13. Eklezio

28. Sotesano diris: "Estas tri kialoj de malsukceso en ajna laboro. Unu estas esperi rapidan kaj grandan sukceson sen peno. La dua estas agi senprudente, ne sciante, kiu laboro estas ĉefa aŭ flanka kaj farendas unue aŭ poste. La tria estas limigi sin per malgranda malsukceso aŭ profito antaŭ la finlaboro kaj fine alporti al si grandan malsukceson. Ĉiu laboranto devas ĉiam atenti ĉi tiujn tri."

29. La industria fako de la eklezio bredis kokojn sub la aŭspicioj de provinca registaro. Iun tagon varmakvujo en la kokejo disrompiĝis pro malatento kaj multaj kokidoj vundmortis. Respondeculo tre embarasiĝis kaj tuj alkuris la ŝtatoficejon por raporti la akcidenton. La koncerna ŝtatoficisto diris: "Se vi volas atingi grandan sukceson en kokobredado, vi devas spiti eĉ pli grandan malsukceson. Kiam homo bredas amason da kokoj, li povas multe malprofiti pro neatenditaj katastrofoj kaj akcidentoj, sed estas ankaŭ diversaj rimedoj preventi ilin. Se li ne spertas tian malgrandan malsukceson en malgranda bredado, li ja ne povos eviti grandan malsukceson en granda bredado. Tial via nuna malgranda perdo estas utila sperto, per kiu vi preventos grandan malsukceson en la estonteco. Neniel senesperiĝu, sed plu klopodu." Reveninte, la respondeculo rakontis. Sotesano diris: "Lia parolo vere estas prediko. Estas la proverbo, ke venas saĝo post laboro. Ĉi tiu malgranda malsukceso estas bona ekzemplo por estonta sukceso. Kiel do tio limiĝus nur al kokobredado? Kiam ni studas kaj laboras en la eklezio, ni devas atenti ĉiujn okazojn kaj sukcesajn kaj malsukcesajn kaj nepre serĉi la kialojn de sukceso kaj malsukceso. Ni devas observi ankaŭ aliajn religiojn, kial ilin la mondo bonvenigas aŭ malakceptas, kaj kial ili bonfamiĝas aŭ fifamiĝas dum longa tempo. Se ni ĉiam tiamaniere ekzamenas nin, korektas nin kaj sekvas nur ĝustan vojon, nia eklezio estos modela religio, kiu utilos al ajnaj individuoj, familioj, socioj kaj landoj, kaj kiun la publiko bonvenigos. Alie ĉiaj kulpoj okazos al ni kaj la mondo malakceptos nin. Kiel do tion preteratenti?"

30. Sotesano diris: "Nenio en la mondo povas iĝi grandaĵo krom el malgrandaĵo. Do estas natura principo, ke grandaĵo iĝas el malgrandaĵo. Kiam ni trarigardas la historion de ĉiuj mondkonataj religioj, ili estis tre malfortaj en sia fondperiodo, sed ili plifortiĝis kun la longa tempo kaj nun estas grandaj religioj. Ankaŭ ĉiuj aliaj grandaj laboroj estas nenio alia ol la akumulita rezulto de malgrandaj fortoj. Se ni kun la spirito de elmalgrandaĵa grandaĵiĝo daŭrigas malegoisman penadon por progresigi nian eklezion, granda rezulto spontane venos al ni. Se ni obeas la gvidon de instruisto kaj orde studas sen rapidemo, ni fine sukcesos. Sed se ni intrige strebas al la momenta disvastiĝo de la eklezio, aŭ se ni per partia studo volas atingi grandan darmforton en mallonga tempo, tio estas nur stulta deziro kaj kontraŭprincipa ago. Ni forpasigas tempon malgraŭ tutforta penado. Nu, mi deziras, ke kiam vi studas, laboras aŭ faras ion ajn, vi ne havu elmontriĝemon kaj rapidemon, sed nepre plenumu vian celon laŭ la supre menciita principo de elmalgrandaĵa grandaĵiĝo."

31. Sotesano diris: "Kiam eĉ ordinarulo volas dungi laboriston por unu tago aŭ serviston por unu jaro, li ekzamenas la kvalifikon kaj fidindecon de la dungoto. Des pli kiam la ĉielo volas komisii al homo grandan laboron, ĝi nepre ekzamenas lin. Tial kiu volas plenumi grandan laboron, tiu estu tre atenta por trapasi sukcese la ekzamenon."

32. Sotesano diris: "Por fari grandan eklezion kompreneble necesas renkonti tian homon, kiu estas riĉa je talento, scio kaj havaĵo. Tamen li povas fariĝi nur kiel heĝo. Pligravas renkonti tian homon, kiu estas sindona, kvankam malsprita kaj malklera. Li ja povas fariĝi fidela mastro kaj atingi grandan sukceson en ĉiuj laboroj."

