sotesano diris: "Aŭskultante vin, mi ĝojas iuflanke kaj zorgas aliflanke. Estas ĝojige, ke vi hodiaŭ harmonias kaj plezuriĝas antaŭ mi. Estas zorgige, ke malbona rilato povas ĝermi el la hodiaŭa bona rilato." Iu disĉiplo demandis: "Kiel tio povas okazi?" Sotesano respondis: "Des pli facile naskiĝas malbona rilato el ju pli proksima rilato kiel inter patro kaj filo, inter fratoj, inter geedzoj kaj inter amikoj. Pro la proksimeco ili ofte malatentas ĝentilecon kaj prudenton. Tial reciproka favoro naskas reciprokan malamon kaj reciproka instruado male miskomprenon, tiel ke ofte ilia rilato fariĝas pli malbona ol inter tute nekonataj homoj." Alia disĉiplo demandis: "Kiel ni povas ĉiam teni bonan rilaton?" Sotesano diris: "Ne trudu ion ajn al aliulo. Ne penu nur venki aliulon, ŝajnigante vin pli alta. Ne malkaŝu aliulan eraron, sed korektu vian eraron per ĝi. Ne penu posedi sola la amon de via instruisto. Ju plu intimiĝas vi kun aliulo, des pli respektu lin kaj ne perdu ĝentilecon en ĉiu ago. Nur tiam malbona rilato ne naskiĝas kaj via ĝojo daŭras eterne." 4. Sotesano diris: "Se oni rilatas al ĉiuj homoj en la mondo, ĝenerale ili diferencas per karaktero. Karaktero formiĝas el aparte komprenata instruo inter multaj instruoj en la mondo, el longdaŭra sperto, el aparta ideo pri instruo starigita laŭ propra opinio aŭ el aparta kutimo denaske havata. Se ĉiuj homoj insistas nur pri sia karaktero sen kompreni aliulan karakteron, facile estiĝas konflikto kaj kverelo eĉ inter intimaj samideanoj. Ĉar ĉiuj homoj diferencas per kutimo kaj scio, tiel ke aliulo eble ne scias ies scion, ĉar lokaj moroj diferencas, ĉar scio malsamas inter novulo kaj malnovulo, aŭ ĉar diferencas io ajn ŝatata kaj malŝatata, al kio homoj kutimiĝis en antaŭa kaj ĉi tiu vivoj. Tial homoj neas aŭ neglektas aliulan scion per sia scio kaj en serioza okazo vekas eĉ malamon. Tion kaŭzas reciproka nekompreno pri tiu karaktero en la larĝa vidpunkto. Homo do malestimiĝas ne ĉiam pro sia kulpo. Eksteruloj trovis okdek mil kulpojn de Ŝakjamunio. Tio okazis ne tial, ke li havis ilin, sed tial, ke la eksteruloj ne komprenis lian veran volon, ĉar iliaj scioj kaj kutimoj diferencis de liaj. Nu, nur se vi inter eldiversloke kolektiĝintaj homoj kun diferencaj scioj kaj kutimoj antaŭ ĉio bone komprenas, ke ĉiu homo havas propran karakteron, naskiĝas nenia konflikto inter samideanoj kaj estiĝas la virto akcepti larĝe ĉiujn homojn." 5. Sotesano diris al disĉiploj: "Kiam homoj aŭ objektoj estas dividitaj inter si malproksime, ili ne sonas. Sed kiam ili pli kaj pli proksimiĝas kaj interfrapiĝas, ili nepre naskas sonon. Se metaloj interfrapiĝas, metala sono naskiĝas, kaj se ŝtonoj interfrapiĝas, ŝtona sono naskiĝas. Tiel same, se pravuloj renkontiĝas, prava sono naskiĝas, kaj se maliculoj renkontiĝas, malica sono naskiĝas. Vidu! Kvankam pasis kelkaj jarmiloj, ekde kiam ĉiuj pasintaj sanktuloj malfermis sian eklezion, ilia kompatplena kaj bona sono estas ĝis nun pura kaj flua kaj frapas la orelojn de ĉiuj vivuloj. Male konfuza sono de malvirtuloj ankoraŭ avertas la mensojn de multaj homoj. Krom se vi havas nenian rilaton dekomence, vi jam renkontiĝas kaj kune laboras, tial vi nepre naskas sonon. Ĉiuokaze atentu, ke vi ne eligu malbonan sonon, kaj ĉiam produktu nur bonan sonon. Tiam tio estos ne nur feliĉo por vi, sed ankaŭ ĝojo por la mondo." 