1. Sotesano diris al disĉiploj: "Kiam mi vidas vin, mi sentas profundan korinklinon al vi, ĉar vi pli frue ol multaj aliaj homoj serĉis specialan rilaton kaj kun speciala aspiro venis por studi ĉi tiun darmon. Tamen mi foje bedaŭras, ke iu el vi maldiligentas en sinkultivo, vekas en si egoisman koron kaj ne bone obeas mian gvidon. Kion do farus tiu, kiu forgesas la celon kaj ne komprenas mian volon, se mi forrifuzos ĉiajn rilatojn kaj iros malproksimen por sinkultivo? Tiam vi ne povos facile realigi la deziron iel ajn revidi min. Nu, rekonsciiĝu por ne havigi al mi tian penson. La mensostato de iluminiĝinto ne mezureblas per ordinara penso. Kiam li faras ajnan laboron, ŝajnas ke li ne forlasus tiun laborejon eĉ por dekmiloj da jaroj, sed kiam li decidiĝas lasi menson, li en unu momento malaperas senspure kiel la malplena ĉielo."
2. En januaro de la dudeksesa jaro de ŭonbulismo (1941) Sotesano deklamis sian darmtransdonan versaĵon kaj diris: "Kutime pasintaj majstroj haste deklamis sian darmtransdonan versaĵon ĉe la morto, sed mi anticipe al vi. Ili deklamis ĝin sekrete nur al kelkaj disĉiploj, sed mi publike al vi ĉiuj. Tamen tute ricevi la darmon dependas nur de via studo. Pleje strebu al la studo kaj poste ne bedaŭru."
3. Sotesano unu jaron antaŭ la morto ofte urĝis la kompiladon de la Fundamenta Instruo kaj kontrolis ĝin ĝis malfrua nokto. Kiam la manuskripto fine estis preta presiĝi, Sotesano diris al disĉiploj: "Pro la tempurĝeco mi ne povis plene senmakuligi la libron, sed en ĉi tiu unu libro preskaŭ esprimiĝis la esenco de miaj tutvivaj aspiro kaj instruo. Prenu la libron kaj ĝin lernu vorte, sekvu korpe kaj klarkomprenu mense por transdoni ĉi tiun darmon eterne de generacio al generacio. Estonte sennombraj estos homoj en la mondo, kiuj rekonos ĉi tiun darmon kaj ĝin respektos grande kortuŝite."
4. Sotesano kelkajn monatojn antaŭ la morto ofte diris al homoj kaj individuo: "Mi baldaŭ iros al profunda loko por ripozi. Ekzamenu vin , ĉu vi ne malkuraĝiĝos dum mia foresto, kaj streĉu vian menson. Nun estas la tempo por juĝi. Velkos homo kun malprofunda kredo, dum rikoltos bonan frukton homo kun firma kredo. Mi transdonas mian darmon al iu ajn, kiu estas fidela kaj sindona. Ne lamentu poste pri la nepovado ricevi la darmon, sed rapide prenu ĉi tiun ĝustan darmon libere kaj faru ĝin viaj sango kaj karno."
5. Sotesano iun tagon diris al Song Gju: "De la unua renkontiĝo kun mi ĝis nun vi faras nur tion, kion mi diras al vi, sen aserti vian opinion. Mi scias, ke vi tiamaniere montras vian plejan fidon al mi. Kiel vi faros, kiam mi neatendite forestos ĉe vi longan tempon? Tial de nun provu starigi vian opinion pri ĉiu afero kaj gvidi homojn propraforte." Sotesano aldiris: "Nuntempe la polica observado pli kaj pli serioziĝas kaj al mi malfacilas pli longe resti ĉi tie. Estonte iuj foje kaŭzos al la eklezio suferon malfacile elteneblan, sed ne okazos krizega situacio. Do estu trankvila."
