14. Perspektivo

11. La junulo denove demandis: "Kio estas viaopinie taŭga maniero instrui la mondon sukcese?" Sotesano respondis: "Ne estas speciala maniero, sed mi diros unu ekzemplon. Se iu estas lerta je terkultivo kaj diligente laboras kaj havas multe pli bonan rikolton ol ĉiuj aliuloj en la sama regiono, ili nature sekvas lian manieron. Se iu sen bona rikolto nur rekomendas sian manieron al aliuloj, ili neniel sekvas ĝin. Tial mi ofte diras, ke anticipe memagi estas instrui aliulon." Li demandis: "Vi instruas ja lertmaniere. Ĉu tamen indas ekzisti religio, kiu enmizerigas homojn per malbonfaroj?" Sotesano respondis: "Por la mondo laboras kaj la religio kaj vi." Li denove demandis: "Kial vi opinias, ke la religio laboras por la mondo?" Sotesano respondis: "La religio estas kiel batuisto. Kiel do pafistoj povus kapti ĉasaĵon sen batuista alpelado? Nun estas la tempo por konstrui novan mondon, sed homoj ne konscias la situacion kaj dormegas sen aspiro. Ĉiujn homojn vekas kaj instigas diversaj religioj tie kaj tie leviĝantaj. Nur tiam ĉiuj talentuloj enmondiĝinte spertas jen veraĵon, jen falsaĵon, kaj jen trompas aliulojn, jen trompiĝas de ili, tiel ke ili en ĉiuj aferoj distingas veron de malvero, juston de maljusto kaj fine renkontas ĝustan religion kaj ĝustan homon kaj plenumas ĝustan laboron. Tion ili ŝuldas ja al la alpelado de tiaj diversaj religioj. Tial tiu religio ankaŭ laboras por la mondo." Li denove demandis: "Tio estas tia. Kial vi opinias, ke ni laboras por la mondo?" Sotesano respondis: "Observante la farojn de ĉiuj religioj, vi laŭdas iliajn bonfarojn kaj kritikas iliajn malbonfarojn. Kiu ajn estas kritikata, tiu indignas kaj penas ne plu esti kritikata, denove streĉante sin. Tial vi estas laborantoj, kiuj kuraĝigas kaj sinekzamenigas ĉiujn religiojn laborantajn por la mondo. Sen via tia agado ili apenaŭ povas akiri la forton antaŭeniri. Ankaŭ via merito estas granda." La junuloj profunde impresiĝis kaj respektplene diris: "Viaj vortoj estas spertaj pri ĉiuj direktoj kaj havas nenian baron."

12. Iu homo diris: "Mi kredas vian darmon ne nur epokokonvena, sed ankaŭ ĝusta, tamen ĝi ankoraŭ havas mallongan historion kaj ne enradikiĝas profunde. Tial mi scivolas, kio okazos en la tempo de viaj postaj generacioj." Sotesano diris: "Se vi jam scias ĉi tiun darmon ĝusta, ne zorgu pri ĝia disvastiĝo en la tempo de miaj postaj generacioj. Vidu! Ŝtelo estas malbonfaro. Malgraŭ ke registaro klopodas forigi ĝin, kaj ke socio tute ne akceptas ĝin, ĝia semo ne malaperas kaj ĉagrenas nin, ĉar estas homoj, kiuj bezonas tian malbonfaron. Des pli ne necesas paroli pri la ekzisto de ĝusta darmo, kiun ĉiuj homoj bezonas. Jen estas alia ekzemplo. Homoj en la mondo uzas ĉiujn materiojn kaj teknikojn ne por iliaj inventintoj, sed por sia oportuneco. Eĉ se aliulo konsilas al ili ne uzi ilin, ili nature uzas ilin, kiujn ili mem trovas utilaj. Tiel same malgraŭ aliula malkonsilo homoj nature kredas ĉiujn instruojn, kiujn ili memsperte trovas utilaj. Kiam multiĝos tiaj homoj, ankaŭ ĉi tiu instruo disvastiĝos, ĉu ne?"

