14. Perspektivo

21. Sotesano plu diris: "Nun ni estas en la tempo, kiam la nokto foriras kaj la suno baldaŭ leviĝos en la oriento. Kiel la oriente leviĝanta suno lumas unue sur la okcidentan ĉielon, la okcidento estas unue civilizita. Kiam la suno en la zenito lumas sur ĉiujn partojn de la universo, ĝuste tiam estas grandmorala mondo kaj vere civilizita mondo."

22. Sotesano diris: "La pasinta mondo estis malsaĝa kaj malluma, tial forta kaj scihava homo povis vivteni sin, ekspluatante malfortajn kaj malsaĝajn homojn. Sed la venonta mondo estos saĝa kaj luma, tial eĉ ajna rangulo ne povos vivteni sin sen justa leĝo, forprenante aliulan aĵon senprave. Do mizeriĝos malbona kaj malvera homo, dum nature riĉiĝos ĝusta kaj vera homo."

23. Sotesano diris: "De la korea ekciviliziĝo multe pliboniĝas vivmaniero kaj grande malfermiĝas obstina scio, sed ankoraŭ neperfekta punkto ŝtopiĝos estonte. En la spirita kampo Koreio estos la plej bona gvidlando el la multaj landoj de la mondo. Nun ĉi tiu lando estas kiel fiŝo, kiu poiome drakiĝas."

24. Sotesano plu diris: "Homoj en la venonta mondo sur belaj pintoj de altaj montoj plantos diversajn arbojn kaj florojn aŭ fosos lageton kaj bredos fiŝojn. Ili dise metos fantaziajn rokojn kaj maljunajn arbojn, tiel ke ili faros belegan parkon, sub kiu ili fosos groton, konstruos domon kaj uzos sunlumon tage kaj elektrolumon nokte. Ili vivos senmanke kaj lukse kaj eldomiĝinte vidos super la domo densan arbaron, en kiu raraj floroj kaj belaj plantoj abundos kaj diversaj birdoj kaj insektoj kantos kaj dancos. Ankaŭ en ĉi tiu lando grandpotenculo konstruos sian rezidejon en fama monto kiel la montoj Gumgangsan, Ĝirisan kaj Gususan, aŭ eĉ faros monton, sur kiu li konstruos sian domon, kaj en domkonstruado li preferos naturan ŝtonon al artefarita materialo. Tiamaniere ĉiuj amos kaj prenos naturan belecon."

25. Sotesano plu diris: "Riĉa eklezio surpinte de granda monto faros flughavenon kaj parkon kaj konstruos pompan kaj grandiozan sanktejon kaj konservos la portretojn kaj biografiojn de porpublikaj sindonuloj, al kiuj klinos sian respekton multaj vizitantoj el ĉiuj direktoj. Fama pastro kultivos sin en diversloka monaĥejo kun belaj pejzaĝoj. Kiam li laŭokaze vizitos templon, la sono de bonvenigaj vivuoj tremigos montojn. Ĉiuj homoj eskortos kaj regalos lin kaj petos lian predikon. Tiam li predikos pri la esencaj vojoj de homo necesaj por la sekulara vivo, pri la principo de karmo kaj pri la okulta principo de naturo. Post la prediko ili rekompencos lin per multaj donacoj. Li fordonos tiujn oferojn al tiu templo kaj iros al alia templo, kie lin atendos la sama bontraktado."

26. Sotesano plu diris: "En ĉiu urbeto establiĝos lernejo. En ĉiu vilaĝo konstruiĝos templo kaj publika renkontiĝejo, kie ĉiuj homoj regule darmkunvenos. Ili tie okazigos oportune ĉiujn ceremoniojn de plenaĝiĝo, geedziĝo, funebro kaj prapatra memoro kaj specialajn predikojn kaj diversajn kunsidojn. Ĉiuj nunaj religioj ne sufiĉe trejnas siajn kredantojn, tial ĝenerale ne estas aparta fido al religiuloj. Sed estonte instrua laboro de ĉiuj religioj sufiĉe progresos kaj iliaj kredantoj trejniĝos konsiderinde, tiel ke ili havos tute malsaman personecon ol netrejnitaj ordinaruloj. Sekve publikaj kaj privataj institucioj nepre multe serĉos religiajn kredantojn por siaj dungotoj."