6. Sotesano diris: "Neniu el vi malsukcesos, se vi sekvante min klopodos diligente laŭ via ekaspiro. Sed kiam iu eniras de malsupera kapablo en mezan kapablon, aŭ kiam iu ne sukcesas transiri la montpasejon de meza kapablo, ĉiuj simptomoj leviĝas kaj ĝenerale li ne povas atingi superan kapablon. Vi devas aparte penadi transiri ĉi tiun teruran montkreston de meza kapablo. Jen estas simptomoj de meza kapablo. La unua estas tediĝi de studo. Homo kun ĉi tiu simptomo sentas ĉion ĝena kaj malinteresa, tiel ke foje li pli malbone pensas kaj parolas ol sekularulo. La dua estas, ke homo ne plene iluminiĝis, sed ne estas tute nescia. Kiam li de tempo al tempo parolas kaj skribas, multaj homoj laŭdas kaj bonvenigas lin, tial li pensas, ke neniu estas super li. Li fidas kaj senkulpigas sin. Li kritikas instruiston senprudente kaj vulpodubas pri darmo kaj vero, tiel ke li ja persistas en sia volo. Ĉi tiu simptomo vanigas lian ĝistiaman penadon kaj fine facile fuŝegas lian eternan grandan laboron, tial pasintaj budhoj kaj patriarkoj plej severe avertis ĉi tiujn vulpodubemon kaj nefidemon. Sed estas bedaŭrinde, ke nun multaj homoj el vi havas ĉi tiun malsanon. Estas bone ekzameni vin mem kaj liberiĝi de la stato. Alie tio ne nur fuŝos vin, sed ankaŭ kaŭzos grandan malfeliĉon al la eklezio. Forte kuraĝigu vin kaj ĉiapene transiru la staton. La maniero facile liberiĝi de ĉi tiu meza kapablo estas dediĉi vian menson sincere al darmfortohava instruisto kaj samtempe ofte pripensi vian komencan voton kaj konscii la danĝeran finon de meza kapablo. Se vi liberiĝas nur de ĉi tiu stato, vi kuras al budheco kvazaŭ aviadile."
7. En januaro de la dudekoka jaro de ŭonbulismo (1943) Sotesano publikigis la doktrinan skemon novdesegnitan kaj diris: "Ĉi tiu skemo entenas la esencon de ĉiuj miaj instruoj. Kiom da homoj komprenas mian veran volon? Ŝajnas, ke nur malmultaj homoj el vi tute komprenas ĉi tiun volon. Tion kaŭzas la nepovado koncentriĝi pro tio ke homoj korkliniĝas unue al havaĵo kaj sekso kaj due al famo kaj elmontriĝemo. Ĉiuokaze firmdecidu preni aŭ tion aŭ ĉi tion kaj laŭiru nur unu vojon, kaj vi sukcesos."
8. Sotesano demandis la partoprenantojn de trejnsesio: "Kiu per kia studo en la tutmonda historio atingis la plej grandan povon kaj fariĝis la savŝipo por ĉiuj vivuloj vagantaj en sufermaro? Kian povon vi volas atingi per via studo ĉi tie?" Kelkaj disĉiploj respondis unu post la alia. Sekve Song Dosong respondis: "Tiu estas ĉiu budho de la tri mondoj. Ni ekstreme deziras studi por atingi budhan povon. Tra ĉi tiu vivo kaj eĉ miriadoj da estontaj eonoj ni neniel korŝanceliĝas de malvirta vojo kaj bagatela studo kaj ni klopodas atingi budhajn saĝon kaj agon, solvi la problemon de maljuniĝo, malsano kaj morto kaj savi ensufermarajn vivulojn." Sotesano diris: "Tamen inter vi estas homo, kiu pli adoras eksteran studon, kaj foje estas ankaŭ homo, kiu eksmembriĝas por serĉi eksteran scion. Kiel do ne lamenti? Nu, por plifirmigi vian voton ĵuru strebi ĝisfine al la studo de ĉi tiu darmo." Ĉiu disĉiplo submetis sian ĵurskribon kaj daŭrigis sian penadon.