13. Iu homo demandis: "En la oriento kaj en la okcidento jam ekzistas konsiderinda nombro da malnovaj religioj interdisputantaj de jarmiloj. Krome lastatempe tie kaj tie fondiĝis novaj religioj, kiuj asertas nur sian opinion kaj malakceptas aliulan, tiel ke tio plimultigas kritikojn kaj pliakrigas disputojn. Kiel aspektos la estonteco de la religia mondo?" Sotesano respondis: "Iu viro, havante sian familion en Seulo, travojaĝis diversajn landojn en la mondo. Restante plurjare en kelkaj landoj el ili, li kunvivis kun surlokaj virinoj kaj naskigis infanojn kaj revenis al Seulo. Intertempe liaj infanoj kreskis en siaj landoj kaj ili ĉiuj kunvenis por vidi sian patron en unu loko. Ĉu tiam povas tuj intimiĝi kaj akordiĝi ili, kiuj diferencas vizaĝe, lingve, more kaj kondute? Sed kunvivante jarojn, ili maturiĝos, interkompreniĝos, kutimiĝos al la samaj lingvo kaj moro kaj detale rekonos sian fratecon, tiel ke ili plene scios la samsangecon kaj kunvivos en harmonio. Tiel same ĉiuj religioj diferencas inter si, sed originas el unu fonto. Kiam homoj multe pli saĝiĝos kaj moralo egale lumos, ĉiuj religioj formos unu familion kaj intime interrilatos en harmonio."

14. Kiam Ĝo Songgŭang unuafoje vizitis, Sotesano demandis: "Vi aspektas malsama ol ordinara homo. Kian kredon vi havas?" Li respondis: "Mi kredas Dion de pluraj jardekoj kaj estas presbitero de kristana preĝejo." Sotesano demandis: "Vi kredas Dion de tiel multaj jaroj. Ĉu vi povas diri al mi, kie estas Dio?" Li respondis: "Estas dirite, ke Dio estas ĉioscia, ĉiopova kaj ĉieesta." Sotesano demandis: "Se tiel, ĉu vi vidis kaj aŭskultis Lin kaj ricevis de Li instruon?" Li respondis: "Mi ankoraŭ ne vidis Lin, nek parolis kun Li." Sotesano diris: "Se tiel, vi ankoraŭ ne fariĝis kordisĉiplo de Kristo" Li demandis: "Kiamaniere mi povas vidi Dion kaj ricevi de Li instruon?" Sotesano respondis: "Tio realigeblas, nur se vi diligente studas kaj fariĝas kordisĉiplo de Kristo." Li demandis: "En la Biblio estas dirite, ke Kristo ŝtele revenos mondfine, kaj ke tiam aperos multaj pruvoj de Lia alveno. Ĉu Li vere alvenos iam?" Sotesano respondis: "Sanktulo neniam mensogas. Se vi bone studas kaj iluminiĝas, vi rimarkos ankaŭ la alvenon de Kristo." Li diris: "Mi de longe atendas grandan instruiston, kiu rekte min instruos. Mi tiel kontentiĝas per nia renkontiĝo, ke mi volas tuj fariĝi via disĉiplo. Sed aliflanke mi sentas min kvazaŭ apostato kaj tio ĉagrenas mian konsciencon." Sotesano diris: "Eĉ kristano komprenas mian laboron, nur se li estas kordisĉiplo de Kristo. Ankaŭ mia disĉiplo komprenas tiun de Kristo, nur se li estas mia kordisĉiplo. Nescianto distancigas ĉi tiun religion de tiu religio, rigardas sian konvertiĝon kiel apostatadon kaj malamikas kun alireligianoj. Sed verscianto komprenas, ke ĉiuj religioj diferencas nur per nomo laŭ epoko kaj loko kaj estas samfamilianoj. Via disĉipliĝo dependas nur de via decido." Li stariĝis kaj riverencinte denove esprimis sian volon disĉipliĝi. Sotesano fine akceptis lian volon kaj diris: "Eĉ de nun pli fidele kredu Dion, kaj vi fariĝos mia vera disĉiplo."