27. Sotesano plu diris: "Eĉ nun troviĝas laborperejoj en grandurboj, sed en la venonta mondo konsiderindaj laborperejoj diversloke fondiĝos kaj multe servos laborserĉantojn. Svatagentejoj troviĝos kaj ilin multe utiligos geedziĝdezirantoj. Vartejoj establiĝos ĉiuloke kaj patrinoj povos trankvile okupiĝi pri sia profesio. Maljunuloj nehavantaj siajn protektantojn povos vivi senzorge kaj komforte en maljunulejoj, kiujn konstruos kaj prizorgos registaro, organizo aŭ filantropoj. Nun vivo en fora vilaĝo estas tre malkomforta, sed en la venonta mondo eĉ en la plej fora loko ekipiĝos diversaj oportunaĵoj, kiuj senlime komfortigos la vivon. Estiĝos manĝejoj, tiel ke homoj ne bezonos ĉiam kuiri hejme kaj tie povos komforte manĝi laŭ sia vivnivelo. Multiĝos ankaŭ kudrejoj kaj lavejoj, tiel ke okupataj homoj ne ĝeniĝos de vestfarado kaj lavado."

28. Sotesano diris: "En la pasinteco estis kutimo, ke homo nur al sia ido heredigis sian havaĵon ĉu multan, ĉu malmultan. Se iu ne havis propran idon, li eĉ adoptis filon kaj transdonis al li sian havaĵon. Sekve idoj pensis, ke ili nepre heredos la gepatran havaĵon. Sed en la venonta mondo homo uzos nur parton de sia havaĵo por adekvate eduki kaj vivteni siajn idojn kaj fordonos la restaĵon por edifa, eduka kaj karitata laboroj. Nunuloj profitigas sin, damaĝante aliulon, sed estontaj homoj rigardos profitodonon al aliulo kiel sian profiton. Ĉar homoj kun la kresko de saĝo mem spertas, ke oni tiom damaĝiĝas, kiom oni damaĝas aliulon, kaj tiom profitas, kiom oni profitigas aliulon."

29. Kiam Sotesano predikis, lia virta digno aspektis subpremanta la tri mil grandmondojn kaj impresis la aŭskultantojn, kvazaŭ ĉiuj kvar naskuloj kune ĝuus lian predikon. Tiam Bak Saŝihŭa, Mun Ĝonggju kaj Gim Namĉon emocie dancis, svingante siajn blankajn harojn. Ĝon Samsam, Ĉoj Dohŭa kaj No Doksongok riverencis sennombre al Sotesano. Tiel ili stimulis la etoson de la darmhalo kaj inspiris superegan ĝojon al la publiko. Tio ŝajnis, ke la tuta universo triumfis. Sotesano ridete diris: "Por fondi grandan eklezion budhoj kaj bodisatvoj kunsidas en la nevidebla vermondo kaj enmondiĝas kun sia respektiva respondeco. Tiuj homoj estas bodisatvoj, kiuj respondecas pri dancado kaj riverencado. Nun nur ni, malmultaj homoj, ĉi tiel ĝuas la scenon, sed estonte ĝin egale kunĝuos la tri mondoj en la dek direktoj kaj la kvar naskuloj en la ses vojoj."

30. Iu disĉiplo diris: "Mi supozas, ke nia eklezio fondiĝis kun granda fortuno, sed mi volas scii, por kiom da dek mil jaroj ĝi prosperos." Sotesano diris: "Ĉi tiu eklezio diferencas de pasintaj eklezioj kaj estas rara eklezio, kiu naskiĝas laŭ la epoko de ‘reveno al la komenco? tial ĝia fortuno estas senlima."


antaŭen enhaven sekven