33. Sotesano diris al la homoj en darmkunveno: "Hodiaŭ mi parolos pri kreanto kaj detruanto de ĉi tiu eklezio. Aŭskultu min atente. Kreanto de ĉi tiu eklezio rekte penas por la eklezio mense, korpe kaj materie. Li regule ĉeestas darmkunvenon kaj fidele faras fiksperiodan trejnon. Li diligente studas la sanktajn librojn hejme kaj tute komprenas ĉiujn niajn doktrinojn kaj sistemojn. Li utiligas la instruojn en ĉiutaga vivo kaj ĉiuflanke estas modelo de aliuloj. Tiel li nerimarkate kontribuas al la eklezia progreso. Detruanto de ĉi tiu eklezio rekte malutilas al la eklezio mense, korpe kaj materie. Li apenaŭ ĉeestas darmkunvenon kaj ne plezuras per fiksperioda trejno. Li ne deturniĝas de malnova fikutimo. Li laŭplaĉe malobeas la preceptojn kaj nur damaĝas sin kaj aliulojn. Tiel li malhonoras la eklezion kaj malhelpas ĝian progreson. Klare memorante ĉi tion, vi ne fariĝu detruanto de ĉi tiu eklezio, sed ĉiam klopodu akumuli la meriton de eminenta kaj eterna kreanto."

34. Sotesano diris: "Multas manieroj progresigi ĉi tiun eklezion, sed mi ekzemplos dek unu ĉefajn punktojn. Ili estu kriterioj por elekti ĉiun kontribuanton al la eklezia progreso. La unua estas dediĉi sin mense kaj korpe al la eklezio. La dua estas oferi multajn materiojn al la eklezio. La tria estas esti konsekvenca de post la membriĝo. La kvara estas multe interpreti la sanktajn librojn kaj registri predikojn. La kvina estas bone plenumi la regulojn kaj preceptojn. La sesa estas ĉiamaniere ĝojigi samideanon, por ke li progresu en studo kaj laboro. La sepa estas iel ajn strebi nur al la eklezia progreso. La oka estas persisti en altruismo. La naŭa estas senpensi en ago. La deka estas membrigi fifamulon, kiu pentofaros kaj fariĝos modelo de ĉiuj homoj kaj nature kuraĝigos multajn homojn. La dekunua estas iel ajn membrigi bonfamulon, kiu nature kuraĝigos ĉiujn homojn kaj altigos la eklezian statuson."

35. Hŭang Ĝongŝinheng demandis: "Ŝakjamunio diris, ke oni bonfaru sen penso. Kristo diris, ke la maldekstra mano ne sciu, kion oferas la dekstra. Sed vi enkondukis labornotojn kaj registras ajnan kontribuon de ĉiuj kredantoj. Ĉu tio ne kaŭzas al oferanto pesemon?" Sotesano respondis: "Nur kiam oferanto bonfaras sen penso, akumuliĝas neelĉerpebla feliĉo. Tamen ricevanto devas honori kaj rekompenci oferinton, tial necesas taksi lian meriton klare."

36. Sotesano diris: "Vi ĉiuj mastriĝu en la komunumo. Privata mastrumaĵo aŭ laboro ĉu granda, ĉu malgranda transdoniĝas tradicie al idoj, sed publikaj mastrumaĵo kaj laboro transdoniĝas nur al senpartia homo, kiu faras senpartian agadon por la publiko. Se vi komprenas ĉi tiun principon kaj fariĝas senpartiaj homoj, ĉiuj niaj ekipaĵoj, instruoj kaj honoroj apartenas al vi kaj estas sub via direktado. Ĉi tiu eklezio estas la publika havaĵo de la mondo, kiun direktas nur altmoralaj kaj sindonaj homoj, tial vi kune penu mastriĝi en ĉi tiu komunumo."

37. Sotesano instrukciis al pastroj: "En ĉi tiu tumulta epoko ĉiam danku tutkore la kvar bonfarojn kaj profunde konsciigu iliajn grandecon kaj gravecon al kredantoj kaj konduku ilin al dankema, modera kaj fidela vivo. Lastatempe religiaj organizoj en ĉi tiu lando ofte prenis de siaj kredantoj multajn havaĵojn kaj malzorgigis al ili mastrumadon, tiel ke la organizoj malbone influis ĝeneralan socion. Tial foje okazis, ke multaj kritikoj malfondigis eĉ iujn el ili. Ni do gvidu kaj kuraĝigu niajn kredantojn diligenti en sia profesio kaj pli bonigi sian vivon per nia studo ol antaŭe. Monda situacio pli kaj pli aliiĝas kaj antaŭ longe falis serioza baro inter viro kaj virino, sed ĉiuokaze ni priatentu asociiĝon kun aliseksuloj kaj neniom difektu la eklezian prestiĝon. Nia prospero dependas ĝuste de tio, ĉu ni atentas ĉi tiujn tri punktojn aŭ ne. Ne preteraŭskultu miajn vortojn."

