14. Perspektivo

1. Sotesano diris: "Mondsava sanktulo kun potenca darmo nepre aperas en degenera kaj malfacila epoko. Li deturnas la universan spiriton, ĝustigas la mondon kaj harmoniigas homojn." 2. Sotesano verkis multajn kanzonojn kaj ĉinideogramajn poemojn kaj kolektis ilin en la libro Bopujdeĝon. Ilia signifo estis vere okulta kaj malfacile komprenebla per ordinara scio. Ili temis precipe pri tio, ke la tranĉita vejno de moralo reviviĝos, kaj ke al la mondo venos favora situacio post malfavora, kaj pri la fondplano de nova eklezio. Poste li mem forbruligis la libron, por ke ĝi ne postrestu en la mondo. Sed buŝe transdoniĝis la unua verso de ĝia antaŭparolo: "Malfermiĝas la grandekstremo kaj malsupreniĝas la ĉefa ĉielo en tiun menson, kiu ĉesigas antaŭan epokon kaj postan heredas." kaj la jena dekunuversa ĉinideograma poemo:

"Trapasinte dek mil valojn kaj mil pintojn montajn,
mi renkontas mastron senmondecan kaj senspuran.

Sovaĝherboj kreskas danke al la pluvo-roso,
universa ŝanco venas al la ĝustmensulo.

Kiam mi sagpafas brilan sunon en ĉielo,
min envolvas kvinkolora nubo el la truo.

Pitoreskan lokon serĉas la nubrajda feo,
pleje bonas loko, kie harmonias ĉio.

Longa la rivero en si tenas mondan volon,
vojo fontas el akordo de la jino-jango,

Kia loko estas do la regiono Honam?
Ĝi ja estas la plej bela loko en la mondo.

Mi mezuras universajn longon kaj direktojn,
kaj mi faras veston laŭ la homoj kaj transdonas.

Ĉio en la mondo venas de la samutero,
suno-luno harmonie faras tagon-nokton.

Universo muĝas pro ventblovo en aero,
orienta luno igas ĉiujn landojn lumaj.

Kiam malaperas vento, pluvo, roso, neĝo,
samatempe floras kaj eternas la printempo.

Vojtrejnita menso belas kiel luno brila,
virtigita korpo estas kiel ŝipo granda."

3. Iu disĉiplo rigardis grava nur scion pri ĉinideograma skribo. Sotesano diris: "Moralo origine ne dependas de litera scio, tial vi nun lasu tian penson. Estonte oni devos skribi ĉiun sanktan libron en simplaj vortoj, kiujn facile komprenas ordinaruloj. Baldaŭ venos la tago, kiam sankta libro kompilita en la korea tradukiĝos en diversajn lingvojn kaj ilin lernos multaj homoj en la mondo. Ne adoru nur ĉinajn ideogramojn malfacilajn."

4. Kiam Sotesano konstruis la centran sidejon de ŭonbulismo en Iksan, li demandis nemultajn disĉiplojn en pajltegmenta domo kelkĉambra: "Kun kio kompareblas nia nuna eklezio?" Gŭon Deho respondis: "Kun rizbedo." Sotesano denove demandis: "Kial vi komparas tiel?" Li respondis: "Nun nia eklezio estas tia, ke en ĉi tia dometo nur kelkdekoj da homoj sekvas kaj ĝuas ĉi tiun darmon, sed el tio la darmo disvastiĝos estonte al la tuta mondo." Sotesano diris: "Vi pravas. Rizo de tiu vasta kampo devenas de ĝia malvasta bedo. Tiel same ni estonte montriĝos la prapatroj de mondkonata granda eklezio. Iuj povas mokridi ĉe miaj vortoj. Sed multaj homoj sopiros kaj petos nian darmon eĉ post la unua periodo de nia eklezio. Nia lando petos ĝin post kelkaj jardekoj kaj la tuta mondo post kelkaj jarcentoj. Tiam estos sennombraj homoj, kiuj tre bedaŭros ne vidi min, kaj ili envie respektos vin, kiuj nun nombras malpli ol cent, kaj eĉ membriĝintojn ene de la unua periodo."

5. Reveninte de la vojaĝo en la monto Gumgangsan, Sotesano versis la jenan frazon:
"Kiam bela monto Gumgang diskoniĝos monde,
Koreio iĝos Koreio ja denove."
Li diris al homoj: "La monto Gumgangsan estas mondfama monto kaj en la baldaŭa estonteco estos nomata monda parko, kiun prizorgos ĉiuj landoj. Tiam homoj en la mondo kvazaŭ konkurence vizitos la mastron de la monto. Se la mastro anticipe ne preparos sin, per kio li povos regali venantan gaston?"

6. Okaze de la datreveno de la eklezifondo Sotesano diris al homoj: "Nia lando havas unu grandan trezoron. Ĝi estas la monto Gumgangsan. La lando nepre diskoniĝos al la mondo pro la monto kaj la monto nepre plilumiĝos pro sia mastro. La lando, la monto kaj la mastro do havas nedisigeblan interrilaton kaj kunfariĝos la lumo de la mondo. Nu, ne malesperu pri la nuna situacio de nia lando, sed klopodu ekipi vin per tia kvalifiko por respondi, ke kiam la mondo serĉas la veran montmastron, jen estas li. La mastro devas kultivi tian personecon kiel la monto. Kultivu kaj lumigu ĝin, kaj vi akiros la lumon. Por esti kiel la monto, ne perdu la originan naturon, estante sinceraj kiel la monto. Tutkore okupiĝu pri via respektiva devo, estante prudentaj kiel la monto. Ne ŝanĝu viajn fidon kaj volon, estante firmaj kiel la monto. Tiam monto estos substanco kaj homo estos funkcio. Substanco estas senmova kaj funkcio estas mova. Monto restas senmova, sed ĝi povas fariĝi substanco. Tamen homo povas fariĝi funkcio nur per sia bonagado. Tial vi studu rapide la superegan darmon de budho, estu bonvenigataj de ĉiuj homoj, kiel la monto Gumgangsan elstaras inter ĉiuj montoj en la mondo, kaj faru ĉi tiun eklezion modelo de ĉiuj aliaj eklezioj. Tiam la monto kaj la homo kune elmontros brilan lumon."