6. Sotesano diris: "Kvankam homoj laboras kun egalaj personeco kaj peno, la valoro estas alta aŭ malalta laŭ la skalo de ilia laboro kaj la historio estas longa aŭ mallonga laŭ la daŭro de ilia laboro. En la skalo estas laboroj por familio, por nacio, por ŝtato kaj por la mondo. En la daŭro estas laboroj por jardekoj, por jarcentoj, por jarmiloj kaj por eterno. La grandeco kaj longeco montriĝas depende de respektiva laboro. La plej granda kaj longa laboro estas religia laboro, kiu havas nek landlimon, nek aĝon. Estis vere malforte, kiam Ŝakjamunio de pordo al pordo almozpetis kun siaj mil ducent disĉiploj, kiam Konfuceo ĉare vagis la tutan ĉinan kontinenton sen posteno, kaj kiam Kristo persekutiĝis tie kaj tie kun siaj dek du disĉiploj. Sed nun iliaj instruoj disvastiĝas tutmonde kaj pli kaj pli brilas kun la tempo. Vi jam aniĝis al religio. Unue plene komprenu la valoron de religia laboro, daŭrigu diligentan strebadon al ĝi kaj fariĝu ĉefroluloj de la plej granda kaj longa laboro." 7. Sotesano diris: "Pastroj estas tiuj, kiuj tute dediĉas siajn korpon kaj menson al la publiko kaj ignoras siajn personajn famon, potencon kaj profiton. Tio ja estas ilia devo. Tamen laŭ mia nuna observo iuj el ili forgesas poiome sian komencan volon, plendas senprave kaj faras malĝustan peson en la menso, tiel ke ili agas por si anstataŭ por la publiko. Kiel do ili nomiĝus pastroj? Via komenca voto estis krei neelĉerpeblan feliĉon eterne kaj fari bodisatvan agon inter vivuloj. Se vi male pekos en feliĉokreejo kaj nutros malbudhecon dum bodisatva studo, via peko estos multe pli granda ol en la sekulara mondo. Kiel do ne timi tion? Memorante miajn vortojn, ĉiam ekzamenu vin, ĉu vi estas pastro bonfaranta al aliulo aŭ atendanta de aliulo bonfaron. Se vi estas pastro bonfaranta al aliulo, konstante daŭrigu tion. Se vi estas pastro atendanta de aliulo bonfaron, tuj korektu tion. Se vi trovas tion malfacila, estas pli bone ekspastriĝi kaj preventi gravan pekon." 8. Ĝong Jangson kaj aliaj maldikiĝis pro peniga kuireja laboro. Sotesano diris: "Vi maldikiĝas pro peniga laboro. Por fari la studon kaj laboron de nia eklezio vi ja pene laboras, elportante ĉiajn suferojn en fabriko, kuirejo aŭ kampo. Tio estas kiel produkti aparaton utilan al homoj, enforniginte kaj malhardadinte kaj forĝadinte feron. En tiaj malfacilaj situacioj nur serĉu la veron kaj kunpraktiku la tri studojn, kaj vi forigos la nepuran feron de ordinarulo kaj akiros la rafinitan oron de budho kaj bodisatvo. Oni ne povas ricevi puran feron sen fandforno kaj oni ne povas atingi elstaran personecon sen trejniĝo en ĉiaj malfacilaj situacioj. Sciu ĉi tiun signifon kaj ĉiam vivu en paco kaj plezuro." 