|
| |
|
13. Iu disĉiplo, prizorgante la eklezian fruktejon, devis ofte mortigi multajn insektojn kaj esprimis sian ĉagrenon. Sotesano diris: "Ne timu pri la puno, sed nur malegoisme priservu la publikon, kaj la puno ne turniĝos al vi. Sed se vi prenas eĉ ioman personan profiton el la laboro, vi ne povos eviti la punon. Aparte atentu tion."
14. Iu disĉiplo, loĝante najbare de la centra sidejo de ŭonbulismo, alportis al sia hejmo eklezian objekton banalan kiel brulligno. Sotesano diris: "Eĉ se la eklezio mizere vivas, kelkaj lignetoj kaj najloj ne multe influas ĝin. Sed se vi maljuste proprigas al vi objektojn kolektitajn per publika penado, neatendita katastrofo trafos vin en la estonteco kaj vi suferos kelkoble pli grandan perdon. Tial mi anticipe avertas vin." 15. Sotesano demandis: "Kiel vi pensas pri la starigo de eklezia fondaĵo por helpi malriĉajn familiojn de pastroj, por ke ili tute okupiĝu pri publika laboro, ne zorgante sian privatan mastrumadon?" Ĝon Umgŭang respondis: "Nepre endas starigi tian fondaĵon." Sotesano denove demandis: "Kion kaj kiel fari, ĝis ni starigos ĝin, se la familio de iu pastro estos en tiel mizera situacio, ke li devos hejmeniĝi?" So Deŭon respondis: "Se li estos ordinara pastro, estos bone sendi lin hejmen por adekvata tempo. Se li estos grava persono, estos bone subvencii lian familion eĉ provizore post la decido de nia konsilio." Sotesano denove demandis: "Kion kaj kiel fari, se tromultiĝos subvencipetantoj, kiam funkcios la fondaĵo?" Ju Hoil respondis: "Por preventi tian problemon, ni devos en la centra sidejo starigi la instancon, kiu gvidos kaj prizorgos la familiojn de la pastroj." Sotesano diris: "Vi tri havas bonajn opiniojn. Ni do poiome starigu kaj utiligu tian fondaĵon. Kiam la eklezio ne havos sufiĉajn financojn por funkciigi ĝin, ni eĉ reduktu niajn agadojn kaj prizorgu helpobezonajn familiojn de oficantaj pastroj, por ke ili ne ĉagreniĝu de sia privata mastrumado." 16. Sotesano diris: "Sub la pastra sistemo de nia eklezio pastroj povas studi kaj labori geedziĝinte aŭ negeedziĝinte kun speciala voto fortranĉi mondajn dezirojn. La eklezio akceptas kaj traktas ilin laŭ ilia volo. Sed se iu sen speciala voto nur korpe restas negeedziĝinta pro ia cirkonstanco aŭ por persona komforto kaj envias mondan vivon, ne nur tio estas granda perdo al li kaj la eklezio kaj la mondo, sed ankaŭ li, kvankam belaspekta, estos mokata de multaj homoj en la sekva vivo. Tial se vi ne estas memfida, estas bone refari vian decidon anticipe. Se vi komencis memfide, laŭ via voto purigu la sekularan mondon kaj kun firma koro kaj nobla fideleco malfermu por ĉiuj vivuloj la vojon al saĝo kaj feliĉo." 17. Sotesano ofte afable prizorgis negeedziĝintajn disĉiplojn kaj diris: "Eĉ se vi nur en ĉi tiu unu vivo pure kaj sindone laboras por la eklezio kaj la mondo, forigante dezirojn al riĉo, sekso, famo kaj profito, tio ne kompareblas kun via priservado al unu familio tra via plurvivo. Per unuviva penado vi akiros neelĉerpeblajn feliĉon kaj honoron tra via multvivo kaj fine rikoltos la grandan frukton de budhiĝo. Sed se vi estas nur formale negeedziĝintaj kaj vivas sen aparta indo, tio ankaŭ estas vantaĵo. Rekonsciiĝu kaj studu." 