15. Sotesano diris: "Iutage mi legis sutron, en kiu mi trovis la jenan rakonton. Iu disĉiplo demandis Ŝakjamunion: ‘Kiam ajn ni vidas kaj aŭskultas vin, en nia menso senlime estiĝas respekto kaj ĝojo. Sed estas iuj, kiuj priklaĉas kaj kalumnias vin kaj eĉ malhelpas nin viziti vin. Kial ili agas kontraŭ vi, kiu ĉiam korfavore kaj kompate instruas nin??Ŝakjamunio respondis: ‘Kiam la suno leviĝas el la oriento, ĝi lumas unue sur la plej altan pinton de la monto Sumeru, sekve sur la ceterajn altebenaĵojn kaj poste sur ĉiujn kampojn. La suno tiel lumas ne pro sia diskriminaciemo, sed nur indiferente. Tamen laŭ la teralteco okazas tia sinsekvo. Budha prediko estas kiel la suno. Kvankam lia senlima saĝo lumas tute egale, laŭ sia kapablo iuj pli frue komprenas lian predikon, dum aliuloj pli malfrue. Inter la samtempaj aŭskultantoj de budha prediko unue bodisatvo komprenas ĝin, due memiluminiĝinto, trie disĉiplo kaj kvare bonfarinto. Laste eĉ vivulo, kiu havas nenian rilaton al budho, poiome ricevas lian saĝlumon. Do neiluminiĝintoj, kiuj kalumnias la instruon de budho malgraŭ ke ili vivas de lia saĝlumo, estas kiel blindulo, kiu neas la bonfaron de la suno pro la nepovado vidi ĝin malgraŭ ke li vivas danke al ĝi. Nu, fidele plenumu nur vian laboron, sed neniel malamu tiajn malsaĝulojn, nek malesperu, nek deprimiĝu. Kiel do homoj ne diferencus inter si per scio??Ne preteraŭskultu ĉi tiun instruon, sed prenu ĝin kiel modelon kaj daŭrigu vian studon. Neniel tro interesiĝu pri tio, ke aliuloj mallaŭdas kaj neglektas vin. Monda ŝanĝo estas nenio alia ol taga-nokta ŝanĝo. Kiam malluma mondo lumiĝos, ĉiuj vivuloj rekonos budhan bonfaron kaj kune penos danki budhon."

16. Ĉoj Dohŭa demandis: "Multaj homoj soifas la alvenon de Majtrejo al ĉi tiu mondo kaj la konstruiĝon de la eklezio Drakfloro. Kia budho estas Majtrejo kaj kia eklezio estas la eklezio Drakfloro?" Sotesano respondis: "Majtrejo signifas la vastan diskoniĝon de la vero de la darmkorpa budho kaj la eklezio Drakfloro signifas grandluman mondon, nome, tio signifas la vastan praktikiĝon de la maksimo, ke ja budhofiguro estas ĉie, ni adoru budhon ĉiuage." Ĝang Ĝokĝo demandis: "Se tiel, kiam tia mondo revenos?" Sotesano respondis: "Nun ĝi realiĝas poiome." Ĝong Seŭol demandis: "Kiu estas la unua mastro de tia mondo?" Sotesano respondis: "Kiu ajn unue iluminiĝas, tiu estas la mastro."

17. Bak Saŝihŭa demandis: "Nun iuj sektoj asertas, ke Majtrejo jam alvenis kaj konstruas la eklezion Drakfloro. Kiu el ili estas la vera eklezio Drakfloro?" Sotesano respondis: "Ne konstrueblas la eklezio nur vorte. Kvankam iu eklezio diras nenion, se ĝi komprenas la signifon de Majtrejo kaj plenumas nur lian laboron, ĝi nature fariĝas la eklezio Drakfloro kaj povas propraokule vidi Majtrejon."