9. Iu disĉiplo demandis: "Kial pli inter pastroj en la degenera epoko ol inter laikoj multas tiaj pekuloj, kiuj indas reenkarniĝi repage kiel serpento?" Sotesano respondis: "Peko de laiko influas pli-malpli nur lin aŭ lian familion. Sed se pastro, ne sciante ĝustan darmon, misgvidas homojn, li fuŝas iliajn multajn sekvajn vivojn. Se pastro parazite vivas sen merita laboro, li kvazaŭ suĉas la sangon de multaj homoj, ĉar eĉ kompleto da vesto kaj bovlo da rizo estas faritaj respektive per teksistina ŝvito kaj kamparana sango. Se pastro, sciante grandan ŝuldon al la kvar bonfaroj, ne rekompencas ilin, tio ja estas nedanko al la familio, socio, ŝtato kaj mondo. Tial tio facile okazas. Iuj el vi povas pensi mian vorton troa, sed fakte ĝi ne estas tia. Ofte ekzamenu vin kaj ne devojiĝu de via celo." 10. Sotesano diris: "Ni neniel vampiriĝu. Se homo, uzante sian postenon aŭ potencon, prenas per ruza maniero kaj sen prava pago tiun havaĵon, kiun malplibonuloj akiris per siaj sango kaj ŝvito, aŭ se homo sen prava kialo vivas de la laboro de parenco aŭ amiko, tia homo estas vampiro. Nu, ni ĉiam ekzamenu nian vivon kaj kontrolu, kiom da profito ĉiutage donante al homoj ni vivas ĉi tian vivon de vesto kaj manĝo. Se ni havas tioman penadon, ni povas trankviliĝi. Se ni sen tioma penado serĉas nur porvivaĵon kaj komforton sub la masko de publika laboro, tio estas granda ŝuldiĝo en la senlima mondo kaj ne eviteblas vampiriĝo. Klare konsciu tion." 11. Sotesano en la templo Seulo petis de I Ŭanĉol alporti pakaĵon surdorse al la stacidomo Seulo. Li diris: "Nun mi direktas dekojn da laboristoj por konstrui la templon, des pli tio povas difekti mian dignon kiel pastro." Sotesano petis de O Ĉanggon tion. Reveninte, Sotesano demandis Ŭanĉol: "Kiel vi pensas pri via ĵusa konduto?" Li respondis: "Mi ne pensas, ke mi faris grandan eraron." Sotesano diris: "Via kialo povas esti prava, sed se vi hontas eĉ surdorsigi al vi pakaĵon kaj ne pensas serioza vian malobeon al mi, tio kontraŭas la devon de pastro. Kiel do vi kun tia sinteno esperus fariĝi grandulo, kiu savas ĉiujn vivulojn? Se vi ne povas forĵeti tian sintenon, estas pli bone ekspastriĝi." Ŭanĉol estis severe riproĉita kaj li pardonpetis Sotesanon. De tiam li daŭrigis la penadon forĵeti vantan dignon. 12. Iu disĉiplo, prizorgante la eklezian legomĝardenon, kaptis kaj sekigis multajn vermojn. Li vendis ilin al apoteko kaj enspezis nemalgrandan monon. Lia superulo raportis al Sotesano kaj demandis: "Tiu mono estas kroma enspezo kaj li bezonas novan veston. Kiel vi pensas pri tio, ke mi aĉetu per tiu mono novan veston por li?" Sotesano respondis: "Kvankam la mono estas kroma enspezo, ĝi rezultas el publika laboro kaj devas enmetiĝi en publikan kason. Se ni aĉetus veston por li per la mono, kiu kostis la vivon de multaj vermoj malgraŭ prava kialo. Kiel do li povus eviti la punon?" Sotesano donacis kompleton da vesto al li kaj diris: "Uzu la monon por publika laboro, por ke al li ne estu peko."
| |