18. Sotesano diris: "Kiam oni plenigas la aliĝilon de pastriĝo, oni devas profunde pensi. Se survoje falos en personan laboron aŭ en sian plezuron tiu, kiu al la malplena darmmondo kaj al la publiko votas dediĉi sin por la studo kaj laboro de ĉi tiu eklezio kaj budhiĝi kaj savi vivulojn, tio estos nenio alia ol trompi ĉielon kaj teron. Tial la vero neniel pardonos lin kaj lia estonteco ŝtopiĝos. Ankaŭ kiam oni gvidas la publikon, oni devas profunde pensi. Se iu ŝajnigos sin iluminiĝinto kaj misgvidos homojn, tio estos nenio alia ol trompi la veron. Tial li apenaŭ povos eviti malbonan vojon." 19. Sotesano diris: "Ni estas kiel sovaĝanseroj. Ili konstruas nestojn laŭ sezonoj jen sude, jen norde. Tiel same ni instruas homojn laŭ rilatoj jen oriente, jen okcidente. Sed se iu sovaĝansero deflankiĝas de la vico gvidata de la ĉefo aŭ estas malatenta eĉ en la vico, ĝi povas facile retkaptiĝi aŭ mortpafiĝi. Reto kaj kuglo estas havaĵo kaj sekso por ni." 20. Sotesano diris: "Eĉ tigro aŭ leono konata kiel la plej brava besto povas morti, se eta skabio disvastiĝas al ĝia tuta korpo. Tiel same eĉ grandvola studanto povas rompi sian volon kaj fuŝi sian tutan vivon, se li havas kelkajn skabiojn en menso. Tial studanto devas ĉiam atenti, ke skabioj ne enŝteliĝu en lian menson. Jen estas kelkaj mensaj skabioj. La unua estas malkontentiĝi per tio, ke ŝajne nur al li direktiĝas admono, kiam instruisto ĝin diras publike. La dua estas serĉi senprave bontraktiĝon en templo kiel en hejmo, forgesante sian studcelon. La tria estas ĉiuokaze ne preni konsilon donitan por la estonteco kiel modelon, kontraŭstari tiun kaj tiun homon aŭ eĉ rigardi konsilinton kiel malamikon. La kvara estas pli kaj pli fieriĝi laŭ la altiĝo de siaj posteno kaj fidindeco. La kvina estas serĉi nur sian komforton, atendante ĉiam de aliuloj favoron. La sesa estas plendi pro tio, ke instruisto aŭ samideanoj ne simpatias lin, malzorgante siajn menson kaj vortojn. La sepa estas ju pli favorate, des pli malkontentiĝi kaj alporti al si novan fikutimon. Kvankam ĉi ĉio ne estas granda malbono, tio povas esti skabio, kiu malhelpas la penemon de studanto. Vi do devas esti tre atentaj pri tio." 21. Kiam iu disĉiplo unuafoje enoficiĝis kiel pastro en loka templo, Sotesano diris: "Ŝajnas, ke intertempe mi malpli ofte prizorgis vin ol aliajn disĉiplojn. Ĉu vi ne malkontentiĝis per tio? Por havi riĉan rikolton kamparano penas pli multe en malbona kaj herbaĉoplena grundo kaj malpli en fekunda grundo. Tiel same troviĝas homoj, kiuj ofte bezonas konsilojn, kaj kiuj boniĝas nur post kelkfojaj konsiloj. Tiel komprenu en via okazo kaj neniel malkontentiĝu." 