7. Sotesano vojaĝis al Ĝonĝu kaj diris al Mun Ĝonggju kaj Bak Hoĝang, kiuj lin vizitis: "Survoje al Ĝonĝu mi vidis multajn ridindaĵojn. Kiam mi matene trapasis iun vilaĝon, mi vidis, ke iu homo profunde dormis, malgraŭ ke jam tagiĝis, ĉio vekiĝis kaj la ĉirkaŭo bruis; iu homo prisemis glacian kampon en malvarma vento; alia homo frostotremis, ankoraŭ portante someran veston." Ĝonggju, komprenante la signifon, demandis: "Kiam la dormanto en plena taglumo vekiĝos kaj elĉambriĝos? Kiam la prisemanto de glacia kampo kaj la portanto de somera vesto en vintro rekonos la ĝustan tempon fari tion?" Sotesano respondis: "Kvankam la homo profunde dormas ne rimarkante la tagiĝon, li nepre vekiĝos de longa ekstera bruo de ĉiuj vekiĝintoj, vidos la sunleviĝon malfermante la pordon kaj eklaboros. La prisemanto de glacia kampo kaj la portanto de somera vesto en vintro sendube malsukcesos en sia laboro, ĉar ili ne scias la ĝustan tempon. Travivinte multajn suferojn kaj malfacilojn, ili rigardos al homoj, kiuj scias la ĝustan tempon, kaj poiome mem sciiĝos pri ĝi."

8. Gim Giĉon demandis: "Nuntempe homoj organizas siajn sektojn, asertante sin ĝustaj kaj nomante sin instruistoj. Tamen kiam mi vidas iliajn instruojn, malindas nomi ilin instruistoj. Ĉu ili estas veraj instruistoj?" Sotesano respondis: "Jes." Li denove demandis: "Kial vi opinias tiel?" Sotesano demande respondis: "Vi diris, ke vi scias distingi veron de malvero pere de ili. Ĉu tio ne sufiĉas por nomi ilin veraj instruistoj?" Li denove demandis: "Tio estas tia. Kiam ili povos havi kvalifikon kiel veraj instruistoj?" Sotesano respondis: "Venas realo post iluzio, aperas vero post malvero. Per multfoja sperto kun vero-malvero kaj realo-iluzio malvera instruisto povas nature ŝanĝiĝi en veran instruiston."

9. Sotesano diris: "Nuntempe la mondo plenas je tiaj homoj, kiuj deziras iluminiĝi sen studo, kiuj deziras sukcesi sen peno, kiuj atendas nur ŝancon sen preparo, kiuj mokas grandan vojon per sorĉarto, kaj kiuj kalumnias juston per intrigo, tiel ke ili iras brue, kvazaŭ ili havus ian grandan povon. Ili estas tiel nomataj tagdemonoj. Sed kiam la epoko plilumiĝos, tiaj homoj nenie povos trovi sian starlokon kaj en la mondo staros nur darmo necesa por homa justeco. Tia mondo nomiĝas grandluma mondo."

10. Sotesano vizitis Seulon kaj iun tagon promenis en la parko Namsan. Rimarkante lian figuron eksterordinara, kelkaj junuloj venis saluti lin kaj donis siajn vizitkartojn. Kiam ankaŭ Sotesano donis sian vizitkarton, ili diris, montrante kritikan ĵurnalartikolon pri iu nova religio, kiu faris grandan skandalon al siatempa socio: "La religio faris multajn malbonojn, tial nia junularo debatas ĝiajn malbonfarojn kaj iros surloken por ekstermi ĝian ekziston." Sotesano demandis: "Kio estas ĝiaj malbonfaroj?" Iu junulo el ili respondis: "Ĝi allogas malriĉajn kamparanojn per superstiĉaj vortoj kaj akaparas iliajn havaĵojn. Se oni daŭre preterlasos tion, ĝi serioze influos la mondon malbone, tial ni celas ekstermi ĝin." Sotesano diris: "Mi ja komprenas vin, tamen neniu povas ĉesigi ion ajn, kiam aliulo volas fari tion spite al sia vivoperdo. Kiel do vi povus malhelpi tion, kion tiu religio volas fari?" Li demandis: "Ĉu tio signifas, ke la religio eterne ekzistas sen detruiĝo?" Sotesano respondis: "Mi ne parolis pri la daŭrado de ĝia ekzisto, sed nur pri tio, ke ne eblas perforte ĉesigi tion, kion aliulo obstine volas fari. Ĉiu homo ŝatas profiton kaj malŝatas malprofiton. Tial se ĉiam venas profito dum la interrilatoj de homoj, ili eterne estas proksimaj, kaj se venas malprofito, ili eterne ne povas esti proksimaj. Ĝusta vojo komence ŝajnas malutila, sed fine estas utila, dum malĝusta darmo komence ŝajnas utila, sed fine estas venena. Se la religio instruas ĝustan vojon, vi ĝin neniel sukcesos ekstermi. Se ĝi instruas malĝustan vojon, ĝi spontane detruiĝos eĉ sen via ekstermado."


antaŭen enhaven sekven