38. Sotesano instrukciis al pastroj: "Mi petas vin, kiuj rekte instruas niajn kredantojn, esti honestaj en dono kaj ricevo de materio. Klare kaj rapide librotenu la spezon de publika mono. Ne forlogiĝu al senradika famo. Ne komentu senprudente pri siatempa politika afero. Ne malhelpu alian religion kaj ĝian sanktejon. Kovru bone kulpon de kredanto kaj harmoniu senfiere kun ĉiuj kredantoj, sed ne permesu al ili maldecan trorespekton al vi. Atentu aparte inter viro kaj virino. Diskonigu bone aliulan meriton, sed ne troigu vian. Ne koncentru sur vin la kredon de kredanto. Ne limigu je via templo laboremon de kredanto. Memoru, ke vi estas anstataŭantoj de la ĉefmajstro en via templo, kaj plenumu vian devon sen difekti la kvalifikon."

39. Sotesano jarfine alvokis Ĝo Gapĝong kaj aliajn disĉiplojn kaj ordonis al ili fari ekzakte la spezokonton de la kuranta jaro kaj la buĝeton de la nova jaro. Sotesano diris, detale memkontrolante: "Sen la speza ekvilibro de familio, organizo aŭ ŝtato ĝi ne povas prosperi. La pasintecon en religio ne rigardiĝis kiel vera religiulo tiu, kiu diskutis pri havaĵo, sed ĉe novmonda religio kunperfektigendas korpo kaj spirito. Tial nia eklezio ekipas kaj la centran sidejon kaj la lokajn templojn per librotena dokumento kaj kontrolas ĉiun spezon, tiel ke nia eklezio forigas difekton en korpa kaj spirita kampoj kaj kune gradigas studon kaj laboron."

40. Sotesano diris al pastroj: "Kiam vi parolas kaj skribas por homoj, ne diru nur por akiri plaĉon vortojn nepraktikeblajn, troigajn, ruzajn, misterajn, malfacilajn kaj partiajn. Tiaj vortoj ne utilas al la mondo, nek faras homojn iluminiĝintoj."

41. Sotesano diris: "Kiam vi gvidas homojn, ĉiam atente observu, kien direktiĝas ilia spirito. Se vekiĝas eĉ iom da nebona moro ĉe ili, studu manieron ĝustigi ilin kaj ĝisfine klopodu deturni ilin per vorto aŭ ago konforme al situacio. Ekzemple, se ili ne emas labori, laboru fizike por inspiri al ili laboremon. Se ili avidas memfierecon, famon kaj profiton, humiliĝu antaŭ ili por estigi ilian memhontiĝon. Tiel same en ĉia okazo preventu kaj kuracu ilian malbonon per via anticipa memago. Tio estas tiel nomata bodisatva maniero gvidi kaj instrui vivulojn."

42. Sotesano diris: "Por sukcese fondi novan eklezion en ajna epoko esence gravas ne nur havi doktrinon kaj sistemon, kiuj superas tiujn de la pasinteco, sed ankaŭ renkonti samideanojn, kiuj vaste utiligas ilin. En la eklezio de Ŝakjamunio estis dek elstaraj disĉiploj el mil ducent sekvantoj. La disĉiploj laŭ sia aparta povo unue praktikis lian instruon kaj stimulis multajn homojn kaj modele agis ĉiuflanke. Tiel la homoj poiome instruiĝis danke al la spirito de la dek disĉiploj kaj fine konstruis grandan eklezion en la monto Grdhrakuta. Nun mi ekzemplos la instrumanierojn de la dek disĉiploj. Iu homo faris eraron. Se rekta riproĉo negative efikis al li, du aŭ tri disĉiploj kaŝdiskutis pri la maniero ĝustigi lin. Unu el ili intence faris la saman eraron kaj la ceteraj alvokis kaj severe riproĉis lin. Li konfesis sian eraron, ĵuris pentofaron kun danko kaj fine korektis ĝin. Per tio la vera erarinto nerimarkate ekpentis kaj senvorte korektis sian eraron. Tiaĵo estis laboro kaj instrumaniero de la dek disĉiploj. Krome iuokaze por gvidi homojn ili ŝajnigis sin nesciaj, misfarintaj, avidaj aŭ pasiaj kaj poste deturniĝis al la origina stato. Ili malkaŝe aŭ sekrete faris ĉiajn favorajn kaj kompatajn agojn, kiel gepatroj prizorgas siajn infanojn, kaj kiel kokino kovas siajn ovojn. Tiamaniere ili multe malpezigis la savpenon de Ŝakjamunio kaj la homoj facile lernis lian ĝustan darmon. Kiom granda estas ilia kompatemo kaj kiom vasta estas ilia merito! Nu, mi petas vin en la komunuma vivo ĉiam sekvi la ekzemplojn de la dek disĉiploj kaj iĝi gvidantoj kaj ĉefaj figuroj por progresigi ĉi tiun eklezion."


antaŭen enhaven sekven