22. Sotesano revenis de Jongsan al la domo Bongneĝongsa kaj diris al disĉiploj: "Survoje mi vizitis bazaron. Matene bazaren venis terpotisto kun ĝigeo da varoj kaj iu homo kun malplena ĝigeo. Sed kiam ili hejmeniĝis, la terpotisto surhavis malplenan ĝigeon kaj la homo ĝigeon kun terpotoj. Ili ambaŭ aspektis tre kontentaj. Vidante tion, al mi venis la jena penso. Komence la terpotisto ne venis por la homo kun malplena ĝigeo kaj la homo kun malplena ĝigeo por la terpotisto. Tamen ili akiris nur sian deziron kaj fine ambaŭ ĝojis. Tio ja estas la principo, ke homoj apogas kaj bazas unu sur la alia. Iu homo koleriĝis kaj ne aĉetante foriris, ĉar li trovis butikiston malafabla. Homoj mokis lin pro tio, ke li venis bazaren por bontraktiĝi anstataŭ aĉeti varojn. Alia homo venis sambutiken kaj senerare aĉetis nur siajn necesaĵojn senkonsidere tion, kia ajn estas la butikisto. Ĉiuj apuduloj rigardis lin prava kaj laŭdis lin kiel solida homo. Vidante kaj aŭdante tion, mi subite komparis tion kun via vivo en la eklezio kaj sola jen ridis, jen vespiris. Per mia rakonto atingu profundan scion." 23. Sotesano diris: "Feliĉe vi envenis en ĉi tiun religion, sed vi diferencas ja per kutimo kaj scio. Nur tia homo rekonas tian homon. Tial inter vi foje estas tiu, kiu foriras ne eltenante eĉ bagatelan aferon. Tia homo estas kiel tiu blindulo, kiu ĝuste kaptis manilon, sed koleriĝas stumblante ĉe la sojlo kaj denove ekvagas. Korpa blindulo scias sian difekton, tial li anticipe atentas sian paŝadon. Sed mensa blindulo ofte ne scias sian difekton, tial li ne rimarkas sin falinta en profundan kavon. Kiel do tio ne estus danĝera?" 24. Sotesano diris: "Mi malfermis unu butikon kaj komercis plurjare, sed mi neniom profitis. Ĉar mi donis kredite ĉiujn varojn al homoj. Iu bone vendis la varojn kaj pagis al mi sian ŝuldon, alportante ankaŭ al si konsiderindan profiton. Tamen tiaj homoj plej malmultis. Plejparte homoj ne vendis la varojn kaj konservis ilin hejme kaj post nelonge reportis ilin al mi, aŭ ili perdis la varojn kaj eĉ ne pagis al mi sian ŝuldon. Tial mi havis perdon. Sed de nun mi laŭdos kaj pli glate provizos per varoj tiun, kiu bone profitos el sia vendado kaj pagos al mi sian ŝuldon. Tamen mi severe riproĉos tiun, kiu reportos al mi la varojn, kaj mi nepre akuzos al jurejo kaj traktos tiun, kiu perdos la varojn kaj ne pagos al mi sian ŝuldon." Sotesano demandis: "Ĉu vi komprenas miajn vortojn?" Iu disĉiplo respondis: "Malfermi butikon estas fondi religian eklezion. Kiu pagas sian ŝuldon kaj alportas al si konsiderindan profiton, tiu estas homo, kiu, aŭskultinte vian instruon, bone diskonigas ĝin al aliuloj kaj multe profitas el la sekvado de ĝi. Kiu reportas la varojn, tiu estas homo, kiu, aŭskultinte vian instruon, memoras ĝin, sed ne sekvas ĝin. Kiu perdas la varojn kaj ne pagas sian ŝuldon, tiu estas homo, kiu, aŭskultinte vian instruon, tute forgesas ĝin kaj ne diskonigas ĝin al aliuloj, nek mem sekvas ĝin. Akuzi al jurejo kaj trakti tiun homon signifas, ke kiu forgesas aŭskultitan bonan instruon kaj ne sekvas ĝin, tiu nepre faras multajn malbonojn kaj nature ricevas multajn punojn." Sotesano diris: "Vi pravas." 