18. So Deŭon demandis: "Kiel aspektos la epoko, kiam Majtrejo alvenos kaj komplete konstruos la eklezion Drakfloro?" Sotesano respondis: "En tiu epoko multe pli lumiĝos homa saĝo kaj estos nenia konflikto. Klare distingiĝos vero de malvero kaj poiome foriĝos preĝo al budhofiguro por feliĉo kaj vivdaŭro. Homoj ĉiapene preĝos laŭokaze kaj laŭsituacie al ĉiuj estaĵoj en la universo kaj al la malplena darmmondo por riĉeco, rango kaj vivdaŭro. Ĉiu iĝos viva budho kaj sin savos. Ĉiu rekonos sin enhavanta budhan povon kaj ĉiuhejme loĝos budho. Ne estos loko aparte asignita al templo, sed ĉiupaŝe troviĝos nenio alia ol templo. Kiel do eblus esprimi parole kaj skribe la grandiozecon de la epoko? En la mondo, kie la eklezio Drakfloro konstruiĝos, la budha darmo estos ĉieesta, tiel ke diferenco inter pastro kaj laiko malaperos, leĝo kaj moralo ne malhelpos sin reciproke, studo kaj vivo ne malhelpos unu la alian, kaj ĉiu vivulo egale ĝuos la virton."

19. Sotesano diris: "Nun iuj homoj asertas, ke la mondo atingos sian finon kaj ne havos alian vojon krom eterna detruiĝo. Sed mi ne opinias tiel. Ja forviŝiĝis antaŭ longe la spuroj de sanktuloj kaj mallumiĝis justeco kaj moralo, tiel ke fakte la mondo troviĝas en sia fino, sed ĝi ne detruiĝas nunstate. La venonta mondo estos vere civilizita mondo. Nun estas la fino de malnova mondo kaj la komenco de nova. Tre malfacilas antaŭvidi la estontecon, sed nur kiu antaŭvidas la venontan civilizitan mondon, tiu ĝuas trankvilon kaj plezuron."

20. Sotesano plu diris: "Ĉiu homo en la venonta mondo estas ĉi tia. Ĝenerale nunulo bedaŭras la nepovadon forpreni aliulan aĵon, maltrankviliĝas de la nepovado venki aliulon kaj ĉagreniĝas de la nepovado damaĝi aliulon. Sed estonta homo bedaŭras la nepovadon doni ion ajn al aliulo, maltrankviliĝas de la nepovado malvenki kaj ĉagreniĝas de la nepovado helpi aliulon. Ĝenerale nunulo bedaŭras la nepovadon gajni personan profiton kaj maltrankviliĝas de la nepovado gajni altan potencon kaj famon. Sed estonta homo bedaŭras la nepovadon labori por la publiko kaj maltrankviliĝas de la nepovado havi liberan tempon por sin kultivi pro la alveno de la ŝanco gajni famon kaj de potenco. Ĝenerale nunulo ŝatas peki, estas malliberejo pekopuna kaj individuoj, familioj, socioj kaj ŝtatoj limigas sin kaj penegas defendi unu kontraŭ la alia konstruante barilon kaj muron. Sed estonta homo malŝatas peki kaj individuoj, familioj, socioj kaj ŝtatoj disrompas sian limon kaj harmonias unu kun la alia. En la nuna mondo regas materia civilizo, sed en la venonta mondo la superega moralo ege disvolviĝos, kulturos homaran spiriton kaj regos materian civilizon, kiu helpos la disvolviĝon de moralo. Vi vidos en la baldaŭa estonteco vere civilizitan mondon, kie rabisto ne estos en monto, kaj kie neniu prenos al si aliulan perditaĵon sur vojo."


antaŭen enhaven sekven