15. Lastaj petoj

9. Sotesano diris: "De post kiam mi fondis ĉi tiun eklezion antaŭ dudek ok jaroj, mi tro interprete predikis pri darmo, tial mi ne zorgas pri homo kun supera kapablo. Sed atingi la veran vojon ŝajnas malfacile al homo kun meza kaj malsupera kapabloj, ĉar ili rigardas darmon facila kaj iĝas naŭvostaj vulpoj. Ja pri tio mi zorgas. De nun ĝenerale ne kliniĝu nur al la interpretado de darmo, sed klopodu kunpraktiki la tri studojn."

10. Sotesano diris: "Mi fondis multajn ekleziojn en miaj sennombraj antaŭaj vivoj, tamen ĉi tiu eklezio estas la plej grandskala, tial estonte nekalkuleble multiĝos tiaj sindonaj homoj, kiuj volonte dividos la vivon kun ĉi tiu eklezio kiel la unuaj naŭ fondodisĉiploj."

11. Sotesano diris: "Mi de longe instruas vin, sed mi havas tri bedaŭrindaĵojn. Unu estas, ke estas homoj, kiuj esprimas la okultan veron buŝe, sed malmultas homoj, kiuj atingas la veran staton kondute kaj sperte. La dua estas, ke estas homoj, kiuj vidas per korpa okulo, sed malmultas homoj, kiuj vidas per mensa okulo. La tria estas, ke estas homoj, kiuj vidas la ŝanĝkorpan budhon, sed malmultas homoj, kiuj klare vidas la darmkorpan budhon."

12. Sotesano diris: "Estas tri malfacilaĵoj en religio. Unu estas scii la absolutan staton de Ilŭon. La dua estas konformigi ĉiutagan vivon al la vero de Ilŭon kaj praktiki ĝin egale ĉe movo kaj senmovo. La tria estas klarigi koncize la veron de Ilŭon al ordinaruloj. Sed ajna malfacilaĵo iĝas facila al tiu, kiu starigas firman menson kaj fidele strebas al ĝi. Ajna facilaĵo iĝas malfacila al tiu, kiu malemas aŭ ĉesas fari ĝin."

13. Sotesano diris: "Malsaĝuloj ne scias la bonfaron de pluvo kaj roso kaj ordinaruloj tiun de sanktulo. Do ĉiuj homoj ekscias la bonfaron de pluvo, nur post kiam ili suferas sekan veteron, kaj la tuta mondo ekscias tiun de sanktulo, nur post kiam li forpasas."

14. La deksesan de majo de la dudekoka jaro de ŭonbulismo (1943) Sotesano predikis al la darmkunvenantoj: "Survoje al la domo Degakĝon mi renkontis kelkajn infanojn, kiuj ludis en apudvoja bosko. Kiam ili min ekvidis, unu el ili faris signalon kaj ili ĉiuj stariĝinte salutis min. Ili aspektis tre ordaj. Tio montras, ke ili pli kaj pli maturiĝas. Kiam homo estas tre juna, li ne scias bone eĉ la historion kaj parencecon de la plej proksimaj gepatroj kaj gefratoj, des pli sian devon. Sed kun la kresko li ekscias la historion kaj parencecon kaj devon. Tiel same, kiam studanto estas neiluminiĝinta, li ne scias la manieron de budhiĝo, bodisatviĝo, ordinaruliĝo kaj vivuliĝo, sian rilaton al ĉiuj estaĵoj en la universo kaj la principon de naskiĝo kaj morto. Sed kun la studmaturiĝo li ekscias la manieron, la rilaton kaj la principon. Nia progreso en religia studo estas kiel la plenkreskiĝo de infano. Infano kreskas kaj fariĝas plenaĝulo, ordinarulo iluminiĝas kaj fariĝas budho, disĉiplo lernas kaj fariĝas instruisto. Do rapide atingu veran povon kaj fariĝu instruistoj de viaj posteuloj kaj fariĝu grandaj gvidantoj en la granda laboro de vivulsavo kaj mondkuracado. En la libro Jinfuĉing estas dirite, ke naskiĝo radikas en morto kaj morto en naskiĝo. Naskiĝo kaj morto estas kiel kvarsezona rotacio kaj taga-nokta ripetiĝo. Tio estas la regulo funkciigi ĉiujn estaĵojn en la universo kaj la vero rotaciigi ĉielon kaj teron. Estas nura diferenco, ke budho kaj bodisatvo scias pri iro kaj veno kaj liberiĝas de ili, dum ordinarulo kaj vivulo ne scias pri ili kaj do ne liberiĝas de ili. La naskiĝo kaj morto de korpo okazas tute egale al budho, bodisatvo, ordinarulo kaj vivulo. Ne kredu nur homon, sed lian darmon. Ĉiapene sciu pri naskiĝo kaj morto kaj liberiĝu de ili. Darmkunveni estas kiel iri bazaren. Indas viziti bazaron, nur kiam vi tie akiras utilon al via vivo, aĉetante aliulan varon laŭbezone kaj vendante vian varon. Nu, kiam vi darmkunvenas, donu utilan vorton al homoj laŭ via scio, demandu kaj solvu nekonatan aferon, prenu aliulan vorton kiel vian modelon, kaj aparte atentu, ke vi ne venu al templo vane. Ja naskiĝo kaj morto estas granda afero kaj ĉio rapide ŝanĝiĝas. Tial la afero ne malatentindas."

15. Sotesano diris: "Niaj laborceloj estas edifo, eduko kaj karitato. Kunplenumu ilin tri, kaj nia laboro estos senmakula."

16. Sotesano diris: "En ajnaj epoko kaj lando neniel ŝanĝendas la tri studoj, la ok punktoj kaj la kvar bonfaroj, kiuj estas miaj esencaj doktrinoj kune kun la ĉefinstruo Ilŭon. La ceteraj detaloj kaj sistemoj ŝanĝeblas konforme al koncernaj epoko kaj lando."

17. Sotesano diris: "En la pasinteco religio, registaro kaj civila organizo regis homojn precipe per diskriminacia leĝo, sed en la venonta mondo ĉiuokaze ne povos harmoniigi ordinarajn homojn per diskriminacia leĝo. Tial nia eklezio kiel budhon respektas grandiluminiĝinton, ĉu pastron ĉu laikon, ĉu viron ĉu virinon, ĉu maljunulon ĉu junulon. Ni ne okazigas naskiĝfeston, mortmemoran ceremonion kaj ĉiujn aliajn ceremoniojn individue, sed ni ĉiuj eklezianoj devas samtage dividi ĝojon kaj malĝojon."

18. Sotesano diris: "Gravas transdoni penike kaj buŝe mian darmon al la sekvaj generacioj, sed pli gravas ne ĉesigi la aŭtoritaton de ĉi tiu darmo eterne en la estonteco, ĝin praktikante korpe kaj spertante mense. Tiam via merito ne mezureblos."

19. Sotesano diris: "La triunuon formas la instruisto, kiu elfaras novan darmon, la disĉiploj, kiuj ĝin ricevas kaj transdonas al postvenantaj homoj, kaj la postvenantaj homoj, kiuj ĝoje ĝin respektas kaj praktikas. Ili ĉiuj havas tute egalan meriton."


antaŭen enhaven