25. Okaze de novjara tago Sotesano diris al homoj: "Lastnokte mi renkontis eksterordinarulon en sonĝo. Li diris, ke sendube ĉi tiu eklezio havos grandan prosperon, sed li zorgis pri tio, ke laŭ la kresko de potenco ĝi povos malestimi aliajn homojn aŭ organizojn. Tial li petis min anticipe averti miajn sekvantojn. Onidire sonĝo estas vanta, sed mia sonĝo estis vere klara, des pli mi havis en la jarŝanĝa tago. Tial mi ne povas ĝin preteratenti. Neniam forgesu respekton al homo, kian ajn vi renkontas. Sciu ke eĉ la plej malnobela homo posedas la povojn kaj helpi kaj malhelpi la progreson de nia eklezio. Tio havas gravan rilaton kun la estonteco de nia eklezio." 26. Ĉiuj membroj ĝojis, ke ĵurnalaj artikoloj serie aperantaj laŭdis nian eklezion. Sotesano diris: "Laŭdo kuntrenas kalumnion. Se nia eklezio plifortiĝos kaj plifamiĝos en la estonteco, estiĝos ankaŭ ĵaluzuloj kontraŭ ni. Tial antaŭsciante tion, ne tro skuiĝu de mondaj laŭdoj kaj kalumnioj, sed ĉiam ekzamenante vin, plenumu nur ĝustan laboron." 27. Sotesano diris: "Kiam homo volas plenumi iun laboron en la mondo, li alfrontas tiom da suferoj kaj malfaciloj, kiom da skalo havas la laboro. Preskaŭ ne ekzistas tiuj, kiuj sensufere sukcesis, inter budhoj, bodisatvoj, saĝuloj, granduloj kaj lertuloj tra la tutmonda historio. Forĵetante ĉiujn glorojn de sia kronprinceco, Ŝakjamunio elpalaciĝis por bonziĝi kaj dum ses jaroj li travivis multajn suferojn kaj malfacilojn. Ankaŭ post la fondo de sia eklezio li traelportis diversajn suferojn kaj eĉ eksteruloj murdaĉis lian disĉiplon. Sed liaj disĉiploj transdonis lian grandan darmon de generacio al generacio kaj hodiaŭ ĉiuj vivuloj senlime respektas lin. Kiam Konfuceo travagis la ĉinan kontinenton por starigi justecon en la periodo Ĉunĉu, oni insultis lin, eĉ ke li estas kiel hundo de funebra hejmo. Li travivis la ribelon de Ĝinĉe kaj multajn persekutojn. Sed liaj disĉiploj konstante penadis starigi lian principon de homa moralo kaj hodiaŭ la mondo respektas lin kiel sanktulon. Kiam Kristo disvastigis sian evangelion, li traelportis ĉiajn persekutojn kaj insidojn kaj fine estis krucumita. Sed liaj disĉiploj ĉiapene transdonis lian instruon kaj hodiaŭ lia merito etendiĝas sur la tutan mondon. Kiel do kritikoj kaj suferoj ne okazus al ni, kiuj agadas kun granda celo en ĉi tiu mondo ondoplena? Ni ankoraŭ ne alfrontis grandajn kritikojn kaj subpremojn. Sed laŭ la plimultiĝo de niaj membroj kaj la pligrandiĝo de nia laboro povos naskiĝi iuj el ni, kiuj eraros kaj difektos la reputacion de nia eklezio. Tamen se nia celo vere estas priservi la mondon kaj nia instruo vere necesas por savi la mondon, misfaroj de unu aŭ du homoj aŭ eraroj en unu aŭ du aferoj ne detruos nian tutan eklezion kaj la eklezio fine elmontriĝos tia, kia ĝi reale estas, malgraŭ ajnaj insido kaj persekuto. Kompardire monto pli klare vidiĝas post la malapero de nebulo, kiu kovras ĝian aspekton. Tial ne ĉagreniĝu de ajna sufero, sed ĝisfine strebu al la celo, bontenante vian konsciencon, kaj nia granda laboro sukcesos perfekte. Pri tio mi certas."
| |